Milito.

Malfeliĉaj Malkristnaskoj

Ĉiujare ĝenas min amasaj anoncoj, avertoj kaj reklamoj pri kiom feliĉaj ni devige devas esti pro tio, ke oni konsideras, ke antaŭ du mil jaroj, pli-malpli, la filo de Dio naskiĝis. Post tiu benata tempo ni denove iros al la Batalo por la vivo,piedpremante ĉiun ajn, kiel bezonate, sed kun pli pura koro pro tio, ke ni perdonace ĵus pruvis, ke ni ĝojas pro tio, ke Dio naskiĝis.

Nun matematikistoj kaj historiistoj pruvis, ke tio estas mensogo (fakte Kristo naskiĝis kvar jaroj antaŭ Kristo!) Sed tio estas nur banala afero, se ni konsideras, ke Kristnasko, same kiel iu ajn alia parto de nia malbenata tempo, tute ne povas esti feliĉa tempo por ni aŭ por iu ajn alia homo. Bestoj atakas kaj mortigas por subteni sin malgraŭ konkurantoj, aŭ por atingi estrecon en sia bestaro, tial ke ĉiu ano agas laŭ ties reguloj. Homo ne povas esti nur besto, kompreneble. Tamen, ĝi estas.

La supra virino estas ĉeĉeno, kiu penas forlasi sian denaskan hejmon por savi sian vivon. La suba viro esprimas similan senton, kiam li forlasas sian denaskan hejmon en kosova Serbio. Kian kristnaskon ili havos?

Kosova rifuĝinto.

Se mizerulo bombadas grandan magazenon en Usono aŭ Britujo, pro tio, ke li ne konsentas pri ties politiko, li estas teruristo mortiginda. Se prezidanto de granda potenco ordonas, ke aviadiloj mortigu mizerulon en alia parto de la mondo, pro tio, ke li ne konsentas pri la politiko de ties lando, li restas honorinda kaj respektinda. Tion jam Harry S. Truman pruvis en 1945. Tion ankoraŭ Ŭiljam Klinton pruvas en Kosovo kaj Boris Jelcin en Ĉeĉenjo. Kaj ni ĉiuj, per nia silento, estas komplicoj.

Tiaj restas niaj kristnaskaj festoj je la fino de la 20-a jarcento. La dio de milito ploras sur eŭropa grundo. Bombe.

Scrooge


Kajeroj ~ PDFª versio (paĝo 2ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon 8-an de januaro de 2000.