Literaturo

Antologio por junuloj

Aperis fine de februaro la plej dika numero en la 26-jaraĝa historio de Ezopa fabeloJuna amiko. Ĝi elstaris ne nur pro la 52-paĝa amplekso, sed ankaŭ pro kolora foto sur la kovrilo de junuloj en la Infana Kongreseto en Montpeliero. Ekde nun, la revuo regule logos junulojn kaj lernantojn per plenkoloraj kovriloj.

Nur tri redaktoroj (tri naciecoj, unu loĝlando) gvidis la revuon tra ĝia kvaronjarcento; ili kunlaboris en la malfacila tasko elekti la kremon el la 87 aperintaj numeroj. Kvardek ok artikoloj travivis ilian krikbrilon, kun aŭtoroj el 23 landoj kaj ĉiuj kontinentoj, inter ili Baghy, Boulton, Jevsejeva, Kalocsay, Palu, Potts, Ragnarsson kaj Rössler. Praktike ĉiu jaro de 1974 ĝis 1995 reprezentiĝis. Laŭĝenre: poemoj 13, artikoloj 9, La telegramisto ŝerc(ar)oj 3, enigmoj 2, kantoj 2, teatraĵetoj 2, bild-strioj 2, tabul-ludo 1, rol-ludo 1, alia 4.

Rimarkinde, ke Géza Kurucz (Hungario) redaktis la revuon ekde la prov-numero fine de 1973 tra naŭ jaroj, kaj tamen akceptis repreni la taskon denove ekde 1997. Ankaŭ, ke ilustraĵoj de Pavel Rak (Ĉeĥio) aperis jam en la dua numero, kaj en la antologia kaj en preskaŭ ĉiuj inter ili aperintaj.

Perantoj en trideko da landoj akceptas abonojn por 1999 (la antologia numero estas 99/1). La tarifoj varias laŭ loĝlandoj. La antologian numeron oni povas aĉeti aparte je 3,60 eŭroj aŭ 7,80 NGL ĉe ILEI aŭ aliaj libroservoj. Neabonantoj mendu ĝin aŭ petu alian specimenan numeron ĉe ILEI, p/a p.f. 193 HU-1368 Budapest, Hungario.


Kajeroj ~ Kajero 43 | Kajeroj ~ En PDF (paĝo XXª)
Kreita de Jesuo de las Heras la mardon, la 13-an de julio de 1999 je la 16:39:59.