Alternativa Brazila Kongreso de Esperanto

eurokka@mail.club-internet.fr sendis al ni tiun noton:

De la 15ª ĝis la 20ª 2001 en Brasilio. Ni, brazilaj laikaj, progresemaj kaj laboristaj geesperantistoj, konsiderante ke la 37a Brazila Kongre$o de Esperanto postulas tre altan kotizon de la geesperantistoj por partopreni la eventon tiamaniere ke nur riĉaj geesperantistoj povos pagi la aliĝon, ekskludante la malriĉajn geesperantistojn de la movado, konsiderante ke la kongresoj de Esperanto iĝis luksaj kapitalistaj profit-celaj eventoj, notante ke la kongresejo de la 37a BKE estos en Militista Lernejo (reakcia kaj ne taŭga loko por esperantistoj kiuj deziras la pacon) kaj ke ni ne volas kunsidi ĉe pafiloj, observante ke la la portugal-lingva gazeto pri la KONGRE$0 «Capital do Esperanto» iĝis heroldo de religia institucio «Lar Fabiano de Cristo» (Hejmo Fabiano de Kristo) kaj ke pro tio ĉi, la nomo de Brazila Esperanto-Ligo pli taŭge estus «Bigota Esperanto-Ligo».

Proponas al progresemaj kaj laikaj geesperantistoj: 1) Ne partopreni la oficialan nedemokratian elitistan profit-celan kapitalistan Brazilan Kongre$on de Esperanto 2) Partopreni nian Alternativan Kongreson de Esperanto kiu okazos samtempe en alia loko de Brasilia. Tiu ĉi kongreso estos ja vere laika, libera kaj neŭtrala kaj en ĝi partoprenos laboristaj geesperantistoj. En ĝi estos garantiata libereco pri pensado kaj kie ni diskutos demokratie pri la trovo de novaj vojoj al nia esperanto-movado. 3) Fari manifestacion antaŭ la Oficiala Kongre$ejo de Brazila Esperanto-Ligo.

klubo@correionet.com.br

Unueco estas natura Kajero 50 | Kajeroj~ Kunvivo
Muziko: Doce variaciones para guitarra, de Dionisio Aguado García (fragmento).

Kreita de Jesuo de las Heras la ĵaŭdon 27-an de aprilo de 2001.