La infanoj en la arboj, de Gudrun Pausewang

Recenzo

La infanoj en la arboj

Ĉarma rakonto pri infanoj loĝantaj ĉe arbaro sudamerika, kiuj volas protekti sian ekosistemon kontraŭ grundspekulacio. Notinda altkvalita tradukado de Nora Caragea, esperantistino sufiĉe konata ĉe ni. La aŭtorino de la libro estas Gudrun Pausewang, la desegnaĵojn kreis Inge Steineke, kaj publikigis ĝin Inter-kulturo, Maribor, Slovenio. Ĝi kostas 9 eŭrojn ĉe nia libroservo aŭ ĉe la tradukistino: Nora Caragea, Poŝtfako 100513, D 60005 Frankfurt am Main, Germanio. Pri la aŭtorino endas aldoni, ke ŝi estas populara en Germanio por siaj infanlibroj, kaj ŝi gajnis multajn premiojn de kompetentaj ĵurioj. La esperanta traduko akiris la premion Infanlibro de la jaro en la kadro de Belartaj Konkursoj de UEA.

La libro estas rekomendinda ne nur por interesatoj pri nia literaturo, sed ankaŭ por esperantaj instruistoj, kiuj povas uzi ĝin kiel fonto pri fakvortoj pri naturo, etnoj, kamaparanaj laboroj aŭ infanoj pri la mondo. La tekston oni aranĝis kvazaŭ poemo, kio certe plifaciligos la legadon fare de junaj legantoj -al kiuj la libro ĉefe celas.


Recenzoj ~ Kajeroj 44ª ~Kajeroj ~ PDFª versio (paĝo 9ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton, 25-an de septembro de 1999 je la 16:15:55-a horo.