Kelkaj gravaj aferoj okazis en nia asocio de la lasta, eksterordinara, numero de novembro.
Artikolisto respondita de mi en antaŭa numero al tiu, tute ne ŝatis tiun plumnomon, kiun mi elektis por kaŝi lian identecon -kiel petite-, kaj li plendas, ke La verkinto de la titolita Letero el naciisto publikigita en la lasta numero de Kajeroj el la Sudo volas rimarkigi ke: ne subskribis la leteron kiel katalunisto sed kiel kataluno kaj ne konsideras la leteron naciisma; oni ne parolis pri nacioj sed nur pri lingvaj rajtoj. Tio ne signifas ke li estu nek malfavora nek favora al naciismo. Legantoj juĝu. Eĉ se li en interreto malkaŝis sian nomon, mi daŭre honoras lian iaman peton, kaj mi ne diros lian veran nomon ĉi tie. Kutime mi insistas, ke artikolantoj subskribu per reala nomo kaj sendu foton, ĉar tio plialtigas la nivelon de la magazino kaj de la artikolo mem. Tamen, mi komprenas, ke ekzistas delikatajn kialojn por uzi plumnomojn (alidirite kaŝnomojn), kiel ekzemple modestecon, timemon, aŭ timon pri revenĝo, kaj pro tio, nome de libereco, mi akceptas ankaŭ kromnomojn.
Oni demandis al mi publike en Ĉeĥio iam, ĉu mi estas liberecana, kaj mi vidas nun, ke mia respondo tute dubesencis: Ĉu sufiĉas por esti liberecana, ke mi amas liberecon senkondiĉe? Ĝi estis sincera demandrespondo. Kunĉeestanto diris, ke ankaŭ faŝistoj diras, ke ili amas liberecon, tamen ili ne estas liberecanaj. Tion oni dismetis foren tiam, sed fakte mi nun komprenas, ke ĝi entenas veron: ne, ne nura amo al libereco igas onin liberecana. Fakte tio estus difino pri libera. Renonci al persona libereco pro atingo da liberecon por sia grupo: jen liberecanismo. Amo al libereco super ĉio igas onin liberulo, tamen, kaj tio ja povas esti ekzakte la malo al liberecano. Kiam oni parolas pri liberismo, oni referas al kapitalisma sistemo pri libera entrepreno, kion liberecanoj jam denuncis kiel liberecon por ekspluatado, kion mi ankaŭ kontraŭstaras. Sed ankaŭ ekzistas intelekta, politika kaj socia liberismoj, ne menciante tiun religian. Libereco estas celo de multaj antaŭuloj niaj, kiuj mortis por atingi ĝin. Eble ili ne konis ĝin, eble ili ne sukcesis krei altkvalitan liberecon, sed tamen ili provis. Ni pensu pri tiuj mortintoj de Franca Revolucio, ni pensu pri tiom da fuĝintoj de eŭropaj kaj neeŭropaj reĝimoj de la estinto kaj la estanto. Venas al mia kapo nomoj de homoj, kiel Meri Ŭolstonkraft (Mary Wolstonecraft), Tomas Pejn (Thomas Paine), Oskar Ŭajld (Wilde), Miĥaelo Servet' aŭ Nikolao Koperniko, kiuj tiom multe suferis pro liberopinioj siaj. Ili suferis, ĉar ili estis, respektive, virino, herezulo, samseksemulo, kaj scientistoj. Danke ankaŭ al ili ni nun povas diri tion, kion ni libere opinias, malgraŭ tiuj, kiuj asertas, ke nur tiuj, kiuj plenumas certajn kondiĉojn, povas libere esprimi sin. Libereco bezonis naskintojn, kaj ilin ĝi trovis. Sed nun ĝi ankoraŭ bezonas flegistojn, kaj ne ĉiam ĝi havas ilin en la etosoj, kie oni esperus trovi ilin. Se ni ne protektas liberecon, ni perdos ĝin. Tiusence faras prave ĉeĥaj ĵurnalistoj ĉi tiuj tagoj. Tiusence devus fari ni ĉiuj ĉiutage.
Sekve, mi volas, ke Kajeroj el la Sudo estu anguleto, en kiu ĉiuj povas rezoni sian veron. Tio estas la kerno de mia kontrakto kun HALE. Se tiu kondiĉo estas postuli troe al nia asocio, oni nepre anstataŭu min kiel redaktoron de ĉi tiu magazino.
Jesuo