Pro tio, anstataŭe mi prikomentas la Kongreson de Ĉinio je paĝo 14ª, sed mi informos pli longe pri ĝi la venontan monaton. Jen miaj lastaj vortoj en la Kajeroj de oktobro, vortoj, kiujn ni ne povas honori ĉifoje ĉar tiu temo ne plu aktualiĝas post la lastaj eventoj, kiuj okazis inter nia asocio kaj SAT.
Kiel vi ĉiuj scias, lastan jaron ni estis eksigitaj de la LEA-a Komitato de SAT. Aŭ almenaŭ tia estas la impreso de la Plenumkomitato kaj multaj anoj de SAT. Tamen, oni ne povas agnoski tion, ĉar mankis procedo deca fari tion, kaj sekve la ago estas nula je plena juro. Ni apelaciis kaj klarigis ĉion pri tiu problemo en la oficiala diskutejo de SAT, SAT-diskuto, zorgata de la Sekretario de la Ĝenerala Konsilantaro.
En tiu forumo estas pli ol 9 200 mesaĝoj nun, kio estas rekorda cifero en du jaroj, laŭ mia modesta sperto. Mi povas diri, ke ĝi respegulas tre bone la spiriton de SAT nuntempa, ĉar tie libere oni diras sian penson kaj senton, pri niaj komunaj temoj. Sed okazis aferon, kiu multe ŝokis min, kaj ankaŭ aliajn kamaradojn: La prezidanto de la Plenumkomitato, S-ro Jakvo Schram, demisiis de sia posteno kaj forlasis SATn kaj eĉ Esperanton! Tio kreis krizon en SAT, eĉ se li kvin tagojn poste revenis en la asocion. Nun estas kelkaj anoj de SAT, kiuj rebonvenigas lin kiel Prezidanton de la Plenumkomitato, sed aliaj anoj diras, ke li estis ekster SAT dum kvin tagoj, kaj sekve li ne plu estis SATano dum almenaŭ tri jaroj, kaj pro tio li ne plu povas esti Prezidanto ĝis tri jaroj pasos.
Alia evento estas, ke la Plenumkomitato de SAT sendis al mi senmansubskribitan dokumenton, per kiu ili eksigas min de SAT dum la jaro 2005 pro miaj diversaj reagoj al la fifamigaj asertoj de Jakvo Schram, kaj la reagoj al la maljusta eksigo de HALE kaj anstataŭigon de nia asocio per MSATeH defakta, eĉ senjura. Pro politikaj kialoj.
Mi memorigu, ke mi realiĝis al SAT, ĉar oni persvadis min: estas pli bone, ke la estraro de HALE estu SATanoj, kaj tiel la kunlaboro estos pli solida. Mi defendis dum multe da monatoj la rajton ne esti en SAT kaj tamen esti bona LEAano, sed finfine, pro objektivaj kialoj, mi rezignis pri mia argumento, kaj mi venis en SATn je la komenco de 2004. Mi povas diri, ke mi partoprenis en la diskutoj de la oficiala diskutolisto de SAT pli abunde kaj ofte ol iu ajn alia homo, kun la ĉeflinioj defendi la bonan nomon de HALE, liberesprimon kaj sendependiĝon de penso. Certe estas homoj, kiuj plendis pri kelkaj intervenoj miaj, sed mi ĉiam estis en limoj deca kaj frateca aŭ preskaŭ. Ĉu mia laboro tie estas pozitiva, ĉu ne, mi ne devas juĝi.
Analizinte la Statuton de SAT, mi trovis nenie la procedon eksigi anon provizore, sed la plej proksima afero al tio estas je punkto 7-a. Sed tiu punkto rilatas al la Konflikto-Komisiono, kiu ne intervenis en la afero. Fakte, ne estis procezo antaŭ tiu decido, kaj pro tio mi denoncis ĝin kiel ne validan. Mi sendis la monon de mia kotizo je la lastaj tagoj de decembro, kune kun aserto en SAT-diskuton, ke mi rifuzas legitimecon al tiu decido de la Plenumkomitato de SAT, kaj mi daŭre konsideras min SATano, ĉar mi sufiĉe bone regas Esperanton kaj pagis la kotizon, kiuj estas la du kondiĉoj por esti SATano, kaj aldone mi ne estis subjekto de laŭstatuta procedo esti eksigita. Despli, ke ne estas kaŭzo por ke oni starigu kazon kontraŭ mi en SAT.
Sed mi ankoraŭ ne estis eksigita de la diskutolisto de SAT, kie mi daŭre estas aktiva.
Alia grava evento estas la 4-a Kongreso de HALE, 2-a virtuala, kiun ni priraportas kaj prezentas je la paĝo 11-a.