LEA Ligilo 6-a

Ivo Peyraut- Prezidanto de SAT-PKK. Foto: Esperanto [UEA]

Prezidantoj kreigas tut-mondan ligon pere de LEA-oj.

BONVENU AL LA AKTIVULARO!

Post reaperigo de LEA-Ligilo (LoLo 5) en Novembro 1998, Guy Cavalier, Prezidanto de la LEA-Komitato kaj Ivo Peyraut urĝe diskutis inter si kiel utiligi tian servon kreinta de LEA-K.

La du prezidantoj konsciiĝis, ke jam Ivo proponis al la 1997 LEA-Komitato, ke tia ligilo povus havebliĝi plivaste ol nur al LEA oficistoj. Tiu LEA-Komitato konsentis kaj varme bonvenis, ke k-do Peyraut sin proponis efektivigi tiun laboron precipe rilate al SAT-perantoj kaj Ĝeneralaj Konsilantoj. (Vidu LL n-ro 4).

Ili ankaŭ konsciiĝis, ke ankoraŭ suferas la tuta aktivularo de SAT manko de la servo liverita de la SAT Interna Ligilo (SIL) nun bedaŭrinde ne plu aperanta. Mi mem diskutis eldonon de SIL kun Ivo dum la 1996 SATEB jarkunveno. Lia fervoro pri la graveco de plibonaj komunikoj inter diversaj eroj de SAT, ja eĉ ekstere, kuraĝigas min pri la stranga tasko fari ĉi tiun ligilon.

Ĝoje mi lernis de Guy, ke nun LoLo iras al la tuta aktivularo de SAT, preskaŭ cent entute. Per tio ni povas efektivigi ligojn inter LEA-oj, SAT-perantoj, ĜK-anoj kaj ekze. ĉiu faka kaj frakcia agadulo. Prave diras Ivo, SATanoj... bone kunlaboras preskaŭ ĉie. LoLo bonvenas ĉiun, kiun volas legi ĝin aŭ uzi ĝin por promocii siajn celojn. Ju pli multe, des pli bone!

AGo
Amikeca reto.
Alia turismo
al alia mondo
400 adresoj en 50 landoj.

AMIKECA RETO povas esti utila por varbi por Esperanto tra konkreta pruvo de ĝia utileco. Tamen mi ne plu provas mem fari en Babelion: tio levas informpetojn ne mastrumeblajn laŭ niaj fortoj: ili petas dokumentojn en nacia lingvo, kaj nenio eblas, se ili ne regas nian lingvon... Kelkaj eĉ mendis la libron kaj resendis poste.

Do, preferinde la LEA-oj povas uzi la ideon de Amikeca reto por montri realan uzon de Esperanto. Niaj perantoj povas helpi en presado de nacilingvaj tekstoj. Amikajn salutojn de Gerardo Rollin kaj de

AMIKECA RETO
88 Rue Victor Hugo
FR-37400-AMBOISE
a.reto@france-association.com
http://www.creaweb.fr/a.reto/

RECIPROKA GASTIGADO? Kial ne?

Ĝenerala Konsilantaro

Grava peto de Pelle Persson, Sekretario de Konflikt-Komisiono (K-K)

Karaj gekamaradoj!

Bonvolu helpi min trovi gekamaradojn kiuj volas akcepti la taskon esti “Ĝenerala Konsilanto de Kategorio A”. Nun estas nu en 8-a horzono (Aŭstralio) kie jam funkcias Ĝ.K.-ano de Kat. A. Se4 vi trovas kandidaton, bonvolu informi tion al:

P. Person
Svartsiksvägen 14
SE-12352 Farsta
Svedio

E-poŝto: Pelle Persson


LEA-aj komitatoj, sekretario k.t.p. bv. noti:

Bonvolu atentigi, ke dum trolonge via Ĝenerala Konsilantaro apenaŭ funkcias pro manko de sufiĉe da konsilanoj.

SAT statuto rajtigas ĉiu LEA-oj konvencie ligita kun SAT havi po unu reprezentanto ĉe Ĝ.K. Vi do nepre respondecas certiggi ke la interesoj de viaj membroj pritraktiĝas tie.

La Ĝ.K-aro konsistas el anoj elektitaj per:

  1. Geografia sektoro;
  2. Konflikt-komisiono;
  3. Urbano kie P.K. sidas;
  4. Lea-oj;
  5. SAT-fakoj.

La sekretario de Konflikt-Komisiono estas ankaŭ sekretario de la Ĝenerala Konsilantaro (AGo)

KIAL LA LEA LIGILO?

Roy Lynn (SATEB), kreinto de ĉi tiu ligilo, revuas progreson.

Mi esperas, ke aliuloj respondos al la supra demando. Sendube ĉiuj anoj de la LEA Komitato subtenas la proponon reaperigi ĝin, sed ĉu ĉiuj havas ideojn pri la taŭga enhavo?

Kial la LL unue estis diskutita, mia propra ideo tiuokaze estis, ke la diversaj LEA-anoj povus sendi kontribuojn por presado. Tiuj kontribuoj, ĉu artikoloj aŭ letereoj, povus raporti pri lokaj agadoj kaj spertoj en la klopodoj konstrui la LEA-ojn. Ili povus eĉ prponi metodojn por kunlaboro inter LEAoj.

Miaopinie, en la ĝisnunaj eldonoj tiaj elementoj sufiĉe alvenis.

Due, mi antaŭvidis konsiladon al SATanoj (kaj ne SAT-anoj) en tiuj landoj kie ankoraŭ ne ekzistas LEA-oj por helpi starigi ilin. La estonto de SAT dependas je la kreado de pliaj LEA-oj ĉar tiuj nature agas (mi esperas) kiel varbantoj kaj subtenantoj de SAT - “rezervujo” laŭ la Statuto.

Estas mia kompreno, ke ne necesas minimuma membro-ciferon por rajtigi starigon de nova LEA. Do, ĉu ni povus helpi pere LL, la starigon de LEA-oj ekz, en Japanio, Ukrainio, Bulgario, Kroatio, Brazilio, ktp?

Ĉu la kamaradoj diverslokaj komprenas, ke NE necesas, ke ĉiuj ano de LEA estu individua membro de SAT?

Iu, kiu kredas, ke SAT ankoraŭ necesas kiel ilo por la progreso de la tutmonda laboristaro, ankaŭ havas respondecon plifortigu ekzistantajn LEA-ojn aŭ helpu starigi novajn laŭ lokaj eblecoj.

Red-a noto:

Mi tute konsentas kun ĉi-supraj esprimitaj sentoj de Ron Lynn.

La unueca celo de via LEA-Ligilo estas kaj ĉiam estos servi ĉiun LEA-on kaj LEA-membron per interŝanĝo de novaĵoj kaj informeroj.

GRAVAJ DATOJ:

BONA NOVA¬O:

Antaŭnelonge de PREM

73-a Kongreso de SAT en Moskvo

El Parizo venis informo, ke invito de moskvaj membroj de SAT al SAT-kongreso en la jaro 2000 estas akceptita.

Nikolao Gudskov: a/k 57, Moskvo.


~ Kajero 41ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 20ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon, 12-an de marto de 1999 je la 21:59:11 horo.