Kiel vi jam eble divenis, ni rilatos al la feministoj kaj al sia sekvantaro de viroj anoj de la politike korekto. La patroj de la U.S. (hispana mallongigo de Unuiĝo de Eksedziĝintoj) plejparte ŝuldas ilin la trakton, kiun ni ricevas je niaj eksedziĝaj proceduroj, same kiel tiun, kiun ni estas ricevontaj pro la temo de la fitraktoj, tio estas, esti disigataj de niaj gefiloj, forpelataj de niaj domoj, esti devigataj subteni parasitinojn dumvive, kaj, je miloj da kazoj, fariĝi viktimoj de falsaj denuncoj, kiuj eĉ pliigas la apartigon disde niaj gefiloj, aŭ, estigas nian enprizonigon (kio, kromdirite, tute ne gravas al la feministoj). De antaŭ du jardekoj, ili enfiltriĝis en ĉiujn tavolojn, forpuŝante al siaj samgrade kontraŭegalismaj kontraŭstarantoj, tio estas, la masklistojn (jam estas sciite ke la ekstremistoj estas prikondute egalaj unuj la aliajn). Ili jam kontrolas, krom aliajn aĵojn, plejmulton el la amaskomunikiloj. Ties povo estas, do, grandega. Ĉiusanĉe ili establas dialektikojn seksisman kaj viktimisman, laŭ kiuj la virinoj el la tuta mondo estas sisteme fitraktataj, kaj diskriminaciataj favore al la viroj, kaj tial la virinajn fiagojn oni nur devas konsideri justaj. Ĉu oni parolas pri viro murdita de sia edzino? & , nu, oni pensu, ke li fitraktadis ŝin unue, tial oni preskaŭ povas kvalifiki tian agon kiel sindefendon. Se male okazus, li, nature kaj sendube estus krimulo malpardoninda. Ĉu ili rigardas anoncon? Certe ili sukcesos trovi en ĝi ian kaŝitan diskriminacian sintenon rilate la virinojn. Ĉu oni estas parolanta pri la kultivado de artiŝokoj? Ili certe aranĝos ĉion por fine paroli pri la teruraj laborkondiĉoj de tiuj kamparaj laboristinoj, ĉar tiuj devas labori dum 12 horoj ĉiutage, kaj krome, en dorsofleksaj penigaj pozicioj (ŝajne, por la viroj kiuj agas same tiaj taskoj estas plezurigaj), kaj tiel plu. Ili (feministoj) agas kiel iu ajn malutila sekto. Ili dumvive kompromitis, kvazaŭnupte, kun siaj idealoj. Se oni enmetas feministon en entreprenon kaj ŝi atingas regopostenon, vi havu nenian dubon pri kion ŝi faros de tiam, t.e.: kontrakti ekskluzive virinojn kaj malestimi la plej kvalitajn virojn, nur pro la fakto, ke ili estas viroj. Tiaj virinoj protektas kaj apogas unu la aliajn. Jen alia ekzemplo: la Hispana Ministerio pri Sociaj Aferoj estas desupre malsupren, kaj inverse, estrata de feministoj. Do, ni eĉ ne pensu peti subvencion el tiu publika instanco. Ili tre bone scias kiu estos la uzo de la milionmiloj buĝetaj de kiuj ili disponas. Um-duonon estos pro tiuj feministaj asocioj kiuj kuraĝigas la malegalecon kaj la militon inter genroj. Kaj, pri kio vi kredas ke feminista verkisto verkos..? Nepre kaj obsede pri virinaj temoj, aŭ, ĉu vi ankoraŭ dubas pri tio? Alia afero estas tiu de la armea servo. Kial la virinoj ne faras la anstataŭan socian servon? Ĉu ili ĉiuj estas handikapitaj? Tamen, nun, kiam la armean servon oni faros volonta kaj profesian, tio estas, pagata, ne maltrankviliĝu ĉar la feministoj jam klare esprimis, ker la virinoj devos armeservi same kiel la viroj. Kia malrespekto! Certe ili aranĝas siajn kampanjojn tre bone. Ili multe kaj ofte parolas pri malegaleco, kaj sekve, sen eĉ minimuma honto, agas jene: kiam estas io kunhavonta kun iu viro, ili dividas ĝin po du partoj; unu el ili por si mem, kaj la ceteran..., por si mem, pro tio de la pozitiva diskriminacio. Tia ĉi estas unu el la plej perfidaj taktikoj ekzistantaj nuntempe. En demokratia ŝtato fundamentita sur la egalŝanceco..., tia diskriminacio establas la principojn de malegaleco kaj favoritismo. Ĝi koruptas, do, la demokratian sistemon, kaj transformiĝas en devenigilon de maljustaĵoj, nepotismoj, kaj en kvazaŭenŝoviĝilon por nekompetentuloj. Tiel oni ne plu premios al la plej kapablaj homoj, ĉar tiuj ĉi estos malestimataj favore de personoj posedantaj malsuperaj meritoj, nur pro ties virineco. La antaŭon ili faras, krome, kun malrespekto nekomuna. Ili (feministoj) disdonas laŭdojn kaj postenojn kaj piedpremas homojn antaŭ ĉiuj kaj senrespekte, tiel ke individuoj kiaj la Ministro pri Laboro, s-ro Arenas, aŭ s-ro Belloch, aŭ ĵurnalistoj tiaj, kaj s-ro Fernando Delgado respondu per malspritegaj ridetoj al ties manovraĉoj, indaj de la plej antikva hispana pikantagaro. Neniu kuraĝu kontraŭdiri ilin, ĉar tiam ili ofende respondus al ĝi per masklisto!, aŭ alia insulto, kaj, nature, ili bojkotus la kontraŭdirinton je ĉiu ajn amaskomunikilo aŭ debato. Ankaŭ, se vi kontraŭdirus al ili per gravaj argumentoj, ili klopodus eviti al vi. Ili ne estas interesataj, eĉ minimume, pri tiu demokratia koncepto kiu estas la plureco de opinioj..., kredante ke siaj opinioj sufiĉas. Aldone ĉion ni klare pensu pri la jeno: por la feministoj kaj pro la plejmulto el la virinoj (ne estas, do, strange ke la nombro de feministoj pliiĝu iom post iom inter ili) la gefiloj, kaj ĉio ajn rilatanta al tiuj ĉi, stas afero ekskluzive patrina. Ili (feministoj) sukcese aranĝis senkoncernigi nin (virojn) pri ĉio ajn rilatanta al la naskojn kaj al niaj gefiloj, danke al la konsento de siaj viroj (tiuj antaŭe menciitaj kaj kelkmiloj pli). Jen la dramo kiu kaŝiĝas post la eksedziĝoj kaj granda parto el la fitraktoj. Nu, ni rememoru la historion: en terminoj ĝeneralaj estis kurboŝanĝa punkto en la jaro 1981-a. Antaŭ ol ĝi, la fitrakjtoj kutime okazis ene de la hejmoj, sed de tiu jaro, koincidante kun la aprobo de la Divorca Leĝo, kiu sankcias la neniigon de la virpatra rolo rilate siajn gefilojn, la spirallinio de fitraktoj okaze de eksedziĝoj kaj divorcoj kreskis spektakle pro la traŭmoj okazigitaj al la virpatroj. Konstituas, do, la feminismo unu el la plej grandaj mensogoj el tiu ĉi jarcento. Ĝi estas ja amaso de hipokritaĵoj kiu kaŝas en si movadon kiu, kvankam je sia komenco estis vere egalrajtisma, nuntempe ĝi estas subtila formo de sektisma totalismo vere tre danĝera. Tamen, ni (en U.S.) konstatis kun profunda bedaŭro ke tiujn ĉi tiel evidentajn situaciojn la simpla popolo kaptas, kaj pli ol sufiĉe konas..., sed ĝi ne movas eĉ unu fingron por eviti ilin. Krome, la eksedziĝintaj patroj, kiel kutime, reagas pasive kaj kun la plej malsaĝa rezignacio ege ekzistanta, ĉar ni mem estas fosantaj niajn tombojn permesante la supre menciitajn personojn forrabi senpune niajn rajtojn. Ja ni meritas kion ni havas, ĉar ne estas pli granda stultulo ol tiu, kiun feliĉigas la primokoj kaj la malestimo de la ceteruloj. Sed ni ridu, ĉar la plej malbono estas ankoraŭ alvenonta.
Ramón Pastor Quirant
(Prezidanto de la U.S.)