Recenzo

Eraroj kaj sinperdoj Eraroj kaj sinperdoj

Eraroj kaj sinperdoj (Irrungen, Wirrungen), de Teodor Fontane, estas interesa libro, kiun mi legis ĵus reveninte hejmen el Kongreso de UEA. Bedaŭrinde oni ne ankoraŭ ĝin tradukis en Esperanton, sed espereble oni faru tion baldaŭ. La libro kariĝis al mi pro tio, ke la rakonto okazas en Berlino, ĉe stratoj kaj najbarejo tra kiuj mi promenis dum la lasta kongreso de UEA: Kunfürtendam, Kunfürstenrstrasse, Unter den Linden, la Pordego de Brandenburgo, la rivero Spree..., ankaŭ Karlovy Vary estas menciita!

Dum la lasta jarcento, germanaj armeaj oficiroj ne povis edzinigi laboristinojn aŭ malaltklasajn virinojn, sed nur riĉajn heredontulinojn. Sekve, la malheroo de la libro, Barono Botho Rienäcker, komencas romantikan aferon kun kudristino Magdalene Nimptsch. Sed la ĉarman feinrakonton faktoj finigas: onklo Kurt Anton kaj ankaŭ la patrino de Botho konvinkas lin, ke li devas edzinigi riĉan Käthe-n. La libro estas akra kritiko pri berlina socio en la XIXª jarcento, kaj ankaŭ aperas kritikoj de la aŭtoro al kelkaj samtempuloj siaj, kiel refero al policestro Ludwig von Hinckeldey atestas.

Resume, la libro estas ĉarma rakonto kies celo estas ĉefe prezenti la staton de aferoj en tiu Berlino de la lasta parto de la XIX jarcento. La eldono de mi legita estis zorgata de Ana Pérez, kiu ankaŭ tradukis la tekston en la hispanan, kaj ĝi estas publikigita de Cátedra en sia kolekto Letras universales (literoj universalaj), kaj la prezo estas 950 pezetoj.


Recenzoj ~ Kajeroj 44ª ~ Kajeroj ~ PDFª versio (paĝo 10ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton, 25-an de septembro de 1999 je la 16:15:55-a horo