Pri dekstro kaj maldekstro

De ĉiam mi aŭdis, ke maldekstro estas bona afero, kaj desktro estas nur defendata de fiuloj, kies sola celo estas malfeliĉigi mizerajn laboristojn. Dekstro estas reakcio, oni diris al mi, kaj maldekstro estas progreso.

Socialisto kaj naciisto.En mia kara infanaĝo, kiam mi komencis lernejon, mi trovis, ke estis multe da maldekstruloj, kiel Kristoforo Kolombo, la Katolikaj Gereĝoj kaj Doktoro Fleming, ĉar ili, inter multaj aliaj, provizis progreson al homa raso, se progreso estas pliboniĝo.

Poste mi lernis, ke tio, kion kelkaj trovas progreso, aliaj povas konsideri malprogreso, alidirite regreso. Ĉu Isabel’ kaj Fernando provizis progreson al hispanoj? Nu, certe al tiuj, kiuj restis en la Ibera Duoninsulo, sed ne al tiuj, kiuj devis forlasi ĝin. Ĉu ili estis forpuŝataj vere? Nu, laŭ tio, kion mi lernis, la forpuŝotoj devis elekti, ĉu kristaniĝi, ĉu forlasi la landon. Do, por kristanoj tiatempaj, la Gereĝoj estis progresemaj (maldesktruloj), sed por nekristanoj ili estis reakciaj, tio estas, dektruloj (reakciuloj).

Kristoforo Kolombo progresigis Kastilion, ĉar li malkovris profite al Reĝino Isabel’ tutan kontinenton, Amerikon. Al indianoj, certe, li estis desktrulo, ĉar sekvo de tio estis malboniĝo por li, la indiano: ne plu li povis kvereli kun najbara tribo por forrabi manĝaĵojn aŭ virinon, aŭ eĉ por manĝi la najbarulon mem... Li ankaŭ devis perdi sian lingvon aŭ dialekton, kiu garantiis lin sian triban identecon kaj neeblon komuniki kun malamiko de alia tribo. Li devis forlasi sian naturan emon batali tiun, kiun li ne komprenis, ĉar nun li komprenis najbarulojn pere de tiu fia lingvo farita pli ol kvar mil kilometroj for de lia tribo. Li ankaŭ devis forlasi siajn diojn lokajn, ĉar li vidis, ke la dioj de la blankuloj eŭropaj estis pli povaj. Ankaŭ li devis maldungi siajn sorĉistojn kaj peti helpon de doktoro blanka, eĉ se li postulas monon. Tio estis, indiankulture parolante, regreso. Sed el alia vidpunkto, certe estis tio progreso, ĉar estis pli da paco, pli da justeco, malpli da ignoranteco. Oni ne neglektu la aferon, gravan, ke eŭropanoj enportis malsanojn en la landon, kaj pro tio multe da indianoj mortis, kaj tio estis, certe regreso. Do, ĉu Kristoforo Kolombo kaj sekvintoj estis desktruloj, aŭ maldekstruloj?

Kaj kion diri pri Doktoro Aleksandro Fleming, el Britio? Li provizis homaron per penicilino. Mia avo mortis ĉar kiam li vivis, ankoraŭ ne ekzistis tiu medicino. Sed nun homoj, kiuj suferas pneŭmonion ne plu mortas pro tio, ke penicilinon oni povas havi. Ĉu tio estas progreso? Certe jes!, diras leganto, ĉar multe da homoj ne plu mortas. Ankaŭ oni ne plu malsatmortas en Eŭropo, interalie, ĉar oni enprenis terpomon el Ameriko. Antaŭ tio, oni ne konis tiun manĝaĵon en Eŭropo. Sekve, Doktoro Fleming estas maldesktrulo, ĉar danke al li ni havas multe pli da progreso.

Sed tiuj, kiuj ne mortis, uzas naturajn rimedojn, kreas rubon, kaj elspezas aeron, akvon kaj energion. Se ni ne havus terpomojn, penicilinon, kaj unuiĝon politikan, pli da homoj mortus, kaj la vivuloj vivus pli bone. Tiusence, kaj Doktoro Fleming, kaj Kristoforo Kolombo kaj la Katolikaj Gereĝoj estas fiaj dekstruloj, ĉar il provizis regreso por homaro. Eĉ se al individuo ili kvar provizis progreson, kaj sekve ili certe estas maldekstruloj!

Eble la leganto, kiu ankoraŭ legas ĉi tiun artikolon, opinias, ke ĉio estas diskutebla, retaksebla, kaj dogmon —ĉian— oni ne povas konsideri serioze.

Jozefo Ŝtalin, pli granda murdisto ol Hitlero kaj Mussolini kune, tamen nekritikebla maldekstrulo...Dekstro kaj maldekstro estas konceptoj, pri kiuj oni ade postulas kaj dogmigas, kaj se oni detale konsideras tion, kion oni diras, oni vidas nur personajn gajnojn, sed ne seriozajn alportojn. Oni diras, ekzemple, ke Benito Mussolini estis dekstrulo, ĉar li fondis la Faŝisman Partion en Italio dum la unuaj jaroj de la lasta jarcento. Sed li estis filo de socialisto, kaj li mem estis socialisto, li eldonis ĵurnalojn socialismajn, L' Avenire del Lavoratore (la estonto de la laboristo) kaj Il Popolo (la popolo). Sed li eksigis la Italan Socialisman Partion pro tio, ke ĝi estis internaciisma, dum li —kaj sia ideologio— estis naciisma. Fakte, li adoptis la saluton de la antikvaj romianoj, kiuj uzis malfermitan manon, kiu montris, ke ne estas glavo supre kontraŭ la salutato. La alia salutgesto socialisma, pugno en la aero, ŝajnas fakte minacanta, ĉu ne? Jes, mi supozas, ke origine ĝi signifis, ke salajrulo havas nenion en sia mano, neniun monon, sed tion oni ankaŭ povintus esprimi per malplena mano...

Sed Mussolini ne estis dekstra, laŭ mia kono, eĉ se nun serioze oni asertas tion. Ankaŭ Hitlero ne estis dekstra, ĉar li estis gvidanto de partio kies nomo estis Naciisma-Socialisma (NAZI akronime en la germana..., laŭ mia kono). Sed tiuj du gvidis movadojn en siaj landoj, kiuj estis totalismaj, kaj mallarĝigis individuajn rajtojn de siaj samlandanoj, kiujn ili ne agnoskis kiel kuncivitanojn, sed kiel subulojn. Tio estis la sola koincido, laŭ mia eltrovo, kiun Fransisko Franko. Franko estis hispanisma kaj aŭtoritatisma. Sed li ne estis socialisma. Pro tio li ne povis esti faŝisma. Do necesas esti granda ignoranto por diri, ke Franko estis faŝisto. Eble ĉiu bona maldekstrulo (tio estas, socialisto aŭ komunisto) konsideras desktrulo ĉiujn homojn, kies postuloj kuŝas dekstre de sia propra ideologio, kion ajn tio estas. Aŭ eĉ, ni koncedu, ĉiun ajn, kies sopiroj estu malpli progresemaj ol siaj, tiuj de veraj maldekstruloj. Sed vidu, ke eĉ tiusence, homoj, kiuj sopiras al individuaj liberoj por homaro estas dekstre, multe pli dekstren el faŝistoj kaj komunistoj kaj socialistoj, kaj tamen laŭdifine ne estas aŭtoritateskaj, sed tute male.

Ni vidu, ke kiam socialismo kaj komunismo estis klandestinaj movadoj en Hispanio, ties anoj ĉiam postulis liberecon pri esprimo kaj penso. Pensiga estas la afero, ke nun, kaj ankaŭ je tiuj du momentoj, kiam socialistoj regis en Hispanio, ili kontraŭis akre la liberecon pensi kaj liberesprimi. Oni ne forgesu kial oni arestis kaj torturis kaj murdis homojn dum la respublikaj kaj dummilitaj jaroj pro tio, ke oni estis dikredanto aŭ havis multe da mono. Sed oni ankaŭ vidu, ke en nuna Hispanio oni ne kutime kuraĝas diri, ke oni estas dekstra, ke oni ne kondamnas la reĝimon de Franko, ke oni trovas kialojn por la ribelo de la generaloj, kaj tiel plu. Laste mi atentigis kelkajn amikojn, ke inter la povoj de la Reĝo de Hispanio estas la absoluta rego de la armeo, ĉar la sola Generalo Kapitano de la armeo estas li. Kaj ke la ĉefa devo de la hispana armeo, laŭ la reganta konstitucio de 1978, estas defendi la unuecon de la patrio, tio estas, Hispanio. Sekve, se oni intencas apartigi parton de Hispanio en sendependan landon, nome Vaskion aŭ Katalunion, la devo de la armeo kaj evidente de la Reĝo de Hispanio, estas puĉi armee, fermi la parlamentojn de Hispanio kaj de la diversaj aŭtonomaj komunumoj, aparte tiun de la sendependiĝa parto de Hispanio, kaj organizi novan balotadon por elekti registaron kaj parlamenton. Tiun ideon oni ne kontraŭis, sed oni rekte asertis insulte, ke mi estas faŝisto kaj puĉisto. Tio estas tre malriĉa intelekta kapablo, kaj ĝi nur pruvas, ke mi devas pli zorge elekti amikojn kaj kundiskutantojn, ĉar la kerna afero ne estis eĉ tuŝita: ĉu mi pravis, ĉu mi ne pravis, ĉu la hispana konstitucio diras tion, ĉu ne, sed nur tion, ke ili ne ŝatis tiun ideon. Kaj tion dirante, ili asertas, ke libereco pri opinio estas nur libereco opinii same kiel ili. Same naŭzas la spektaklo de ministroj hispanaj, kiam oni demandas ilin en parlamento, kaj ili respondas nur per insultoj aŭ dirante, ke la antaŭa registaro faris aferojn eĉ pli malbone. La moderna hispano tute prifajfas pri tio, kion la antaŭaj registaroj de Hispanio, de tiu de José María Aznar ĝis tiu de Ĉindasvinto aŭ Recesvinto, eĉ Leovigildo, faris. La moderna hispano estas multe pli interesita pri tio, kion la aktuala registaro de Hispanio faras, aŭ intencas fari. Leĝigi la geedziĝon de samseksemuloj povas esti kurioza afero, sed multe pli interesa estas la sekvo plifaciliga de vivo por hispano hodiaŭa. Konstruo de malmultekostaj hejmoj, ekzemple, aŭ malplialtigo de la prezo de manĝaĵoj ĉiutagaj, ekzemple, estas multe pli interesaj. Aŭ, almenaŭ, klarigo de la motivoj kial atingi tiujn du antaŭbalotadaj promesoj ne ebliĝis. Povas esti, ke ekzistas objektivaj kialoj, kiuj malebligis ilin, sed moderna hispano tute ne konas ilin.

Partioj hispanaj hodiaŭaj jam kaptis demokration for de komunaj hispanoj, kaj ili ankoraŭ ne klarigis sufiĉe klare kial aŭ kiumaniere ili laboras cele al plibonfartigo de civitanoj. Ĉu ili nin ne konsideras tiel? Ĉu vere ni estas nur subuloj, kvazaŭ ni ankoraŭ vivus en mezepoko? Mi timas, ke tiurilate tute ne ekzistas diferenco inter dekstro kaj maldekstro..., kaj rilate al nia bonfarto, ambaŭ grandaj partioj, kaj eĉ multe pli la malgrandaj partioj de Hispanio, apartenas al la plej malbela flanko de dekstro. Eĉ se ili havas la pompan nomon komunisma (kiel PCE) aŭ socialisma (kiel PSOE), kaj la eĉ pli respektinda slogano libera liberigapopola, kiel PP.



Regresu ~ Kajero 74ª ~ Hejmo ~ Progresu