Jam nenio gravas... :'-(

Kajero 43: la kovrilo

Ja nenio gravas al serba soldato mortigita sur grundo de Kosovo. Mi memoras tiun kanton, kiun ni kantis je la jaroj sesdekaj: Kien ĉiuj floroj iris.., delonge? Kantisto klarigis, ke ilin ĉiujn knabinoj kolektis. Prie kien la knabinoj iris, la kantisto respondis, ke al junaj knaboj, kiuj siavice iris al militservo. Kien ili ĉiuj iris?, oni rekantis, Al tombejo iris ili ĉiuj. Ankoraŭa demando: kien iris tiuj tomboj?, al floroj iris ili ĉiuj!, estis la finfina respondo.

Ĉu milito estas bona aŭ nebona estas demando respondita sufiĉe aserte de Eŭlalja Ruiz per sia artikolo Naciismo estas merdo!, pruntehavante tiun titolon de artikolo de Gary Miklo publikigita en Lea/G Magazino (paĝo 8-a). Eŭsebio insistas en la problemo per sia artikolo What's the Buzz? (kio estas la afero?) Militon traktas ankaŭ la longa artikolo de Zoran Ciric, Krio el Jugoslavio, kaj ankaŭ, kvankam ne tiel evidente, la artikoleto de Toloyen, Kio gravas?

Kajeroj ~ Kajero 43 | Kajeroj ~ En PDF (paĝo 1ª)

Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 25-an de aprilo de 1999 je la 10:56:10 horo.