Redaktore:

La redaktoro parolas.

Ankoraŭ mi bedaŭras, ke en nia antaŭa numero mi forgesis anstataŭi 1998 de 1999! Mi esperas, tamen, ke tio estu la plej grava problemo pri tiu numero, kaj ke legantoj de Kajeroj el la Sudo estu bonvolema kaj pardonema.

Jen nia nova numero de nia revuo, sufiĉe frue por la I-a Kongreso de HALE en Lorko. Por memorigi la eventon, ni produktis kompaktan diskon enhavantan ĉefe la tutan prelegon La Sindromo de Babel, kiun mi diris antaŭ du jaroj, okaze de la Libra Foiro, kaj poste la sekvintan someron, okaze de la 9a Kongreso de VEF en Kasteljono. Mi intencis rediri ĝin hieraŭ denove, okaze de ĉi tiu kongreso I-a de HALE. Sed kvankam tio ne povis okazi finfine, la temo restas oportuna, kaj —laŭ indiko de samideano en Kasteljono— ni decidis disvastigi tiujn ideojn sub formato kompaktdiska. La enkonduka Moderato estas vere Studo 18-a de la verko 31-a de Fernando Sor. Mi elektis tiun pro ĝia eleganteco, kaj ankaŭ ĉar ĝi estas la etosa muziko de la prelego en Interreto de du jaroj. JoMo kaj Liberecanoj kantas al Blondulineto, Jacques Yvart kontribuas per sia kanto al Povra Marteno, kaj Nikolin' pruntedonas al ni siajn Melodio kaj Esperanto-knabino. Mi ne rezistis la okazon aldoni himnon de Esperanto, La Espero. Du sopranoj ofertis ilian partoprenon, sed ili ne povis lerni la kanton sufiĉe frue. Tial mi mem devis anstataŭigi ilin... Finfine ili povis registri la kanton, sed la unuaj dekkvin kompaktoj jam estis faritaj! Bone, la celo de tiu kanto en tia ĉi disko estas lerniga, kaj tiusence mi kredas, ke ĉiu prezentita versio atingas tiun celon.

Pli pezigas nian koron tiu krizo en nia asocio, kiun ni priskribas en paĝo 18-a. En paĝo 5-a Trafo pensigas pri Granda Frato (kiu ajn li estas), je la 6-a Juan Antonio Cabezos priskribas profesiajn malriĉulojn, dum kamarado Antonio Marco Botella verkas pri la Teknikigita mondo, kaj en paĝo 13-a ni trovas personan vidadon pri Internaciaj Brigadoj. Komplementas nian kajeron ĉarma letero de Evaristo al sia kara instruisto de Esperanto. Ni finas nian kajeron kantante malnovan infanan pecon.

Mi esperas, ke la samideanoj senkulpigas min pro tio, ke la Kajero de aprilo estas la plej maldika, sed mi intencis disdoni ĝin okaze de la Kongreso de Lorka, I-a de HALE.

Ĝise kaj amike,

Jesuo

~ Kajero 42ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 3ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon, 20-an de aprilo de 1999.