Milito.

What's the Buzz?
(Kio estas la afero?)

Zorgante la farmon... Kio estas la celo de la milito en Jugoslavio? Dum du monatoj la plej disvolvita militmaŝinaro dediĉis sin al detruado de sendependa, suverena lando kiu neniam agis kontraŭ alia lando. Nun estas en Jugoslavio pli ol 20 000 fremdaj soldatoj, kiuj ne sufiĉas kontroli la loĝantaron, kaj sekve sangversado daŭras tie. Se serbaj soldatoj kulpis pro tio antaŭe, nun NATO soldatoj kulpas pri nuna sangversado.

Kio okazos post kiam la koncernaj landoj -eĉ estante tiel riĉaj kompare al Jugoslavio- ne plu povas havi siajn armeojn en Jugoslavio? Kiu povos malebligi Serbion invadi Albanion kaj solvi sian albanan problemon? Pacon, sinjoroj, oni atingas alimaniere. Se oni ne scias kiel atingi ĝin, oni ne ludu kun dinamito.

Eŭsebjo

Kajeroj ~ Kajero 43 | Kajeroj ~ En PDF (paĝo 12ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la mardon, la 13-an de julio de 1999 je la 16:39:59 horo.