Movado.

Esperanto asocio de Sabadell inaŭguras straton

Nova strato esperanta en Sabadell

Verda kvinpinta stelo jam estas en montrilo de Strato de Sentmenat ekde la dimanĉo 15-a de novembro de 1998.

Kvardeko da homoj konsistanta el najbaroj, anoj de la Kultura Asocio Esperantista, prezidata de José María Galofré, kaj anoj de loka konsilo, kunvenis je la strato kiu ekde nun havas la nomon de la lingvo kreita de Doktoro Zamenhof.

La urbestro, Josep Villaró, signalis la valoron de Esperanto kiel idiomon de komunikado super ĉiu ajn patrina lingvo. Galofré donis la reprezentantojn de la urboregistaro pergaminon memore de la tago. La inaŭguro de la strato, en la nova sektoro rezidenta de El Pedró, enkadriĝis en la festoj de Sant Menna.


~ Kajero 41ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 22ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon, 12-an de marto de 1999 je la 21:59:11 horo.

-->