Labormondo

Socia evoluo

de Giordano Moya Escayola

Giordano Moya Estas konstateble: ĉio en la naturo evoluas. Nia fizika aktuala mondo ne estas la sama kiel pratempe. La geografia evoluo ŝanĝiĝas laŭ geologiaj epokoj. La vivuloj ne evoluas tiel lante, sed ankaŭ laŭ geologiaj epokoj. La mamuloj ne ekzistis pratempe. Ili devenas de aliaj vivestaĵoj, kuj ne estis mamuloj. La vivantoj evoluas, sed ne egale aŭ samtempe. Hodiaŭ ekzistas vivantoj, kiuj malmulte evoluis tra la tempo.

Ŝajnas, ke la naturo estas impulsata de forto, kiu estas nekonscia kaj havas la tendencon, ke ĉiu ebla formo de vivo okupu la lokon en kiu ĝi povas vivadi. En la skalo de la aktuala vivo ĉiuj vivlokoj jam estas okupitaj, sed koste, ke unuaj vivantoj manĝas aliajn en certa ekvilibro inter la multnombraj idoj kaj tiuj malmultaj, kiuj atingis la plenkreskon por kapabli sin reprodukti.

Oni povas diri, ke nuntempe ĉiu speco jam atingis sufiĉan perfektiĝon por konservi sian ekzistadon, se ne estus pro la homagado. Ĉiu speco konservas sian direkton de evoluo. La hundo perfektiĝis je sia odorsento kaj tiu ĉefa direkto de evoluo ne povas transiri al alia direkto, al alia direkto jam ekzistas pli perfektaj vivantoj. La vivspeco kiu eraris la direkton de voluo simple malaperis.

La homo estas la vivulo en kiu la direkto de la evoluo estas la inteligento. Neniu alia vivanto povas esti komparablea pri inteligento al la homo, sed la inteligento de la homo ne estas tio, kio tiel plej diferencigas lin de la aliaj vivuloj. La homo fariĝis hegemonia en la mondo pro du aliaj kvalitoj, la kapablo scii kaj la sociemo, kiu permesas heredigi la sciojn kaj ilin pliigi, kio konsistigas la kulturon.

Ni posedas denaskajn instinktojn kiel la aliaj vivuloj, sed ĉion en rilato al la civilizacio oni devas lerni. Sen tiu lernado la homo restus sovaĝulo, natura sovaĝulo ne multe supera al la simioj.

La homo ne nur devas lerni la sciojn, sed ankaŭ lerni la memregadon de siaj naturaj instinktoj, kiuj ofte kontraŭstaras al la kulturaj atingoj. Niaj naturaj sociaj instinktoj ne estas sufiĉaj por pli ampleksa socio ol la horda. Kiam la socio estas pli multnombra ol la horda, ĉu en tribo, ĉu en ŝtato, estas jam necesa certa socia kohereco apartenanta al la kulturo. Estas normoj de konduto, kontraŭantaj al niaj plej profundaj instinktoj.

La tuta tragikeco de la historio kuŝas sur tiu dilemo. Pro tio ekde la Neolitiko ĝis nun, en la mallonga tempo, laŭ geologio, de dek mil jaroj, en kiuj la homo konkeris la hegemonion en la mondo, ankaŭ estis dek mil jaroj en kiuj la perfortomilito fariĝis la plej decida faktoro en la historio.

Dum tiu fera historia epoko, la kulturo iris kunigita kun la milito. Tiuj, kiuj sciis organizi pli vastan socion venkis kaj fariĝis mastroj, kiuj malvenkis devis submetiĝi al la venkintoj. El tio devenis la sklaveco kaj la sociaj klasoj. Tial, ke la povo tendencas al plia povio, kaj al plia vivado eĉ koste de aliaj, ofte ĝi alvenas al koruptiĝo kaj dekadenco. Nek la regantoj nek la servutuloj estas ĉiam la samaj. Ŝtatoj grandiĝas kaj poste malgrandiĝas. Aliaj povoj aperas, kun la sama karaktero, kaj la sorto de la milito estis la historia faktoro formanta la ŝtatojn. La malgrandaj ŝtatoj ofte estas absorvitaj de tiuj plej grandaj. Tiuj absorvitaj malgrandaj ŝtatoj, se ili multe daŭris, formis la popolojn. Tiuj kutime kaj rutine volonte kunvivis kun siaj mastroj. La nuntempa naciisma etnismo ne estas alio ol la sopirado al la mezepokaj ŝtatoj, forgesante ke la tiamaj popoloj, el okdek procento de kamparanoj, nek havis iun ajn povon nek liberecon. Ili subtenis la militistan regantan klason, la feŭdan, sen ia partopreno en la regado.

La demokratio en la tuta antikveco kaj en la mezepoko ĉiam estis sporada kaj nefirma. Ĝi floris en la helena epoko dum du jarcentoj kaj ne multe pli en la Romiana Respubliko. Nur en nia moderna epoko en la fondiĝo de la sendependa Usono kaj en la tuj posta Franca Revolucio, la demokratio instaliĝis en multaj landoj, ĉar finfine, malgraŭ siaj difektoj sukcesis pro supereco al la aŭtokrataj formoj de regado.

Kaj ni alvenu al nia nuntempo. Ni troviĝas en speciala situacio, pro la scienca kaj teknika prosperoj, _ la mondo tiel praktike malgrandiĝis ke ĝi jam povas fariĝi unu sola lando, sed ankoraŭ restas disvididita po multaj ŝtatoj kaj en diversaj gradoj de kultura disvolviĝo. Ne ĉie regas la libera sprimo de la penso, ne ĉie regas la respekto al la homa diverseco, kiu apartigas la homan socion de la nura gregemo, propra de la aliaj vivspecoj.

La socia organizo pro inercio ne tuj sekvas la rapidan disvolviĝon de nia teknika civilizacio, Ĉio indikas, ke nia tempo troviĝas en krizo de civilizacio. La teknika homaro jam estas tute interdependa, ĉu en la prospero, ĉu en ebla danĝera disfalo. Ni vere jam estas samsortaj, sed ankoraŭ la plejmulto el la homoj ne konsciiĝis pri tiu ĉi fakto. Ankoraŭ oni intencas daŭrigi tiun stadion de la civilizacio en kiu la milito estis la precipa historia faktoro. Ankoraŭ la diversaj potencoj agadas por konkeri la mondan hegemonion.

Kontraŭ la hegemonio de la grandaj potencoj kaj la premo de la grandaŭ ŝtatoj, oni komune reakcias revante pri la pasinteco, en la multiĝo de ŝtatoj laŭ pretenda socia identeco de limigita teritorio. La normo pri tutmonda socia organizo sub federala regado ankoraŭ ne esta majoritate perceptita. La nuna civilizacia krizo, kiu troviĝas en sia komenco, minacas multe daŭri kun tragikaj konsekvencoj.

Momente ni spertas la tutmondiĝon de la kapitaloj, kaj multaj transnaciaj entreprenoj disvastiĝas ekster kiu ajn kontrolo de impostoj. La diferenco inter la vivnivelo de la evoluintaj nacioj kaj tiuj subevoluintaj, anstataŭ mildiĝi kreskas, kaj pli frue aŭ malfrue la sociala problemo eksplodos unuigita al perforto sen kultura bazo, kio disigas la socion kaj reakcie alportas diktaturajn, politikajn reĝimon, kiuj baras la evoluon kaj samtempe la progreson. La nura ribelemo kontraŭ la maljusteco montriĝas neefika kaj ne estas signo de libereco. La pasioj ne kondukas al raciaj solvoj de la homaj kaj homaraj problemoj. Ili apartenas al pasintaj stadioj en la disvolviĝo de la homa penso. Nek la pasioj nek la emocioj estas bonaj gvidiloj por la homoj individue kaj kolektive, estas instinktaj, ne raciaj. Kulturitaj homoj devas lerni bridi la pasiojn kaj racie gvidi la emociojn.

La malsukceso de la demokratio en subevoluintaj landoj kaj multfoje la nekontentiga demokratio en tiuj evoluintaj konsistas multfoje en tio, ke la homamaso ankoraŭ estas neinstruita kaj kondutas pli pasie kaj emocie ol racie. Pro tio proliferas la demagogio kaj la rutina penso heredita de pasintaj tempoj kiel la nacionalismo de la grandaj ŝtatoj kaj la naciismo de senŝtataj malgrandaj regionoj.

En la evoluintaj landoj la supreniro de la kvanta vivnivelo ne aŭtomate altigas la kvalitan vivnivelon. La amasoj ĝuas la altiĝon de la kvanta vivnivelo, sed ne zorgas pri la altiĝo de la kvalita vivnivelo. Ni povas tion rimarki en la banaleco de la plej vidataj televidprogramoj kaj en la ĝenerala interesiĝo pri la sportaj spektakloj, dum tio kulture grava pri sociaj kaj socialaj problemoj estas ignorata. Tio plej grava fariĝas la distrado, kune kun la ne interesiĝo pri la individua kaj kolektiva perfektiĝoj. Nia socio riskas fariĝi banala civilizacio. Ankoraŭ estas nur malplimulto tiuj, kiuj interesiĝas kaj penas por kulture avanci. La socia fenomeno montrita de la filozofo Ortega y Gasset en La ribelo de la amasoj ankoraŭ daŭras kaj ne ŝajnas, ke baldaŭ finiĝu. Tio grava ne estas la ribelemo de la amasoj, sed la ekzistado de la amasoj mem. En la pasinta deknaŭa jarcento la demokratoj pensis, ke pro la prestiĝo de la intelektuloj, la nekleruloj tiujn sekvus kaj pro tio la demokratio firmiĝus kvankam la nomata popolo nek estus instruita nek klera. Sed tio estis plejparte iluzio. La amasoj ofte apartiĝas de la intelektuloj, ĉar ne komprenas ilin. Sen scienca socio, sen la dubemo fronte al ordinaraj certigoj, kiel proklamis Descartes, ne eblas la konsciiĝo. La homoj estas altirataj laŭ la direkto de la ŝanĝemaj sentaj ventoj, kaj la aperta socio neeblas. Stabila socio, kapabla por propra reformo kaj evoluo ne povas esti starigita. Sen kultura preparo la libereco transiras al diboĉemo, kaj la manko de civitaneco al akceptado de diktaturoj, ĉar sen ordo la socio disiĝas.

La homa socio kiel kultura afero surbazas sur ekvilibro, kiu esence ne estas stabila. Pro tio la socia kunvivado ĉiam devas esti zorgata de la eduko. La malfacila ekvilibro inter libereco kaj ordo, inter la partikularaj interesoj kaj la kolektivaj, inter la propra bonfarto kaj tiu de la aliuloj ĉiam estos socia defio. Eĉ pri la amo, oni mencias, ke oni amu la proksimulojn, pri la malproksimuloj kutime oni diras nenion. Tamen, nuntempe ĉiuj homoj en la mondo estas jam proksimuloj. En tiuj dek mil jaroj de la nuna civilizacio, post la Neolitiko, de multnombraj homaroj ni jam atingis esti homaro en la materia civilizacio, kvankam mense ankoraŭ oni restas homaroj. Ni imagu la nunan rapidan transformiĝon daŭriganta pli pluajn dek mil jarojn. Preskaŭ neniu imagas tion, maksimume nur pri la evoluo en la dudekunua jarcento. Certe ni povas diri, ke post dek mil jaroj, se la homaro ne sin mem detruus, en la mondo ekzistus nur unu sola raso, eble unu sola lingvo kaj pruveble unu sola reganta socia organizaĵo. La vojo por tion atingi povas esti facila aŭ malfacila kaj eĉ povas okazi homara detruo. Se la propra detruo de la homaro okazus, tio reprezentos la malsukceson en la naturo de tiu linio de la inteligento en la vivevoluo. La perforto, subpremado kaj la milito estas atestiloj de la kontraŭantaj faktoroj ankoraŭ regantaj kaj neforigitaj de la civilizacio. Konkrete, la proceso de la evoluo de la socio ne devas esti lasata al la hazarda okazaĵo de la eventoj, sed gvidataj de la konscia homa menso. Certe jam estis proklamita la Ĉarto de la Homaj Rajtoj, sed restas sen deklaro la ĉarto de la homaj devoj. La homaj rajtoj fakte ne estas naturaj rajtoj, ĉar se ili estus naturaj, ili jam de ĉiam regus en la socio, ili estas kulturaj rajtoj kaj sen reciproka kultura alteco ili simple estas ignorataj. Ankoraŭ ne ĉie en la mondo ili regas, kaj en terurisma kaj milita situacioj ili restas neaplikitaj. La kultura vasteco en la homa menso permesas pli altan gradon pri la civilizacia disvolviĝo.

Ni jam konstatis la disiĝon inter la intelektuloj kaj la amasoj. Se la intelektuloj delasus sian intelektemon kaj la tuta socio fariĝus amaso okazus granda disfalo de civilizacio. La malsukceso de certaj socialaj teorioj ne havas alian klarigon ol la diktatura subpremo de la penso kaj ties sprimo. Estas progreso en la kulturo la transformiĝo de la amaso en libere pensantajn homojn kio certe bezonas inteligentajn homojn aŭ intelektulojn. Pensantaj homoj sufiĉe kaj humane instruitaj por sin kompreni la sociajn problemojn kaj la proprajn problemojn de la homvivo en tiu konstanta penado sin mem bridi niajn praajn instintktojn kaj gvidi niajn emociojn kaj sentojn per edukado. La studado kaj la edukado fariĝos pli grava en la homa kaj socia vivo ol la nura produktado de bezonaĵoj, kiujn la aŭtomata instruiĝo povos larĝe provizi.

Ni nun traktu la aktualan socian rizon de planediĝo. La procezo mem de la okazaĵoj tendencas al la monda hegemonio de granda potenco kun la sekvo de reakcia opono al tiu hegemonio. La pretendo oponi al ĝi la etnan naciismon ne kondukos precize al konkorda kunvivado. Estiĝos proceso de kunfrontiĝo inter diversaj gradoj de disvolviĝo de nia civilizacio.

Adekvata ne estas la hegemonio de kiu ajn aktuala civilizacio, sed la alkonduko de nova tutmonda civilizacio, kulture aŭ spirita pli alta ol la aktualaj, en kiu, el homaroj fariĝu vera homaro. La malgrandiĝo de nia mondo tiel progresas, ke la homaro nepre devos konsisti el unu sola popolo. La nomata popola identeco, kiu tiel disigas la homojn po nacioj devas transformiĝi en individua identeco, kio donas personecon al la homo.

La supera grado de la inteligento en la homo estas la konsciiĝo,ne la aliĝo al kiu ajn kredo aŭ ideologio. Ĉiu el ni devas konsciiĝi pri tiu proceso de planediĝo por ke tiuĉi fariĝu konscie gvidata de ĝenerala konscia opinio. Jam la disvolviĝo de la historio ne devas konsisti el blinda antaŭenirado riskante erarajn direktojn en ties disvolviĝo. Oni devas konsciiĝi pri la adekvata direkto de la civilizacio kaj tiun konscie impulsi. Tio ne estas farebla sen ke la plej multo el la homoj komprenu tion konscie kaj tiele agu. Estas impona laboro de kulturo kaj edukado. Sen tiuj ne eblas la supereco la pli alta humana civilizacio, kiu en malgrandigita mondo devas jam esti universala.

Post tiuj konsideroj alvenas grava demando. Kiel efektivigi tiun procezon de kulturo kaj edukado je monda skalo? Ne ŝajnas, ke kiu ajn ŝtata potenco entreprenu ĝin. La agado de kiu ajn potenco kondukos, ne al unuiĝo de la homaro, sed al hegemonio de tiu potenco super la homaro.

La unuiĝo de la homaro, pro la propra karaktero de la afero, devas mildigi la naciajn diferencojn kaj nuligi la landlimojn kaj tion ne faros kiu ajn ŝtato, se ne estu per la premo de konscia ĝenerala opinio, kiu konvinkos eĉ la regantojn mem. Nur transnacia kultura organizaĵo sennaciisma povas sukcese entrepreni ĝin kaj pere de lingvo supernacia kaj neŭtrala pri naciismo.

Necesas transnacia kultura aŭ spirita movado al kiu povas aŭ devas aparteni ĉiuj homoj el la diversaj rasoj, klasoj, religioj kaj nacioj, por tutmonda solidareco kaj paca kunvivado bazita, ne nur sur la toleremo, sed sur la komprenemo, kaj sur la unueco en la diverseco. Ĉiu el ni havas sian visaĝon, ĉiu diferencas de la alia, ni ĉiuj estas similaj, sed ne egalaj kaj eĉ pri la penso, kaj tio ne devas malebligi la konkordan kunvivadon.

Tia movado por unuigi la homaron estis iniciata de Lazaro Ludoviko Zamenhof en la lastaj jaroj de la deknaŭa jarcento. Li kreis la homaranisman ideon kaj la mondlingvon Esperanton. Eble tiutempe, liaj ideoj ne estis komprenataj. Ekde tiam okazis du tutmondaj militoj kaj la nacionalismoj de tiuj potencoj kaj la etnisma naciismo ankoraŭ reviviĝas, malgraŭ la kreado de Unuiĝintaj Nacioj kaj la formiĝo de la Eŭropa Unuiĝo. Mankas la konsciiĝo pri la necesa unuiĝo de la homaro, mankas sufiĉaj kaj gravaj intelektuloj, kiuj komprenos la aferon kaj povu veki la amasojn, kiuj restas merĝitaj en banalaĵojn.

Ankaŭ la esperantista movado daŭras stagnata kaj vivas aparte de la homaj kaj homaraj problemoj. Ĝi forgesis la penson de la fondinto de Esperanto pri la homarunuiĝo kaj kiel nura internacia lingvo Esperanto ne povas konkuri kun la ĝeneraliĝo de la anglausona lingvo. Eble la ideologio de Zamenhof de antaŭ ol cent jaroj estis romantikisma kaj direktata al la sentoj, kaj laŭsente oni ordinare reakcias laŭ etnismaj naciismoj kun propraj lingvoj, rigardante la pasintecon.

Ni ne devas reveni al la pasinteco, sed prepari prosperan estontecon. La sentoj devas esti gvidataj de konscia racio. Per nuraj sopiroj kaj revoj oni nenion atingos. Estas necese mensa konsciiĝo pri la homvivo kun ties rajtoj kaj devoj. La unuiĝo de la homaro en konkorda kunvivado kaj en libereco ne estas jam nura idealismo de kelkaj revuloj, sed nepra neceso de transira civilizacio, estas devo de ĉiu homo individue kaj de ĉiuj kune. La esperantisma movado estas la kerno de la ŝanĝo de civilizacio. Unuafoje en la historio la menso de la homo tiun ĉi gvidos en la plej grandan mensan transformiĝon, la inteligento, kiu jam fariĝis konsciiĝo.

Majo de 1999
Giordano Moya.


Kajeroj ~ PDFª versio (paĝo 16ª)
Kreita de Jesuo de las Heras
la vendredon 8-an de januaro de 2000.