Reage

Almozoj kaj malriĉuloj

Tre plaĉis al mi la artikolo de Juan Antonio Cabezos Pri malriĉuloj kaj miljonuloj de Kajeroj el la Sudo de aprilo-majo 1999. Certe, doni almozon ne solvas la sociajn problemojn, estas ĝi kiel meti flikaĵojn sur eleganta vesto. Anstataŭ organizi almozentreprenon, pli bone estus atingi justan distribuadon de la riĉaĵo. La vera socia problemo estas problemo de justeco.

Ĉiu homo alvenas al tiu ĉi mondo je la sama maniero kaj havas samajn bezonojn. Estas ĝenerale akceptite, ke ĉiu homo havas la saman rajton por vivi, sed paradokse en la praktiko la homaj leĝoj ne kongruas kun tio.

Por vivi la homoj bezonas manĝi, havi vestaĵojn por sin protekti de la malvarmo, loĝejoj, ktp. La homo ne estas kreanto, kaj ĉion, kion li bezonas devas elĉerpi de la naturo pere de peno kaj laboro. El tio oni povas dedukti, ke por garantii la saman rajton al la vivo de ĉiuj, estu devigata garantii la egalajn rajtojn de ĉiuj al la uzo de la naturo.

La justeco estas la egala rajto de ĉiu homo al la uzo de la naturo. Komencas la maljusteco, kiam estas homoj, kiuj devas pagi al aliaj homoj nur por uzi la naturon.

Ekzistas en niaj leĝoj du malsamaj formoj de proprieco: la justa proprieco de tio, kio estas farita de homoj, kaj la maljusta proprieco de tio, kio ne estas farita de homoj, kiel naturo.

La solvo por garantii la propriecon de la tero, de la naturo, por ĉiuj, estas argumento, kiu povas esti studata en alia artikoleto. Oni ankaŭ povas trovi tiun solvon en la verkoj de Blas Infante El ideal andaluz, antología de textos (la idealo andaluza, antologio de tekstoj), ktp. Estas vera bedaŭro, ke oni multe rememoras kaj omaĝas la elstaran patrioton Blas Infante, sed neniu studas la ekonomian penson de tiu grava andaluzo.

Martí Guerrero i Cotts


Kajeroj ~ PDFª versio (paĝo 13ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon 8-an de januaro de 2000.