La 18ª Kongreso de Esperanto de la VEFkM

La pasintan 28an de aprilo okazis en “El Casal Jove” de Burriana la XVIIIª Kongreso de Valencia Federacio kaj Murcio, kie partoprenis trideko da esperantistoj el Alakanto, Casteljono, Ĉesto, Murcio kaj Valencio.

Bonvenigis nin, nome de la urbestraro de Burriana, la skabenoj pri kulturo kaj juneco. Bonetose ni kunvenis, ni havis prelegojn pri “Kosmobiologio” fare de Francisco García kaj pri “Ekologio kaj Esperanto” fare de Pacual Pont, oni malfermis esperantan filatelian ekspozicion fare de Rafael Peris kaj Rodolfo Canet, oni regalis nin per la kantoj de Sonia Atenea kaj Lugh Palons, ni manĝis gigantan paeljon farita de geedzoj Conejero, babilis kaj finfine adiaŭis unu la aliajn ĝis la venonta jaro.

Dum la Ĝenerala Asembleo: Oni parolis pri la diversaj esperantaj aktivaĵoj de la grupoj. Ĉar la administracio nun postulas de ni la plenumigon de diversaj dokumentoj kaj la korektado de aliajn kiuj jam oni sendis, oni pridiskutis la aferon kaj voĉdone oni konkludis ne reoficialigi la Federacion de oficialigitaj Grupoj de Esperanto. Oni proponis la nomon “Renkontiĝo” anstataŭ “Kongreso” por tiuj kunvenoj.

Por la venonta jaro, la Valencian-Murcian renkontiĝon oni okazigos, se eblas, en Murcio.

José Miguel Bernabéu



Regresu ~ Kajero 74ª ~ Hejmo ~ Progresu