Informoj de la Prezidanto

La Prezidanto de HALE

Estimata gelegantoj de Kajero el la Sudo kaj estimataj geHALEanoj!

En la lastaj semajnoj demisiis la Prezidanto de la Ple­num­­­ko­mitato de SAT, Sinjoro Jakvo Schram, kaj tio sig­ni­fas ke la rilatoj inter SAT kaj HALE san­ĝas, ĉar la nova Pre­zi­danto ne devas havi la hipotekon de la krizo pri HALE.

Mi esperas, ke ni povos paroli kaj atingi interkonsenton kun la nova Prezidanto, kies nomon ni ankoraŭ ne konas. Ekde HALE ni deziras sukceson a la nova Prezidanto, sukceson por plibonigi SAT, sukceson por fari pli grandan SATn, sukceson por negoci kun HALE. Tio estas mia deziro. Dum la lastaj semanoj mi parolis kun la redaktoro de Kajeroj el la Sudo por plibonigi nian revuon, nian bultenon. Ni volas krei novajn spacojn kiel «la landojn de la ideoj» kie ni povas paroli pri la ideoj, malnovaj kaj novaj, kaj diskuti ilin.

Tio signifas pli da laboro por la re­daktoro ĉar li devas serĉi aŭtorojn, kiu volas skribi por Kajero el la Sudo.

Ni volas praktiki niajn ideojn pri la liber­penso, tio signifas, ke povas skribi en Kajero el la Sudo ankaŭ personoj, kiuj ne estas SATanoj aŭ HALEanoj, ĉar ni volas atingi altan nivelon de ideoj por nia bulteno.

La bulteno ne estas bulteno de polemiko inter SAT kaj HALE, ne estas bulteno de novaĵoj de la mondo esperantista, la bulteno devas atingi altanivelon kaj la laboro, kiun ni devas fari, estas inter la esperantistoj, kaj precipe inter la ne esperantistoj kaj precipe inter la laboristoj en niaj medioj.

Kiel atingi la laboristajn mediojn kiam la bulteno estas gazeto de la polemiko inter SAT kaj HALE? Ne eblas, nia laboro estas atingi la laboristajn mediojn, kaj la mondon ne esperantistan, kaj por tio nia bulteno devas ŝanĝi, pli kaj pli, por atingi altanivelon de bulteno.

La esperantista movado bezonas renoviĝi ĉar la libroj, la bultenoj, la revuoj, estas por esperantistoj, ne por ne­esperantistoj, Tio signifas ke ni devas labori en medioj esperantistaj kaj ankaŭ en medioj ne esperantistaj, Aŭ ni faru revuon, gazeton en nacia lingvo, aŭ ni faru revuon en du lingvoj, aŭ ni faru revuon en Esperanto kaj en nacia lingvo.

Tio estas strategio, kiun ni devas pensi, aliflanke ni jam havas la duan kongreson virtualan, pri kiu nia redaktoro parolos.

Juan Antonio
Relegu ~ Kajero -65-a ~ Kajeroj ~ Venonta artikolo
Muziko: Fortuno, de Ĝon Doŭland.