Movado

Grava situacio de Lernejo
LUDOVIKO ZAMENHOF

Elrete

Ni trovis tiun-ĉi mesaĝon en Interreto. Pro ĝia intereso, ni transkribas ĝin, kune kun la reago al mia reago kaj al sia reago.
 --Mensaje original--
De: RET-INFO 
Por: ret-info 
Dato: martes 23 de febrero de 1999 22:16
Temo: ret-info: Likvido de Zamenhof-lernejo en Bjalistoko

Al geesperantistoj de la tuta mondo!

Ni, geinstruistoj de la Elementa Lernejo nr-o 23 je la nomo de Ludoviko Zamenhof en lia naskiĝurbo, Bjalistoko, ekzistanta de la 1959-a jaro, kiam okazis ĝia solena inaŭguro, en kiu partoprenis multaj geesperantistoj -partoprenantoj de la Jubilea UK el la tuta mondo, petas vin helpi savi nian lernejon.

Ĉi-jare ni festos la 140-an naskiĝ- datrevenon de Doktoro Esperanto kaj ni deziras ankaŭ festi la 40-an datrevenon de funkciado de nia lernejo.

Bedaŭrinde, nia direkcio kaj estraro de bjalistoka Komunumo decidis likvidi nian publikan lernejon kaj transdoni nian sidejon al privata, romkatolika lernejo.

Ni opinias, ke en la naskiĝurbo de la kreinto de la internacia lingvo Esperanto ne povas malaperi la sola lernejo portanta nomon de tiu fama bjalistokano. Ne konvinkas nin la oficiala kialo, por kiu ĝuste nia lernejo devas esti likvidita: reformado de pola kleriga sistemo. Laŭ nia opinio tiu decido estas intenca politika agado de lerneja direkcio kaj la Urbestraro de Bjalistoko.

Ni akcentas, ke danke al niaj geinstruistoj kaj al nia lerneja junularo disvastiĝis rondo de nomoj interesigitaj pri popularigado de la internacia lingvo, En la urbo, en kiu naskiĝis la kreinto de Esperanto almenaŭ en unu lernejo devas esti instruado de la lingvo.

Ĝis nun en nia lernejo estis gvidita sistema informado pri la vivo kaj la agado de la kreinto de Esperanto kaj ankaŭ pri la lingvo, kaj pri ideo de esperantismo. Ĉiuj infanoj, kiuj deziris havis eblecon eklerni senpage la lingvon. Multaj artikoloj en loka gazetaro povas dokumenti tion.

Kune kun likvido de nia lernejo finiĝos la populariga agado pri la lingvo kaj esperantismo inter bjalistokaj infanoj kaj junularo.

Ni petas ĉiujn geesperantistojn pri helpo kaj perado ĉe ĉiuj bjalistokaj ŝtataj, lokaj urbaj kaj vojevodiaj aŭtoritatoj por ke, la lernejo je la nomo L. Zamenhof ne malaperu el bjalistoka lerneja mapo.

Ni anticipe ege dankas pro via helpo kaj subteno

- 46 geinstruistoj el la lernejo.

Se vi povas transdonu nian informon al viaj gekonatuloj.

Se vi deziras helpi al ni bonvolu sendi retleterojn al:

-Urbestraro de Bjalistoko / urbestro de Bjalistoko S-ro Ryszard Tur:

city@cksr.ac.bialystok.pl
bpm@city.bialystok.pl

Kaj por ke ni sciu pri viaj leteroj al:

spnr23@polbox.com
aŭ perpoŝte al:
S-ino Nina Pietuchowska
str Piastovska 13/7
PL-15-207 Bialystok, Polio

NOTO DE LA REDAKTORO:
Jen mia propra reago:

Gesinjoroj!

Mi petas, ke ne malaperu la lernejo portante la nomon de Zamenhof, ĉar li famigis Polion je la plej bona maniero: disvastigante kulturon kaj tolereman sintenon tra la tuta mondo. Eĉ se oni ne dividas tiun sintenon, oni nepre devas respekti ĝin, ĉar la malo kauzas militon, kies memoro Polio ne havas feliĉa.

Jesuo de las Heras

Mian leteron respondis tio:

Responde al via retletero pri likvido de la Elementa Lernejo n-ro 23 en Bialystok mi informas vin, ke rezulte de enkondukata reformo de eduka sistemo en Pollando, en la Elementa Lernejo n-ro 23 je la nomo de Ludoviko Zamenhof okazas laboroj pri ties transformado. La lernejo funkcias kaj funkcios dum almenaŭ 5 jaroj. Samtempe mi deziras informi vin, ke ni prepariĝas al solenado de la 140-a naskiĝdatreveno de la granda bjalistokano, Ludoviko Zamenhof. Alte taksante signifon de la kreinto de Esperanto por nia urbo, la urbaj aŭtoritatoj de Bialystok faros ĉion eblan, por la solenaĵoj havu kiel eble plej grandiozan karakteron. Aldone mi deziras informi vin, ke ni tre zorgas kaj flegas tradicion de Ludoviko Zamenhof. Lian nomon portas interalie: la plej moderna bjalistoka porinfana hospitalo, unu el urbaj stratoj, la pompa placo, sur kiu troviĝas monumento al la kreinto de Esperanto. Krome la aŭtoritatoj de Bialystok transdonis al la Fondaĵo de Zamenhof konstruaĵon en la urbocentro kontraŭ proverba unu zloty. Oni povas ankaŭ mencii pri financa kunsubtenado de Turisma kaj Kultura Informcentro, kiu ankaŭ estas je la nomo de Ludoviko Zamenhof, fare de Komunumo Bialystok.

Altestime salutas vin

Marek Kozlowski
Vicurbestro de Bialystok

Sed la samideanoj de Bjalistok denove skribis al ni:

Estimataj Gesinjoroj!

Koregan dankon pro sendita al bjalistoka urbestro letero subtenanta nian aferon /plua ekzisto de la Elementa Lernejo n-ro 23 je la nomo de L. Zamenhof.

Povas esti ke vi ricevis respondon de nia vicurbestro M. Kozlowski. Ni ankaŭ ricevis ĝin. Ni volas iom aldoni al ĉi tiu letero. Ĝi intence erarigas publikan opinion ne nur el la Esperanto-mondo. Jen kiel aspektas nuna situacio de la Zamenhof-lernejo: dum lernojaro 1999/2000 estos 13 klasoj; 2000/2001 - 8 klasoj; 2001/2002 - 6 klasoj; 2002/2003 - 4 klasoj; 2003/2004 - 2 klasoj. Ĉar en nia sidejo estas ankaŭ XII Liceo jam parte likvidita dum lernojaro 1999/2000 estos 4 klasoj; 2000/2001 - 2 klasoj. Ĉar oni ne antaŭvidas akceptadon al la unuaj klasoj de ambaŭ lernejoj: ĉi tiuj lernejoj tre rapide _ mortos naturale _ . Kiu subtenos nian sidejon por 6,4,2 klasoj, kiam en pola klerigado konstante mankas mono? Ni ne kredas al bjalistoka urbestraro, ke nia lernejo plu ekzistos 5 jarojn /laŭ nia opinio max. 2 jarojn/. Kion poste? Kiam en la lernejo estos 6,4,2 klasoj tre facile oni povas ĝin likvidi ekz. translokante infanojn al najbaraj lernejoj, ŝanĝante lernejan distrikton...

Kiel oni povas trakti la opinion de la vicurbestro: _ ni zorgas kaj flegas tradicion de L. Zamenhof _ , se neniu el invititaj urbaj eminentuloj partoprenis la 15-an de decembro 1998 solenan aranĝon en nia lernejo okaze de la 139-a naskiĝtacjo de la kreinto de Esperanto, de la Patrono de nia lernejo?

Kion oni povas pensi pri la fakto, ke ankaŭ neniu el lokaj eminentuloj partoprenis solenan kunmetadon de floroj apud monumento al L. Zamenhof en tiu sama tago? Ĉe la monumento estis nur lokaj geesperantistoj kaj junularo el nia lernejo.

Tio, kio nun okazas en la urbo kun komenconta la 1-an de novembro 1999 reformo de pola klerigado. Tio estas intenca agado de urbaj, bjalistokaj aŭtoritatoj. Tio estas provo por transoloni komunuman havaĵon en privatajn manojn _ kontraŭ proverba groŝo _ . Povas esti, ke la 8-an de marto 1999 estos findecidota nia afero dum kunsido de la urba konsilantaro. Dankon pro Via agado por nia afero! Samtempe ni petas ĉiujn geesperantistojn plu helpi kaj subteni nin skribante al diversaj polaj kaj lokaj aŭtoritatoj.

Geinstruistoj el Zamenhof-lernejo en Bjalistoko

Mi reskribis al bjalistoka urbestraro, kaj mi aldonas mian privatan respondon pro tio, ke vi povas uzi mian leteron por skribi tiun vian kaj sendi al ili:

Estimataj gesinjoroj!

Ege koncernas min la malsekura estonto de la sola lernejo en la mondo kies nomo estas "L. Zamenhof". Mi sendis peton al vi antaŭ kelkaj tagoj, kaj mi ricevis leteron konfortigan, kiu diris, ke "la lernejo funkcias kaj funkcios dum almenaŭ 5 jaroj", sed tio ne sufiĉas trankviligi min, pro tio, ke ĝi ne diras sub kiuj kondiĉoj la lernejo funkcios. Ĉu mankos mono aŭ rimedoj al ĝi? Ĉu la nombro de lernejanoj kreskos, aŭ malkreskos? Ĉu ĝi daŭre estos publika -tio estos, subtenata de la urbo Bjalistok-, aŭ ĉu ĝi privatiĝos en la estonto? Ĉu ĝi malaperos post tiuj kvin jaroj?

Estas interesegaj monumentoj laŭ la mondo, kulturaj mejŝtonoj laŭ la landoj, kiuj memorigas al ni pri grandeco de homaro kaj homoj kiuj igis homaron ion gravan. Ludoviko Zamenhof diris al la mondo, inter aliaj aferoj gravaj, ke Bialystok ekzistis. Mi kredas, ke digna maniero por la urbo danki al ties urbanano ilustra, Dr-o Zamenhof, pro tio estas, ke la urbestraro sekurigas, ke ĝi NENIAM malaperos, eĉ se oni devas konstrui la lernejon denove. Se lernejo 23 iam malaperas, Bialystok iĝos nur unu pli inter multegaj urboj en la mondo. Dum lernejo "Ludoviko Zamenhof" ekzistas tie, ĝi estos pruvo, ke Bialystok ne estas urbo kiel iu ajn alia.

Se vi volas respondi ion por ĝenerala scio, mi volonte publikigos ĝin en la magazino kiun mi eldonas, Kajeroj el la Sudo .

Nun la esperantaro tutmonda havas la parolon..., kaj la plumo!


~ Kajero 41ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 7ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon, 12-an de marto de 1999 je la 21:59:11 horo.