Kovrilo de Kajero 41

Kovrilo de Kajero 41-a

Jen la delonge atendita numero de Kajeroj el la Sudo 41ª! Ĉi foje ne estas kovrilaj temoj, ĉar la mesaĝo de Foko sufiĉe diras.

Dum la pretigado de tiu ĉi numero venis al mi temoj pri usona perforto kontraŭ humaj rajtoj en Afganistano kaj Irako, sed la artikolon Granda Frato mensogas denove kaj alian pri la interesa libro de César Vidal, Las brigadas internacionales (internaciaj brigadoj) mi ne povis inkluzivi en ĉi tiu numero pro manko da tempo por prilabori ilin. La venontan fojon ni legos ilin.

Sed ne mankas gravaj temoj en nia Kajero, eĉ se ne estas kovrilaj temoj, kiel ni vidas en redaktore. Ni substreku nur unu gravega: la urbestraro de Bjalistok, naskiĝurbo de Zamenhof, intencas malaperigi la solan lernejon en la mondo kies nomo estas Ludoviko Zamenhof. Mi opinias, ke ni ne povas elteni tion, ke ja sufiĉas -kiel Foko rajtige diras en nia kovrilo-, ke la esperantistaro devas movi kontraŭ tio. Sendu ni ĉiuj leteron al la urbestro de Bjalistok petegante, ke la lernejo neniam malaperos. Antaŭ 40 jaroj alia urbestraro kredis, ke omaĝo al universala homo universaligas lian etan urbon, kaj ili pravis. Nun nova urbestraro opinias, ke mono estas ĉio, kaj ne estas mono por universaleco, digno kaj omaĝo. Vi vidos mian personan respondon al la afero, kiun vi povas uzi kompreneble por inspiro por via propra protesto al ili.


~ Kajero 41ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 1ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon, 12-an de marto de 1999 je la 21:59:11 horo.