Kion mi pensos

Kion mi pensos, kiam mi estos mortanta, , —se nur mi tiam povos ion pensi?

Ĉu mi pensos pri tio, ke mi malbone uzis la vivon, ke mi ĝin tradormis, transonĝis, ke mi ne sciis ĝui ĝiajn donacojn?

«Kiel? Tio jam estas la morto? Tiel rapide? Ne eble! Mi ja ankoraŭ nenion sukcesis fari... Mi nur prepariĝis por ion fari!»

Ĉu mi rememoros la tempojn pasintajn, haltos per la penso ĉe la malmultaj, feliĉe travivitaj momentoj, ĉe karaj figuroj kaj personoj?

Ĉu stariĝos antaŭ mia memoro miaj malbonaj faroj, kaj mia animo sentos la bruligan doloron de la malfrua pento?

Ĉu mi pensos pri tio, kio atendas min post la tombo... Ĉu entute io atendas min tie?

Ne..., ŝajnas al mi, ke mi penos ne pensi kaj devigos min okupiĝi per ia bagatelo, por deturni mian atenton de la minaca mallumo, de la nigra senfundaĵo antaŭ mi.

Jam en mia ĉeesto mortanto plendis, ke oni ne permesas al li manĝi nuksojn..., kaj nur tie, en la profundo de liaj malklaraj okuloj, ŝanceliĝis kaj tremis ion, kvazaŭ rompita flugilo de morte vundita birdo.

Ivano Turgeneo
(Tradukite de Kreŝimir Klein)



http://www.gazetoteko.eu/sh/index.html


Regresu ~ Kajero 74ª ~ Hejmo ~ Progresu