Unueco estas natura

Mi ĵus finis la legadon de la bulteno de esperantistoj vegetaranaj de la jaro 1999 kaj mi estas tre kontenta havi la okazon legi ĝin.

Mi notigas du artikolojn, kaj la problemon de mono. La unua artikolo, Esenoj, estas altkvalita, kaj ties aŭtoro montras, ke li aŭ ŝi ja scias pri tio, kio okazis en Kumrano. La artikolo surprizas min, ĉar mi ne atendis trovi artikolon tiom altkvalitan.

La dua artikolo, kiun mi rekomendas al ĉiu leganto de Kajeroj el la Sudo, nomiĝas Besto en Infero. Ĝi pritraktas la suferojn de bestoj en bienoj de farmoj (viandofabrikoj).

Finfine la gevegetaranoj solvis la problemon de mono, ne per jarkotizoj: ili solvas la problemon per libervolaj donacoj. Mi gratulas TEVAn kaj ĉiujn ties vegetaranojn pro tio, ke ili solvis sian problemon de mono senprobleme.

Tio ĉi igas min pensi pri la radiko naturismo. Naturismo estas la sumo de vegetaranoj, de nudismanoj, kaj de amikoj de naturo. Pro disvastigado de kapitalismo, penso fariĝis faka. Okcidenta penso pri unueco rompiĝis. Tio signifas, ke naturismo kiel movado jam rompiĝis. Ĉe la popolo de Esperantio okazas simile. Pro tio, ekzistas tri organizaĵoj, kie devus ekzisti nur unu: ni havas TEVA, kiu estas vegetaranoj, ni havas INOE, kiu estas nudismanoj, ni havas Naturamikoj, kiuj defendas naturon.

TEVA faras propran kongreson, Naturamikoj faras same, kaj INOE renkontiĝas ĉe universalaj kongresoj de UEA. Mi proponas fari la rekontiĝon de unueco. Mi proponas malfermi konton por aĉetado de tereno por fari la ejon, kie ni povos organizi kongresojn, praktiki nudismon, aŭ lerni vegetaranajn menuojn. Kaj se la tereno estas en Hispanio, ni aldone havos sunon.

Ĉu ekzistas granda diferenco inter vegetaranoj kaj naturamikoj? Ĉu ekzistas granda malsimileco inter vegetaranoj kaj nudismanoj? Sincere, mi kredas, ke ne. Nia fortego estas en nia unueco. Rilate al la diferenco, mi opinias, ke ni povas kunvivi en la sama organizacio vegetarana, nudisma kaj naturamika. Mi estas, kiel nudismano, pli proksima al vegetaranismo ol al malvegetarana vivmaniero. Mi estas, kiel viro kiu praktikas nudismon, tre proksime al la celoj de naturamikoj ol tiuj homoj, kiuj tranĉas arbarojn.

Mi devas serĉi la vojon de la unueco inter ĉiuj naturismanoj. Se ni ne povas unuiĝi, ni restos malfortaj, kun malfortaj organizacioj.

Finfine mi diras, ke la unueco inter esperantistaj naturistoj (vegetaranoj, nudistoj kaj naturamikoj) kaj la unueco de projektoj igos, ke niaj organizacioj vivos en la tempon.

Johano Antono

Al la estraro de BEL Kajero 50 | Kajeroj~ Alternativa kongreso en Brazilo
Muziko: Adagio, de Dionisio Aguado García.

Kreita de Jesuo de las Heras la ĵaŭdon 27-an de aprilo de 2001.