Malskribemuloj


Responde al Al la legantoj kaj El la redaktejo de Sennaciulo n-ro 1126 (aprilo de 1999)


Skribi estas bezono, hobio aŭ arto. Tiujn, kiuj ne scias skribi, oni konsideras ignorantoj, kompatindaj stultuloj. Ili povas esti ĉarmaj homoj, sed ili povas komuniki nenion, nur parole ili komunikas.

Skribiloj, okaze verkiloj...

Ĉiutage oni bezonas skribi sian nomon kaj subskribi iun ajn paperaĵon: oficialan peton por identigilo, aŭ telegramon al amiko dirante, ke ni venas, telefonnumeron de belulino, ion por fari poste, liston de aĉetotaĵoj kaj maltiel ne plu...

Homoj esperantiĝas kutime pro volo komuniki kaj limigo pri lingvoj. Jes, certe oni opinias, ke estas bona ideo, ke ni ĉiuj interkomprenas unu la alian per komuna lingvo, sed tio estas pruvo, ke oni volas komuniki. Se telepation oni regus, malmankus lingvoj, inkluzive Esperanto. Bedaŭrinde, la plej efika maniero komuniki distance estas skribaĵo. Se oni ŝatas paroli, oni ŝatas skribi: anstataŭ multekostan telefonon, oni uzas plumon kaj paperon. Komuniko estas malpli rapida kaj flua, sed malpli multekosta, ankaŭ. Kaj eble skribo donas la solan restantan ŝancon ekscii la tutan enhavon de la komuniko de nia korespondanto: interrompo ne eblas!

Inter tiom da skribsciantoj ekzistas nur kelkaj centoj da skribhobiantoj: ili ĉiuj ĝojas legi, kaj opinii. Bedaŭrinde, al multoj el ili mankas kondiĉo por verki: kuraĝo. Pro tio, ke ili kritikas kelkfoje akre kion ili legas, ili ne volas esti kritikata. Tio ne noblas, evidente, sed realas. Tiu, kiu ne kuraĝas montri la bonan verkaĵon, silentu, bonvolu. En tiu iluzia (kaj feliĉe neniam ekzistanta) lando Esperantio (kiu kuŝas en la idea mondo de Platono) abundas tiaspecaj esperantistoj kiu ja scias kiel oni ne diras tion, sed samtempe ili ne montras kiel oni faras bonan verkon. Tie kuŝas, mi kredas, la kialo de tiom multe da legantoj kaj samtempe tiom malmulte da legigantoj, tio estas, verkantoj.

Ni, kiuj hobias verki, kiuj amas legi niajn verkaĵojn, kiuj eble estas belaj sole al ni, estas certe en la vojo al arto. Ĉar la dia sparko ne ekzistas en literaturo, sed ekzistas nur multego da laboro, pruntepreno kaj eĉ simpla rabo.

Do, verkigi esperantistojn estas malfacila tasko, kvankam pli facila ol en alia etoso, ĉar kutime esperantistoj estas kleraj personoj, fakte pli kleraj ol siaj sametosuloj neesperantistaj.

Konklude, mi diras, ke la literaturaj artistoj de la estonto troviĝas inter tiu multego da kritikataj kaj kritikitaj skribantoj nunaj. Eble pro tio, ke la kritikantojn oni ne plu legos: ilia prozo estas terura kaj malalta!

Kajeroj ~ Kajero 43 | Kajeroj ~ En PDF (paĝo6ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la mardon, la 13-an de julio de 1999 je la 16:39:59 horo.