Recenzo

Memevoluo kaj dancantaj figuroj

Neniuj promenoj
neniuj edziĝsonoriloj
bezonas konfirmi tiun amon
sufiĉas scii, sufiĉas senti
ke la vivo estas pli bela
nur pro tio
ke vi ekzistas.

Tio estas unu el la 32 poemoj en la libro Memevoluo kaj dancantaj figuroj, verkita de María Amanta Smilet. Ĝi estas ĝentila poemareto pri amo al si, al arto kaj al poezio, sed ĉefe al vivo. Post atenta legado, ĉi tiu libro reamikigas nin al vivo kaj amo. Mi rekomendas ĝin gustumi iom post iom. Ĝin oni povas trovi ĉe la libroservo de UEA kaj ĉe la aŭtorino, kontraŭ 3 eŭroj.


Recenzoj ~ Kajeroj 44ª~ Kajeroj ~ PDFª versio (paĝo 10ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton, 25-an de septembro de 1999 je la 16:15:55-a horo