Politiko

Naciismo estas merdo!

Mi tute konsentas pri aserto esea de Gary Miklo en Lea/G Magazino (paĝo 8-a). Lia konkludo venas el eventoj en Germanio okaze de montro kontraŭ milito en Jugoslavio.

Nia televidoj, veraj armiloj ŝtataj kies celo estas cerbobano —sukcesa preskaŭ ĉiam, mi opinias— alkutimigis nin pensi, ke ekzistas diablo sur tero nun, kies nomo estas Slobodan Miloseviĉ. Li, kaj nur li, kaŭzis situacion kontraŭhomrajtan antaŭ kiuj decaj ŝtatoj ne povis ne kontraŭi mortige.

Nun ni komencas scii pri la dorso de tiu medalo, kaj kelkaj ĵurnalistoj komencas denonci, ke vero ekfiltras tra la malveraĵa reto de aliĝintoj. Laŭ Seth Ackerman, (FAIR [6-2-99], http://www.fair.org/press-releases/kosovo-talks.html), We intentionally set the bar too high for the Serbs to comply. They need some bombing, and that's what they are going to get (Ni intence metis la limon tro alte por ke la serboj povu akcepti. Ili bezonas bombadon, kaj tion ili havos).

Tiujn sensencajn vortojn estis diritaj de grava funkciulo de NATO post la jugoslava rifuzo al paca plano. Sed tiu novaĵo povas esti malakceptata, ĉar la citita grava funkciulo de NATO kompreneble ne permesis, ke oni uzu sian nomon, kaj oni povas diri, ke tiu pruvo estas malforta. Fortiĝas, tamen, la propraj vortoj de aliĝintoj: Milosevitch estas diktatoro, li forpelis kaj murdis kosovanojn el sia domo, li pekis kontraŭ Homaj Rajtoj. Oni devas juĝi lin pro krimoj kontraŭ homaro.

Tiujn argumentojn ripetadas la novaĵaĝentejoj okcidentaj (aliĝintaj, kompreneble) penante kaŝi tion, kio estas vero: bombado tute ne favoras homajn rajtojn. Sed ni ne eliru aliĝintajn argumentojn:

  1. Slobodan Milosevitch estas diktatoro. Slobodan Milosevitch estis elektita per libera balotado. Kiam NATO (kontraŭleĝe, sed tion oni analizos poste) ultimatumis Jugoslavion, Slobodan Milosevitch alvokis la jugoslavan parlamenton kaj demandis kion fari. Parlamenta balotado diris 100 pocente, ke ne. Sekve, bombado komencis. Antaŭ cedi al pretendo de NATO, Milosevitch denove alvokis parlamenton kaj demandis ĉu oni cedu, ĉu ne. Parlamento diris, ke jes, kontraŭ 74 parlamentaroj, kiuj volis rezisti ankoraŭ. Aliflanke, William Klinton tute ne alvokis sian parlamenton -la Kongreso de Unuiĝintaj Ŝtatoj. Tony Blair, Schroeder kaj la aliaj landestroj ankaŭ ne konsultis siajn respektivajn parlamentoj, sed uzante povon, kiun ili ne havas laŭ siaj koncernaj landaj konstitucioj, ili decidis bombadi landon, kiuj neniam agis kontraŭ ili. Do, karaj legantoj, se diktatoro estas tiu, Disigo de ŝtato amika je 1991... kiu diktas kion fari sen konsulti la popolon, kiu estas diktatoro: Miloseviĉ aŭ la polinomio Klinton-Ŝroeder-Blair-Aznar-kaj tiel plu ĝis 19 landestroj?
  2. Milosevitch estas krimulo kontraŭ Homaj Rajtoj kaj li forpelis kosovanojn el siaj domoj kaj ankaŭ murdis multe da ili. Mi tion ne vidis. Oni mensogis al mi dirante, ke li estas diktatoro. Kial mi kredos pluajn mensogojn de la sama mensogistoj? Evidentiĝas, ke estis murdoj en Kosovo, sed kredi, ke tio estas faraĵo de nur unu persono estas konsideri, ke ni estas senkulturaj geinfanoj, kiuj kredas ĉion. Problemojn kaŭzas multaj faktoroj, kaj mortigo ne venas el aero. Evidentiĝas, ke kosovanoj ne volas aparteni al Jugoslavio. Sekve, ili kreis terorisman organizon similan al hispana ETA kaj IRA nordirlanda. Hieraŭ loka ĵurnalo de Murcia -La verdad (tio estas, La vero)- informis, ke grupo de kosovanoj rabis bankon ĉi tie, kaj parton de sia kaptaĵo ili sendas al gerilo kosova. Sed estraro jugoslava ne estas politike centrisma kiel en Hispanio, aŭ laborisma kiel en Britio, sed dekstrisma. Kial tiu partio atingis la povon? Eble ĉar en 1991 okcidento protektis sendependiĝon de Kroatio kaj aliaj kvar partoj de Jugoslavio. Naciisma sento en Jugoslavio plifortiĝis kaj vastiĝis, ebligante tion, ke naciisma partio, kiu neniam antaŭe povus preni la povon, atingis plejmulton fare de reago al turpa premo eksterlanda. Oni kulpigas Miloseviĉon pro tio, ke li parolas pri la Granda Serbio, same kiel Hitler parolis pri la Granda Germanio antaŭ 50 jaroj, forgesante, ke la hitlera intenciita lando estis la mondo tuta, sed la Granda lando de Miloseviĉ estas nenio pli ol la Jugoslavio de Tito. Fakte li volas nenion pli ol Abraham Lincoln volis en la lasta jarcento, kiam 13 ŝtatoj provis efektivigi siajn rajton pri aŭtodetermino. Tiu milito -la usona civila milito- estis kruela, kaj kelkaj aŭtoroj diras, ke ankoraŭ la sudo ne resanigis siajn vundojn -eble Ku Klux Klan estas la plej elstara vundo-. Sed tiam ne ekzistis monda ĝendarmo (policisto) arbitracia kiu bombadu Usonon...

    Kosovo ĉiam apartenis al Serbio. Antaŭ longe komencis migrado al suda parto de Serbio, Kosovo, fare de albanoj. Kiam ili plejnombras, ili diras, ke ili volas sendependigi la teron, kiu gastigis ilin.

  3. Oni devas juĝi Miloseviĉ pro krimoj kontraŭ homaro. Premiero Toni Bler (Tony Blair) el Britio avertas televide, ke oni ne helpos rekonstrui Jugoslavion se Miloseviĉ ne estas juĝita de internacia tribunalo. Kion la brita ĉefministro devas fari antaŭ ĉio estas sendi Aŭguston Pinoĉeton al Hispanio Krimulo kontraux homaro senpuna vivante en lando de Blair. tuj por ke oni faru tion, kion li nun predikas, rilate al tutaj la krimoj kiujn li vere faris, aŭ eĉ pli bone, ke internacia tribunalo juĝu la oldan generalon en Londono pro tio, ke li kaŭzis la mortigon de miloj da inocentaj personoj en Ĉilio. Mi ne komprenas, ke anstataŭ fari tion, li postulas, ke kolegon sian, kiu ankoraŭ aktivas kiel Premiero, oni juĝu per tribunalo internacia (ni vidos kiel kaj kies sendependa). Ni iam ekscios pri la veraj celoj de la aliĝintoj. Nuntempe ni scias, ke ties aviadiloj mortigis senkulpajn geinfanojn, virojn kaj maljunulojn (ankŭ gejunulojn) I did what I thought was right..., sed al kiu li respondecas? kies sola kulpo estas loĝi en Serbio. Tio ja estas krimo kontraŭ Homaj Rajtoj, kaj ĝia graveco ne dependas el kvanto aŭ la celo. Se mi eraras stirante mian aŭtomobilon, mi devas pagi mone -aŭ karcere, laŭ la okazo- pro mia eraro. Mi volas scii kiu kaj kiel pagos tiuj homoj kiuj kaŭzis kunflankajn erarojn, kiuj rezultis en morto kaj detruo sencela. Juĝu Miloseviĉon ja estas interesa precedento. Ĝi ebligos, ke tiu sama tribunalo juĝu ankaŭ al Sinjoroj Netanjahu pro krimoj kontraŭ sendefendaj civiluloj en Libano, sed ankaŭ oni povus juĝi al sinjoroj Bler, Klinton kaj ĉiujn aliajn, kiuj povis halti la sangversado en Jugoslavio. Kaj ni ne forgesu tiujn krimulojn, kiuj kaŭzis du miljonoj da mortoj en la usone provokita kaj malvenkita milito de Vjetnamo, al ĉiu politikistoj aŭ militistoj implikitaj en la tiu milito (ni ne forgesu la tribunalo tiucela starigita de genia filozofisto Bertrand Russel). Kaj la inocentajn civilojn loĝante en Hiroŝima kaj Nagasaki, kies murdisto havas nomon: Harry S. Truman.

Kion devintus fari la aliĝintoj? Dekomence, ili neniam devus agnoski sendependon de Kroatio kaj aliaj partoj de Jugoslavio sen referendumi antaŭe en la tuta Jugoslavio. Due, ili devus elspezi helpon abundan en Jugoslavio, ĉar mizero kaŭzas malsolidaron, kaj ofte militon. Jugoslavio estis unu el la plej stabilaj landoj en la mondo antaŭ nelonge. Dum la Dua Mondmilito la germanoj disigis ĝin, kaj ustaŝoj el sendependa Kroatio murdis multajn serbojn, kaj reage serbaj ĉetnikoj faris same. Kiam Tito atingis la povon, li ne nur pacigis la landon, sed li ankaŭ Unser kampf..., sed Was über? haltis Ŝtalinon en 1945. Evidente Ŝtalin povus konkeri la landon tiam, sed la kosto estus tro alta por la sovetoj, kiuj ĵus venkis en la Dua Mondmilito.

Kiam Jugoslavio estis unio, do, ĝi estis paca kaj forta. Ĝi gvidis la partion de la nealiĝintaj landoj de la mondo. Nun la ses jugoslavidoj estas malfortaj kaj batalemaj. Tio estas rekta sekvo el naciismo.

Kio estas naciismo? Naciismo estas aserto, ke nia maniero vidi la mondon superas ĉiajn kaj ĉies ajn aliajn. Kiam mankas rimedojn por ĉiuj, nia intereso superas aliajn. Ne kunhavo, anstataŭo ŝajnas esti slogano de naciisma doktrino (kutime dogma kaj propaganda). Stanley Kubrick Lacige informis la aligxintoj... fotis tion en sceno de 2001: odiseo en spaco pri simioj apud marĉeto: ĉar endis batali por ne kunhavi malmulton de akvo, oni eĉ inventis bastonon por frakasi alies kranion. Ne ekzistas en la mondo sendependiĝo sen sendependiga milito (senkulpigate de Mahatma Ghandi, eksterordinara homo, kiu tute komprenis danĝerojn de naciismo, kiu mortigis lin). Ĉar ne ekzistas sendependa persono, sed ni ĉiuj dependas unu de la alia, la sola maniero konstrui longdaŭreblan mondon, estas fari tion ni kune. Pro tio ni devas kondamni militon ĉian, kaj kompreni, ke ne ekzistas bona justa milito. Se oni opinias, ke oni Mono sanktigas... devas trudi opinion, aŭ iun ajn aferon, oni komprenu, ke komuniko malsukcesis, kaj longdaŭre ne gravas, tiuokaze, ke oni aŭskultu nin aŭ ne. Se Okcidento ne estus aganta en Balkanio, eble buĉadon oni ne haltigus, sed niajn manojn ne malpuriĝus sango balkana.

Pro tio, ke alies naciismo eĥis tiun nian, ni konkludas, ke naciismo estas vere merdo, kaj same kiel feka merdo, ju pli oni movas ĝin, des pli da merdo estas en niaj manoj, estante ankaŭ ni respondeculoj pri la fina formo de tiu merdo, kaj ni iĝas merdistoj. La sola solvo pri merdo estas forbalao aŭ purigo. Por purigi tiun merdon for el nia vivo ekzistas nur unu purigilo: funda sennaciismo. Ni rilatu al najbaro, kaj folkloraj diferencoj restu nur folkloraĵoj por ĉiam.

Mi aŭdis en radio hodiaŭ, ke la milito ja finis. Ĝi kostis al ĉiu hispano 4.6 eŭrojn. Ili estas miaj plej multekostaj eŭroj. Miaj aliaj eŭroj kostis min nur laboron. Tiuj malfeliĉigaj 4.6 kostis al mi multe pli. Parto de mi mortis ĉiufoje, kiam okmiljonpeseta bombo falis sur Jugoslavio.

Eŭlalia Rŭiz

Kajeroj ~ Kajero 43 | Kajeroj ~ En PDF (paĝo 8ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la mardon, la 13-an de julio de 1999 je la 16:39:59 horo.