Por Hispanio kontraŭ la Reĝo!

Don Vicente Don Vicente Blasco Ibáñez Blasco Ibáñez rangas inter la plej bonaj verkistoj de la hispana lingvo, kaj li eble estis la plej inteligenta de sia tempo, kaj la plej brava el ili, tial ke mi diros tuj poste. Se vi ĉeestis la lastan Hispanan Kongreson, vi memoras, ke la kongresejo estis ĉe Avenuo Blasco Ibáñez. Li fotis sian Valensjon per siaj libroj ĉarmaj La barako, Rizo kaj tartano, Inter oranĝarboj kaj aliaj. Li ankaŭ verkis aliajn gravajn kaj bizarajn librojn kiel Turno al la mondo de novelisto, kaj La kvar rajdantoj de Apokalipso, inter multajn aliaj verkoj. Pro sia altkvalita literara agado, li ricevis la honordoktoriĝo de la Universitato de Vaŝingtono en 1920. Don Vicente riĉiĝis danke al sia plumo, kaj li loĝis en Francio parton de sia vivo.

Alfonso la Dek-tria Dum li vivis en Parizo, li verkis panfleton titolitan Por Hispanio kontraŭ la Reĝo al kiu sekvis La novelisto kaj la Reĝo kaj Kiel estos la Hispana Respubliko.

Se vi defendas monarĥion, se vi gratulas vin, ke vi vivas en monarĥa lando, se vi trovas aristokration inda, se vi ne estas monarĥdefendanto, sed ne ĝenas al vi, ke vi vivas en monarĥlando, eble indas, ke vi legas la libron de S-ro Blasco Ibáñez.

La libro temas pri Alfonso XIII, la avo de la nuna reĝo de Hispanio. Tri aferoj de sia reĝado ege ŝokas nin: tia hispana neŭtralecon dum la Unua Monda Milito, la Milito de Afriko, kaj la Diktatoreco de Primo de Ribera.

Pri la unua, Blasco Ibáñez denuncas, ke dum la hispana popolo estis neŭtrala, la Reĝo helpis la kajseran armeon per sekreta bazo apud Tortosa, kie la Ebro rivero mortas. Germanoj uzis submarinojn por detrui francajn kaj anglajn ŝipojn ene de hispanaj maroj, mortigante eĉ virinojn kaj infanojn. Pri la dua, li denuncas, ke en Algeciras la Reĝo akceptis el Francio marokan areon nomitan El Rif, kiun nek la francoj mem nek la sultanoj de Maroko iam sukcesis konkeri. La Reĝo sendis cent mil soldatojn por batali nur ok aŭ dek mil montaranojn, sed eĉ tiel, tiujĉi venkis. Generalo Silvestre lanĉis atakon en 1921 laŭ ordo de la Reĝo mem, sensciante ĝin la Ĉefgeneralo de Hispana Afriko, Generalo Berenger. Dek du mil hispanaj soldatoj mortis en kion oni konas nur kiel El desastre de Annual (la malsukceso de Anŭal). Ĉirkaŭ 30.000 hispanaj soldatoj mortis en tiu sensenca milito, kiun ili malvenkis.

Ĉar la Reĝo ne povis manipuli la demokrate elektitan registaron de la Parlamenta Monarĥio, li helpis pretigi puĉon kune kun Generalo Miĥaelo Primo de Ribera. Sed la Generalisimo Primo de Ribera Generalo estis ankoraŭ malpli manipulebla, kaj la Reĝo vivis kvazaŭ malliberigita ĉe sia palaco. La kialo de la puĉo estis moraligi Hispanion kaj gvidi bone la Militon de Afriko. Sed la Generalon mem oni kutime vidis ĉe putinejoj de Madrido, kaj la Milito de Afriko restis forgesita de li dum pli ol dek monatoj..., ĝis Abd-el-Krim denove atakis. La Generalisimo negocis retroiron al kelkaj elektitaj urboj ĉe la marbordo, kaj donis landon kaj monon al la malamikoj por ke ili permesu tion sen ataki. Tio estis la militmaniero de la generalo kiu faris tiun de la parlamenta registaro pli efika ol ĝi ŝajnis... La Reĝo mem havis tiom malmulte da povo, ke oni nomis lin Segundo de Ribera (ĉar Primo signifas unua, kaj Segundo dua).

En tiu libro oni vidas la respublikismon de Vicente Blasco Ibáñez, sed ankaŭ argumentojn per kiuj li subtenis la opinion, ke la Reĝo devas forlasi la landon. Liaj argumentoj ankoraŭ validas, kvankam en la tria parto, Kiel estos la Hispana Respubliko, oni vidas ankaŭ tre naivaj esperoj, laŭ kio vere okazis kiam tiu respubliko venis. Oni ne povas ne pensi, ke se la Dua Respubliko estus veninta dek jaroj pli frue, kiam ankoraŭ estis libereco en Hispanio (sub parlamentara monarĥio), ne estus okazinta milito kvin jarojn poste. Aŭtoritatismo radikaligas popolon. Nun ni ĝuas paralamentan, kvazaŭ demokratan, monarĥion; kvankam post la 23-a de februaro de 1981 neniu plu parolas pri la respubliko estonta de Hispanio. Eble mi abundos pri la du faktoj alian eseon... Dume, mi ege rekomendas al vi la legadon de la trilogia eseo de S-ro Vicente Blasco Ibáñez.

| Kajero 36ª Kajeroj | Esperanto Hispanio | Gitaro |