Recenzo

Higieno de l' murdisto

Nesuspensa novelo pri krimo renversita

Hygiéne de l'assassin estas la unua romano de juna francino Amélie Nothomb. La romano furoris en Francio kaj Belgio baldaŭ post sia aperigo. Higieno de l' murdisto

Armela le Quint kaj Ĵak le Puil fama redaktoro de La Kancerkliniko ĵus tradukis la romanon, kiun eldonejo KLEKS aperigas je sia Nigra Serio.

Temas la libro pri intervjuo al Nobelpremiito pri Literaturo Pretekstat Taŝ. Li neniam permesis, ke ĵurnalisto intervjuu lin, sed finfine, kiam ankoraŭ mankas al li nur du monatoj antaŭ sia morto pro kancero, lia sekretario Gravelino elektas kelkajn ĵurnalistojn por intervjui la majstron. Laŭ la libro oni prezentas al ni interesan psikon de geniulo kaj solvo de krimo malnova; sed ne estas detektiva romano. Fakte, ne estas suspenso (intencita prokrastro de solvo), kvankam intereso ne malaperas dum la tuta legado.

Mi ne ŝatis, tamen, la barbarismojn, kiujn la tradukistoj enkondukas en la skribadon, ekzemple, hati (malami), jeŝ (supozata slanga tio estas, vulgara vorto neniam dirita), kaj kelkaj aliaj.

Tamen, la libro estas bona ekzerco pri legado.


Recenzoj ~ Kajeroj 44ª ~Kajeroj ~ PDFª versio (paĝo 9ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton, 25-an de septembro de 1999 je la 16:15:55-a horo.
Muziko: Boleslav, Boleslav, ĉeĥa popolkanto.