Flagaj milito, politiko kaj timo:

Delonge en Hispanio ekzistas granda antaŭjuĝo kontraŭ la flago, kiu laŭ la Hispana Konstitucio reprezentas ĉiun hispanon. Laŭ mia kono, tio Flago de la 2a respubliko hispana.venas el la fakto, ke ĝi estas ankoraŭ rigardata kiel tiu flago de Franko, la fia diktatoro, kiu dum kvardek jaroj regis Hispanion. Fakte, dum tiu kvardekjara periodo, la flago estis tiu, de la Reĝoj de Hispanio de multe da jarcentoj. Eĉ dum la Unua Respubliko Hispana tiu flago estis oficiala. Nur dum la mallonga periodo de la Hispana Dua Respubliko ĝi ŝanĝiĝis al trikolora flago, ruĝa, flava kaj viola.

Estas ridindige, ke ankoraŭ homoj prenas tiun trikoloran flagon kiel flagon de libereco, de egaleco kaj frateco. Tiuj prenantoj certe ignoras kiom da murdoj oni faris dum tiu sensenca periodo de nia historio ombre de tiu flago. Ili eble forgesis, ke la tiama prezidanto de la registaro diris, ke eĉ ĉiuj preĝejoj de Madrido ne valoras unu vivon de vera respublikano, kaj sekve ili lasis ilin bruliĝi sen fari ion ajn por halti la bruligantojn. Sekve, tiu flago ne protektis la artaĵojn, kiuj bruliĝis, aŭ la vivojn de aliaj respublikanoj, kiuj ne estis respublikistoj aŭ maldekstruloj. Ĉar anoj de la respubliko estis ĉiuj, kiuj vivis en Hispanio dum tia periodo, ĉar ili ĉiuj subtenis la ŝtaton per sia impoŝtoj kaj laboro. Sed la trikolora flago protektis revolucion socian, kiu celis la fizikan malaperon de tiuj, kiuj ne estis revoluciuloj. Tio jam okazis en Sovetunio, kaj tio estas tre senca kialo por ke la demokratioj okcidentaj neis helpon al tiu respubliko, kiu estis pli de maldekstro ol dekstro aŭ simple nedekstro.

El tiu manko da respekto por historio venas la kutimon en niaj junaj maldekstruloj nunaj svingi la flagon de la Dua Respubliko en siaj manifestacioj, ekzemple tiuj kontraŭ la milito de Irako. Neniu kritikis ilin pro tio, eĉ pro ilia manko da apogo al sia registaro kaj nacio en milito kontraŭ teroristoj. Mi kredas memori, ke nur mi iam demandis Kiam oni bruligu la flagon de la Dua Respubliko? (Kfr. http://es.groups.yahoo.com/group/esperanto-en-hispanio/message/9544). Mi komentis al amikoj neesperantistaj, kaj ili skandaliĝe admonis min, ke oni ne ŝercu pri tiuj gravaj aferoj, kiuj povas vundi sentojn de homoj.

Tamen, ŝajnas vundi nenies sentojn tio, ke pri manifestacio kontraŭ terorismo kaj la politiko de la registaro —kio esence estas tre sana ekzerco de demokratia kaj liberama civitano— oni kritikis, ke oni uzis la flagon de Hispanio: ne la kontraŭkonstitucian kaj kontraŭleĝan frankan flagon —kies diferenco kun tiu nuna oficiala estas, ke ne estas aglo sir ties ŝildo— sed la oficialan flagon, tiun, kiu reprezentas nin ĉiujn. Tiun flagon, kiun ĉiu hispano devus emi porti kun fiereco kaj honoro. Tiun flagon, pri kiu multaj hispanoj diras, ke ĝi ne reprezentas ilin, sed nur tiu de sia regiono, alidirite aŭtonomio. Sed estas absurde, ke tiuj partioj kaj individuoj, kiuj portas la kontraŭhispanan flagon de la Dua Respubliko en siaj manifestacioj disŝiru siajn vestaĵojn pro tio, ke dekstruloj —tion ili diras— alpropriĝu la flagon, kiu estas ĉies, ne nur de ili. Tiuj stultuloj devus kompreni —kaj se ne, mi diras al ili el niaj paĝoj—, ke la sola maniero per kiuj tiuj desktruloj aŭ ne dekstruloj ne povas alpropriĝi la flagon de ĉiuj estas, ke ili mem, la maldekstruloj, portu ĝin fiere kaj ree en siaj manifestacioj. Mi memoras, ke en la manifestacioj kontraŭ la milito de Irako mi vidis neniun flagon hispanan konstitucian. Sed mi vidis en televido multe da flagojn de la Dua Hispana Respubliko. Mi vidis flagojn de Katalunio, de la Partio Naciisma Vaska (alidirite la flagon de Eŭskio, kio ajn tio estas), de Andaluzio, eĉ de Mursjo, sed ne tiun de Hispanio. Eble en tiu manifestacio kontraŭ la ekstera politiko de Aznar ne estis hispanoj, sed nur vaskoj, katalunoj, mursjanoj, valensjanoj, galegoj, kaj tiel plu. Sed ne mi vidis hispanojn, kiuj portis sian flagon. Mi vidis respublikanojn, jes, porti kaj svingi sian flagon de tempo kaduka, sed neniu parolis nome de Hispanio en tiu manifestacio. Kaj poste ili diris, ke naŭdek procento de hispanoj estis kontraŭ tiu milito. Nu, ne ŝajnis tio, laŭ la svingitaj flagoj. Oni ne povas malebligi, ke dekstruloj svingu la flagon de ĉiuj, sed oni fordonas ĝin al ili, se la nedekstruloj neniam portas ĝin.

Sed kial maldekstro tradicie malamas la flagon de Hispanio? Kial ili cedas ĝin al la reĝo, al dekstro, eĉ al Generalisimo Franko mem? Franko ne kreis ĝin, sed li uzis ĝin. Same kiel li uzis la projekton pri la Nacia Hidrologia Plano, kiun respublikanoj dezegnis, kaj pri kiu la gvidanto socialisma Prieto mem diris, ke ne favori ĝin ne nur igu onin kontraŭhispano, sed ankaŭ kontraŭmaldekstro, kaj fia persono. Nu, se la bona Indalecio Prieto nun povus vidi tion, kion la dua socialisma registaro de Hispanio faris pri tiu plano, li certe sindemandus pri kie hispanaj socialistoj perdis sian socialismon, sian hispanecon, sian laborecon, restante nur partio, ĉar nun ne estas unika ideologio en ĝi. Pro nehispanoj mi aldonu, ke PSOE, la nomo de tiu partio, signifas Partio Socialisma Laborista (obrero, hispane) Hispana (español, hispane). Do, li facile povus veni en la konkludon, ke tiuj estas uzurpuloj, kiuj havas nenion komunan al PSOE.

Flago de Hispanio dum la Diktatoreco.Mi venas al la konkludo, ke maldekstruloj ne uzas sian nacian flagon, ĉar ili vere timas ĝin. Ili ne volas malpuriĝi per la ombro de tiu flago, kiu protektas ĉiun hispanon, aŭ kiu simboligas tiun protekton, kaj ili preferas uzi anstataŭ la flagon de sia regiono. Modernaj socialistoj hispanaj preferas aliĝi al naciistaj flagoj kaj naciistoj, eĉ se ili estas dekstruloj, kiel tiuj de CiU —Konverĝo kaj Unio—, aŭ PNV —Partio Naciisma Vaska—. Tiel, ili favoras la kreadon de tajfoj, majstre priskribitaj de nia samideano Antonio Marko Botelja en sia Lirikaj Perloj de Al-Andalus. Sed ili forgesas, ke se hispanoj finfine sukcesis forpuŝi muslimojn de ĉi tie, tio okazis pro tio, ke ili, la muslimoj, iĝis tajforegnoj. Nun danke al socialistoj ni estas la tajfanoj, kaj ili, la muslimoj, revenas... Mi ne konsideras nian Prezidenton Don Rodrigo aŭ Don Pelayo, sed moderna Grafo Don Ĥuljan’...


Regresu ~ Kajero 73ª ~ Hejmo ~ Progresu