Recenzo

Raportoj el Japanio Raportoj el Japanio, de Yasuo Hori

Yasuo Hori estas japano, kiun mi havis la ŝancon koni ĉe la malfermo de la 84a Kongreso de UEA ĉisomere. Post legi sian libron Raportoj el Japanio, mi konkludas, ke lia parolo estas malkomplika kaj ĝojplena. Post klarigi al siaj esperantistaj geamikoj pri sia lando, li trovis pli rapide publikigi libron tiurilatan ol respondi al sama demando per multaj leteroj. Post atenta legado, oni komprenas iomete pli bone pri mirinda kulturo, kiun Esperanto alproksimigas al ni. Tiu libro estas esperiga verko al ni, pro tio, ke ĝi estas farita de memlernanto pri Esperanto. Lia prozo estas tre klara kaj malteda serio da artikoloj sendependaj inter ili pri Japanio.


Recenzoj ~ Kajeroj 44ª~ Kajeroj ~ PDFª versio (paĝo 10ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton,
25-an de septembro de 1999 je la 16:15:55-a horo.
Muziko: A já sám, ĉeĥa popolkanto ludita per japana koto pere de mi mem.