Redaktore:

Ni ĥotas, muzikas, kaj ploras...

Dancante ĵoton.

Ni iris al la lasta Kongreso de la Hispana Esperanto Federacio, kaj ĥotis. Bonan praktikadon de Esperanto ni havis tie, kaj ni esperas, ke venontjare en Kasteljono ni renkontos niajn amikojn kaj kamaradojn denove. Vi trovos mian vidaĵon pri la kongreso 57-a en la sekvantaj paĝoj, kiujn la apuda foto anoncas.

Mi fiere anoncas artikolon de Orlando Fraga pri Heitor Villa-Lobos, memfarita muzikisto brazila, kies persona laboro turnigis muzikon por hispana gitaro. Eble oni opinios, ke estas ĝi tro longa artikolo, sed taŭgas -laŭ mi- dediĉi tiom longan spacon al laboristo pri muziko tiom alkvalita. Vi aŭskultu sian Kvin preludojn por gitaro, kaj vi vidos.

Kamarado Antonio Marco Botella priskribas al ni la spiriton de Majo 1968, kaj Giordano Moya difinas diferencon inter socio, sociala kaj societo en paĝo 11-a.

Ni finas nian serion pri kutimaj ĝenantaj demandoj kaj respondoj pri Esperanto. Kvankam ili entutas tridek, la serio restas malfermita, kaj sekve vi povas plialtigi la nombron, se vi ne trovis vian demandon aŭ sedon tie. Bonvolu sciigi al ni.

Manolo, nova kunlaboranto de nia revuo, artikol-recenzas pri tiu mirinda denoncanta libro, Vualo de l'Silento, kiu nepre nutros vian penson, se vi legas ĝin. Laŭ li, temas pri malliberigo socia ne nur kontraŭvirina.

Prezidantoj.

Dum la Kongreso de HEF okazis Kunveno de HALE, kies akton vi trovos ĉe paĝo 5-a, kaj la ĝisnuna prezidanto, kamarado Marteno Bustín Benito, nerevokeble demisiis. Pri tio nia nova prezidanto, María del Mar Guirao Gallego, parolas al ni en la sekvanta paĝo. Mi esperas, ke ni ĉiuj helpos ŝin plibonigi nian asocion kulturan.

Laboron kaj sanon,

La redaktoro.


~ Kajero 39ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 3ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon 15-an de julio de 1998.