Himno de Esperanto

       Dum la lasta Universala Kongreso de Esperanto (84-a, ĉe Berlino) oni demandis al mi, kial mi ne staras kaj kantas la himnon ĉe la fermo de nia kunsido, sed mi sidas, silentas kaj rigardadas iomete impertinente. Pri tio, ke ĉiam esperantisto demandas al mi, mi klarigas ĉi tie por ĝenerala ekscio.

    Unue, mi devas deklari, ke mi respektas la vortojn ĉe tiu poemo de Zamenhof, kaj ambaŭ la muzikon de E. de Ménil, kiun oni povas trovi ĉe niaj interretaj paĝoj kun hispana traduko kaj kun tiu angla. Tamen, mi vidas, ke himnoj estas signoj de nacioj. Ĉe sportaj kunvenoj oni Mondo senlima kantas siajn himnojn, kutime kun la mano sur la koro, ĵus antaŭ ol oni batalas sporte. Ĉe olimpiadoj ankaŭ oni ludas la himnojn de la venkintoj je ĉiu provo. Ĉe nesporta vivo, nacioj trudas siajn vivmanierojn unu al la aliaj ĉu kaŝe ĉu malkaŝe. Ne alimaniere oni povas klarigi al si tiun gravecon donitan al tiu nova dio, Sankta Demokratio, kiu —same kiel iu ajn aliaj dio—tute ne ekzistas en la reala mondo, ĉefe ĉe tiuj sin-nomitaj demokrataj landoj. Sed Trudo ja estas vera demono, kiu ja ekzistas. Ĝia ĉefa ilo estas nacio, kiu ankaŭ estas ĝia kerno. Naciistoj konfuzas kulturon kaj nacion, kaj tial ili parolas pri siaj etaj nacioj, kiuj (pli ofte ol ne) tute ne ekzistas, signifante siajn kulturojn, kiu ja ekzistas. Ĉar kulturo estas evidente tio, kion oni kulturas (tio estas, kion oni kreas, disvolvas, flegas kaj plibonigas). Pro tio, kulturo estas vere persona, kaj el tio, ke oni influas plej facile —kaj estas influita de— siaj najbaroj kaj kuncivitanoj, oni ne devas eltiri la konkludon, ke kulturo estas io, kiun oni devige heredas pasive. Oni ja devas elekti aktive pri kiuj kulturaĵoj utilas al onia persona individueco. Kompreneble, estas aro da kulturaĵoj kiuj niaj praavoj kreis, kaj kiujn ni sufiĉe nekonscie akceptas. Sed pruvo, ke oni ne ĉion akceptas estas, ke oni ŝanĝas morojn kaj kutimojn, sintenojn kaj celojn. Naciistoj, tamen, apartigas kulturojn plej malproksimen kiel eble, troas faktojn, kaj —se necese— mensogas. Ili ankaŭ estas problemigaj kaj bataligaj, kaj oni devas vere ami pacon por ne fali en siajn kaptilojn —kutime denuncitaj de malĝentilaj vortoj kaj sinteno—. Ili postulas respekton sen respekti la postulaton... Sed ni ne plu parolu pri naciistoj —ĉu grandaj, ĉu malgrandaj, ili estas same malpravuloj— nun.

    La hispana himno, la Reĝa Marŝo, estas la sola nacia himno laŭ la tuta mondo kiu estas nekantebla. Ĝi vere ne estas hispana kanto, sed nederlanda kanto donacita al Reĝo Karlo III-a de Hispanio, fare de nederlanda reĝo antaŭ preskaŭ tri jarcentoj. Antaŭ 60 jaroj, Diktatoro Fransisko Franko Baamonde ordonis, ke oni kreu vortojn por la himno, tial ke siaj reĝimanoj povu kanti Arriba España (supren Hispanio) same kiel hitleranoj tiam kantis Deutschland über Alles (Germanio super ĉiuj). Sed la reĝimo franka mortis, kaj tiujn sensencajn vortojn oni forbalais kune kun ĝi. Pro tio, ĉe sportaj kaj aliaj oficialaj kunvenoj oni ne kantas tiun himnon, sed oni staras kaj aŭskultas, kaj poste oni aplaŭdas.

    Ĉe niaj renkontiĝoj esperantistoj kutime staras kaj kantas La Esperon nacistile (krom la mano sur la koro, kiun neniu metas, laŭ mia kono). Ankaŭ estas tiuj, kiuj staras, sed ne kantas (hispanstile, krom neaplaŭdo); kaj ili faras tion pro nescio de la vortoj aŭ pro obĵeto al nacia flanko de Esperanto.

    Mi forte kredas, ke ja malmankas sufiĉe da nacioj en la mondo. Nacio estas la ĉefa kaŭzo de milito, kaj pro tio ĝi estas abomeninda, laŭ mi. Ni ne kreu novan nacion, Esperantion, kaj ni ĉesu senti kaj agi kiel persekutata popolo en diasporo. Esperantistoj ne estas popolo kaj Esperantio tute ne ekzistas. Nur ekzistas sendependaj homoj kunligitaj de emo al interkomuniko kaj interkompreno (bazaj aspektoj de amo, evidente), kiuj pli ol eble kunhavas nenion pli ol komunan lingvon Esperanton.

Mi ŝatas muzikon ege, sed mi abomenas politikajn eltirojn de himnoj. Pro tio, mi nur povas respekti iel unu himnon sur la tero. Himno kiu reprezentas neniun nacion, sed milionojn da personoj. Ĝi estas Himno al Amo, iam kantita de la neforgesebla kantistino Edith Piaf, kies vortoj estas tiuj:

I II
La ĉielo falu ja sur nin,
kaj la tero ja fandiĝu ĝi,
se vi amas min tutkore,
Ĝi okazu diras mi.
Dum ke brakoj viaj tenas min,
Dum vi estas tia belulin',
la plej gravaj monproblemoj,
Ja ne gravas ili, kara, min.
III Deprenu por auxskulti la kanton.
La amikojn mi forlasus, stelon for mi
ĝoje ĉasus
Kiam vi demandas min,
Iros mi al mondolim', ne sentatus ĉe mi tim',
Ja se vi demandas min.
IV
Havos ni eternon, karulin'
Mi vin amos kaj vi amos min
Ĉe ĉiel ne estos zorgoj
Dio ligos nin favore.

    Mi nur aldonu, ke aŭskultante tiun ĉi himnon, oni ne staras: oni kuŝas.

Armando


Kajeroj ~ PDFª versio (paĝo 15ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton, 25-an de septembro de 1999 je la 16:15:55-a horo.
Muziko: La espero, de E. Menil, laŭ vortoj de Zamenhof. Versio de Dimitar Terziev enkomputiligita de Jesuo de las Heras.