Bonvolu ridi..., sed ne tro!

Ulo venis kun belulino en juvelvendejon, kaj ili kune elektis juvelon, kiu kostas 1 200 eŭrojn. Pagante, la viro plenumis ĉekon por tiu kvanto, sed la vendisto diris, ke li ne povas akcepti, ĉar estas la unua fojo, kiam li venis en la vendejon. La viro diris «Mi vidas, ke vi zorgas pri tio, ke eble ne estas mono en mia konto. Sed mi ne deziras kaŭzi problemojn al vi. Do, ni faru tion: ĉar hodiaŭ estas vendredo kaj la banko jam fermis, vi konservu kaj la ĉekon kaj la juvelon. Lundon frumatene, kiam vi jam kasigis la ĉekon, vi sendu la juvelon al la domo de la sinjorino. Ĉu bone?» La vendisto sopiras trankvila.

Sed lundon, la vendisto telefonas la viron konstatinte, ke ne estas mono en la konto, kaj ricevas tiun ĉi respondon: «Ne gravas, kamarado, vi jam povas rompi la ĉekon: mi jam amindumis kun la knabino!»

Jesuo volas detrui SATn!

Mi devas diri, unue, ke mi ne partoprenas aktive en SAT-diskuto, aŭ en alia diskutejo, ĉar mi ne havas sufiĉe da tempo por partopreni, kaj kiel diras la samideano Stano, mi havas aliajn respondecojn.

Mi ne memoras kie mi legis la frazon, ke Jesuo volas detrui SATn, kaj mi ne scias kiu samideano skribis tiun ĉi frazon. Mi ridis, kiam mil iegis la frazon, ĉar nek Ŝtalino nek Hitlero povis detrui SATn, kaj nun okazas, ke Jesuo, profesoro pri la angla, povas detrui SATn.

La frazo signifas malafablon al SATAnoj. Kial?

SAT estas formata de personoj, kiuj havas sangon, ideojn, emociojn; la granda valoro de SAT estas la personoj, kiuj sentas sin kiel SATanojn.

Ŝtalino, per sia polico de teroro kaj siaj kon­centrejoj, Hitlero kun siaj koncentrejoj kaj ekstermejoj kaj polico de teroro, kiam ĵurnaloj kaj radiostacioj ne povis mortigi SATn. Kial? La respondo estas facila: ĉu povas morti ideoj, kiam la ideoj estas en la koroj de SATanoj?

Tiu frazo supozas, ke SAT estas la Plenum­komitato, ke SAT estas Sennaciulo, ke SAT estas la kongresoj; sed el mia vidpunkto, SAT estas la SATanoj,kaj la Plenumkomitato, la bulteno, la kongresoj, estas la vestaĵoj de la SATanoj, sed se ne ekzistas SATanoj, ne ekzistas Plenumkomitato, Sennaciulo aŭ kongresoj.

Marteno Bustin rakontis iam al mi, ke dum la Dua Mondmilito franca esperantisto kaj SATano povis vivi en koncentrejo ĉar estis germana policisto tie, kiu estis ankaŭ espe­rantisto kaj SATano. Hitlero fiaskis kontraŭ du SATanoj, kiam la SAT organizo estis malforta. Hitlero kun siaj tankoj, aviadiloj, SS, armeo, fiaskis antaŭ du SATanoj: unu en la kon­centrejo, franca, alia ekster la koncentrejo, germana. Ambaŭ faris SATn.

Tiu frazo malsufiĉe bone estimas la SATanojn kaj La Plenumkomitaton, Sennaciulon, ĉar ĝi signifas, ke nur unu persono povas detrui SATn. Eĉ se Jesuo estas la nomo de la filo de Dio, oni povas ripozu trankvile, ĉar tia Jesuo, nia Jesuo, estas atea, kaj sekve ne la filo de Dio.

Ni povas sufiĉe trankvile ripozi, ĉar Jesuo ne estas la filo de Dio, li ne havas policon de teroro, li ne havas tankojn, aŭ koncentrejon aŭ ekstermejon, nek SSn, sed nur argumentojn, kiuj ne estas mortigaj krom al aliaj argumentoj ne sufiĉe bonaj.

La aŭtoro de la frazo havas timon antaŭ Jesuo, kaj mi ĉiam pensas, ke mi nur havas timon kiam mia kontraŭanto havas pafilon, sed se li havas nur argumentojn, mi ankaŭ povas produkti kontraŭ­argumentojn, kiuj povas esti eĉ pli bonaj ol tiuj liaj.

Johano

Relegu artikolon ~ Kajero 65-a ~ Kajeroj ~ Venonta artikolo
Muziko: Fortuno, de Ĝon Doŭland.