Notoj kaj skaloj

Guido d'Arezzo. :-)

Lastartikole mi promesis reveni al la origino de la nomoj de notoj.

Guido d' Arezzo estis monaĥo de la jarcento deka, kiu havis la ideon aranĝi notojn laŭ akuteco kaj alteco, name tiujn pli altajn notojn li metis je la pli altaj lokoj sur peco da papero. Por mezuri kiel alte la notoj estas, li uzis kvar liniojn paralelajn, kiun li nomigis tetragramon (kvar+grafiko). La notojn li nomigis per silaboj, kiujn li prenis el himno de Sankta Johano:

UT queant laxis,
REsonare fibris,
MIra gestorum,
FAmuli tuorum,
SOLve polluti,
LAbii reatum,
Sancte Joannes.

UT estis anstataŭgita de DO poste, ĉar ĝi ne sonis sufiĉe mole, kvankam en Francio oni ankoraŭ uzas ĝin nur por nomi la noton, sed ne por solfai (por tio oni ankaŭ uzas do). Guido d _ Arezzo uzis nur ut re mi fa sol kaj la, sed je la jarcento 16a oni enkondukis SI (el Sancte Ioannes).

Skalo estas aranĝo de la sep notoj laŭ tiu ĉi ordo: 1 do, 2 re, 3 mi, 4 fa, 5 sol, 6 la, kaj 7 si. Tiu serio finas ripetante la unuan noton denove: 8 do. Tiel ni atingas kion oni nomas oktavon en muziko: serio de ok notoj sekvante unu la alian. Pro tio, ke ni komencis per do kaj finis per do, ni havas skalon de do.

Inter ĉiuj du notoj estas invervalo de unu tono. Intervalo estas la distanco aŭ diferenco pri sono inter du notoj, kaj oni mezuras ĝin kontante la nombron de notoj kiuj estas inter ili, kontante ilin ambaŭ. Oni diras, ke en la skalo, kiun ni ĵus difinis, la intervalo aŭ distanco inter la du doj estas oktavo oko. Inter do kaj re estas, kompreneble, intervalo de duo. Inter do kaj mi estas intervalo de trio. Inter do kaj fa estas intervalo de kvaro, inter do kaj sol estas intervalo de kvino, inter do kaj la estas intervalo de seso, kaj inter do kaj si estas intervalo de sepo. En kelkaj lingvoj, inter ili la hispana, oni preferas uzi la adjektivan finaĵon, sed mi konsideras, ke estas pli taŭge uzi la substantivon, ĉar oni uzas la koncernan vorton por nomi koncepton, ne kvaliton. Tamen, se vi sentas vin pli komforta pri ajektivoj, vi ankaŭ povas uzi intervalon duan, trian, ktp, kondiĉe, ke oni komprenigas la vorton intervalon, eĉ se ne diritan.

Ni komentis pri la skalo de do antaŭ. Sed se oni komencas ne per do, sed per re, kaj havas la sinsekvan serion 1 re 2 mi 3 fa 4 sol 5 la 6 si 7 do 8 re, oni havas la skalon de re. Skalo estas same kiel ŝtuparo eskalo koncerne al tio, ke oni uzas ilin por iri supren, aŭ suben: ja nia voĉo povas supreniri aŭ subeniri per skalo. Se oni konas la intervalon inter ĉiuj du notoj, oni povas sufiĉe bone kanti la tutan skalon. La venontan fojon ni praktikos ĉion ĉi per tre fama franca kanto, Frére Jacques (frato Jakobo).


~ Kajero 41ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 23ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon, 12-an de marto de 1999 je la 21:59:11 horo.