Granda Frato mensogas denove.

Granda Frato mensogas denove

George Wells denoncis Grandan Fraton antaŭ 50 jaroj. Temis pri ulo, kiu cerbobanis civitanojn ĝis ili kredis firme tion, kion li volis, ke ili kredu.

Kvankam li akre kritikis komunismon per siaj trafaj noveloj, multe da liaj ideoj povas esti aplikata al aktuala mondo. En la kvardekaj kaj kvindekaj jaroj neniu havis tiom da povo en siaj manoj kiel Jozefo Stalin, en kiu multoj volis vidi tiun Grandan Fraton, kaj efektive li povis fari —eĉ oni asertas ofte, ke li ja faris— tiujn abomenindajn aferojn priskribitajn de Orwell en 1984. Sed 1984 jam venis kaj iris, kaj feliĉe Stalin ankaŭ iris. Aliaj diktatoroj ankaŭ venis kaj iris, sed ili ne plu havas tiom da povo kiom Tristiga Joĉjo havis. Ekzistas, tamen, homo, kiu havas tiom da povo —se ne plu— kiom Stalin havis. Metodoj ŝanĝis, sed ne la celo: regi la mondon. Oni povas argumenti, ke Josef' Stalin regis dum multe da jaroj, dum Bill Klinton ne povas regi pli ol kvar jaroj. Bone, mi Teamo pova ne parolas pri Bill Klinton, sed pri la Prezidanto de Usono, kiu ajn li estas. Usono estas la sola imperio, kiu restas en la mondo. Oni memoras tiun konkludan aserton: Caesar loquita, causa finita (Cesaro parolis, afero finita). Hodiaŭ ekzistas multaj internaciaj organizacioj, sed ili gravas nur kiam Usono apartenas al ili. La Unuiĝintaj Nacioj povas decidi aŭ argumenti por aŭ kontraŭ gravaj aferoj, sed la sola decida povo en la reala mondo estas la usona povo. Ni memoru pri tiuj vortoj diritaj de Koffi Annan: Hodiaŭ estas trista tago por Unuiĝintaj Nacioj. Li referis al bombofalado sur Irako antaŭ kelkaj semajnoj. Verŝajne irakanoj ne povas sendi siajn aviadilojn ĉien en sia propra lando. Usonanoj timas, ke li povas sendi sian aviadilon por bombadi kurdojn. Sed kurdojn oni mortigas en Turkio, kaj la turka aviadilaro estas permesata ĉien en sia propra lando...

La usona parlamento preskaŭ demisiigis la prezidanton de sia lando, sed ne ĉar li ordonis ataki fremdan landon nur pro suspekto, sed ĉar li mensogis pri sia privata vivo. La afero estis traktita vaste laŭ la mondo.

Nun la afero turniĝis eĉ pli drame, pri la disiĝo de Jugoslavio. Antaŭ kelkaj jaroj, mi memoras, estis paco tie. Nun anstataŭ la tiama nura ŝtato estas ses diversaj sendependaj nacioj. Kaj sekvis milito al ĉiuj disiĝoj.

Sed ni parolu pri tio la venontan numeron. Ni trovos novajn mensogojn...

Trafo

~ Kajero 42ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 5ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon, 20-an de aprilo de 1999.