La landoj de la ideoj

Sami Nair

Sami Nair

Kiam mi studis en universitato, dum la epoko de Franko, mi konis kaj legis la pensojn de Sami Nair, ĉar li verkis unu el miaj devigataj legolibroj.

Post legi lian artikolon publikigitan en la ĵurnalo El País (la lando), mi konsentis kun lia ekzameno pri la balotado de 1996,kiam Aznar venkis la balotadon per malplej granda parto: li diris, ke la hispana popolo apogis la Partion Popolan, sed ĝi malfidis al ties demokrataj intencoj, kaj pro tio la popolo ne donis la plajgrandan majoritaton al tiu partio.

Kiam mi legis en la ĵurnalo de Murcia nomita La verdad (la vero), ke Sami Nair prelegas en la urbo, mi ĉeestis lian prelegon. La prelegejo estis plenplena da aŭskultuantoj, kaj multaj el ili estis laŭ koridoro. Iliaj aĝoj estis diversaj, de maljuneco al juneco, aŭskultnatoj estis kun kravato, kun toĉemizoj…, diverskoloraj.

Sami Nair diris tre klarajn ideojn: ke Usono regas la ilojn de informado, ke ni estas en informomilito, kaj pro tio Usono volas regi la pensojn de la civitanoj de la mondo. Pri la milito de Irako, li diris, ke Usono perdis ĝin je la momento en kiu aperis urbo, Faluja, kiu volis iĝi la Novan Ŝtalingradon. Por Usono, regi la rimedojn de la benzinoproduktado, praktiki la deficiton, kaj uzadi la ŝparon de la mondo, estas sia propra supervivado. La unuaj ideoj de Sami Amir ne estas novaj, ĉar ĉiu ŝtato, kiu regis la mondon, volis kontroli la ilon de la informado: la romianoj uzis pontojn en sia tempo, kaj ŝoseoj romianaj, revoluciaj inventoj tiutempe, ĉar tiel sufiĉe pli rapide ol ĝis tiam oni povis atingi Francion, Hispanion, ceterajn partojn de Italion. Tiel romianoj kontrolis informadon, ili sciis kio okazis en la imperio pli frue ol antaŭe.

Dum la lasta jarcento, Ŝtalino estis la mastro de la rego de iloj de informado, kaj Hitlero estis lernanto, kiu superis sian mastron, kiam nazismo proklamis, ke la grandaj mensogoj diritaj multfoje iĝas grandajn verojn. Kiam en tiu ĉi jarcento Japanio estos la ŝtato, kiu kontrolos la mondon, Japanio regos la ilojn de la informado.

Mi ne zorgas pri tiu situacio se mi havas propran ilon por komuniki, kaj mi povas ricevi novaĵon per sendependaj iloj, kaj en tiu ĉi momento la reto estas la iloj de la novaĵoj sendependaj.

Ĉu vere Usono perdis la militon en Irako? Mi ankoraŭ kredas, ke ne: estas vere, ke Usono eraris pri la popolo de Irako, ĉar ĝi taksis ĝin kiel okcidentanojn, kaj ne kiel irakanojn. Sed mi kredos, ke Usono malvenkis la militon, se Irako iĝos islaman ŝtaton per balotado.

Ĉu Usono malvenkis la militon en Afganio? Afganio havas malfortan demokration, sed demokratio vera, eĉ se rezistado ankoraŭ vivas.

Pri la deficito de Usono, mi povas respondi per artikolo, kiu aperis en la ĵurnalo El País la duan de januaro de 2005, kies titolo diris: La kreskado de la mondo dependas el dolaro: la dolaro estas malalta kaj tial la ekonomia mondo povas kreski.

Finfine, tio, ke Usono volas regi la benzonproduktadon de la mondo, ne estas nova ideo. Hispanio volis regi la oron kaj arĝenton. Se Usono volas regi la benzinproduktadon, la problemo estas por Eŭropo, kiu ankoraŭ ne apogas forte ekologiajn energiojn, kiel sunan aŭ blovan. Ĉu Usono povos regi la Sunon? Mi kredas, ke ankoraŭ ne.

Johano Cabezos

Legu lastan ~ k065, januaro de 2005 ~ Kajeroj ~ Legu venontan