Lernu Esperanton per la BEKKURSO
Dum la lasta
Konferenco de ILEI en Ranzan, Japanio, mi ekkonis usonanon Edward
Keefe, instruisto pri la angla, sed kiu profitas sian vastan sperton
en tiu kampo favore al Esperanto. Tiucele li komponis alternativan
kaj grande fruktodonan kurson por ni ĉiuj, kiuj ne ĉiam havas tiom
multe da tempo por lerni nian plejŝatatan lingvon. Laŭ li, la celo
de la libro estas helpi al gelernantoj pliprofundigi siajn konojn
pri esperantaj vortoj, ĉefe pri sufiksoj kaj prefiksoj. Li
prezentas pli ol 2100 ekzerceroj laŭ la tuta libro, kaj 48
vortstudoj kun ekzercoj, kaj 40 bekumaĵoj, aŭ ekzercoj, kiuj
revidas kaj kontrolas ĉiujn antaŭe lernitajn prefiksojn kaj
sufiksojn. Tiujn bekumaĵojn oni povas aŭdi en inkluzivita cd-romo.
La gramatiko estas tre simpla, je baza nivelo, tiel ke oni povas
tralabori la tutan libron eĉ se sia lingva kompetenco ne estas tre
alta. Sed la vortprovizo kreskas dum li aŭ ŝi tion faras,
kompreneble.
La libro konvenas kaj al memstudanto kaj al instruisto, ĉar tiu ĉi lasta povas eltiri koncernajn ekzercojn por siaj propraj celoj en siaj klasoj kun siaj gelernantoj. Notinde estas, ke oni ricevas interretan subtenon ĉe http://www.bekkurso.info, kaj ke la libro kostas nur dek eŭrojn!