Kunvivo

Tio ĉi estas kanto al kunvivo. Oni taksas ĝin kiel eblecon povi fari ĉion, kion oni volas. Tamen, mi opinias, ke ĝi nur estas permeso onia al tio, ke la aliaj povu fari ĉion, kion ili bezonas. Kaj tio funkcias nur se mi, kiam mi estas la alia (fakte mi ĉiam estas la alia de la aliaj), ankaŭ povas fari ĉion, kion mi bezonas, mi povas diri ĉion, kion mi bezonas, mi povas helpi al ĉiuj, kiun mi bezonas helpi...

Kelkaj bizaruloj opinias, ke ili povas havi rajtojn sen havi devojn. Tiu penso estas plej stulta kaj difinas ties pensistojn kiel mensmalfortuloj, ĉar ili ne kapablas vidi, ke devo  kaj rajto estas la du flankoj de la sama medalo: por ke mi povu scii, mi devas studi, por ke mi rajtu labori, mi devas labori, eĉ pene. Por ke mi povu libere min esprimi, mi devas toleri tiujn esprimojn de aliaj. Por ke mi rajtu respekton, mi devas respekti aliajn. Kaj tio estas leĝo viva, same kiel tiuj fizikaj leĝoj, rilato inter kaŭzo kaj sekvo. La sola klarigo por tio, ke oni havas rajton sen havi la koncernan devon, temas pri la rajto dia: kelkaj mizeruloj defendas, ke ilia Dio donis al ili rajton pri kiu ili ne respondecas. Tio estas la kerno de faŝismo -ĉiukolora-, kaj jam kaŭzis tro da malfeliĉo en la mondo. Tiu argumento fiaskas en tio, ke neniu ankoraŭ provis, ke Dio donis ion ajn al iu ajn. Eĉ neniu jam pruvis, ke Dio estas ajn. Oni postulas, ke oni respektu kredojn de aliaj homoj, senkonsiderante, ke tiuj kredoj kutime ne respektas bonfarton ĝeneralan, kiel ni povas eltiri de la historio de Inkvizicio, kaj de la misfaroj de tiom da kredantaj registoj, kiel la Katolikaj Gereĝoj, kiuj forrabis kaj elpelis judojn de naskiĝanta Hispanio; Kalvino, kiu murdigis Miĥaelon Servet; aŭ papoj, kiuj ordonis krucmilitojn, kiuj murdis tiom multe da senkulpaj homoj. Tiaj homoj postulas, ke oni respektu iliajn kredojn, kiuj ne respektas bazajn homajn rajtojn. Ilia plej forta argumento estas, kaj ĉiam estis, Allah Akbar' (Dio volas tion).

Same, por ke oni trovu tenerecon, oni devas amikiĝi al aliaj: limo inter devo kaj virto estas foje ne klara.Bezono estas solvenda, kaj ne du homoj havas same da ĝi. Pro tio aperas tiu rajto, ne ĉiam agnoskata: ĉu mi rajtas esti feliĉa? Ĉu feliĉo estas adaptebla? Ĉu oni devas klerigi sin por alveni al feliĉo? Ĉu mi povas postuli, ke turpa afero _ ekzemple, ke mia futbalteamo venkas ĉiujn ĉiel ajn- endas okazi por tio, ke mi estu feliĉa? Jen temo por diskuto.

Matias

Alternativa kongreso en Brazilo Kajero 50 | Kajeroj~ Kelkaj rimarkoj al la artikoloj de Marteno
Muziko: Vals nombro 3, de Dionisio Aguado García.

Kreita de Jesuo de las Heras la ĵaŭdon 27-an de aprilo de 2001.