Politiko

Milicano mortas

Adiaŭo al Internaciaj Brigadoj

Al la adiaŭoj de la voluntuloj por la libero alvenis grandega homamaso, deziranta esprimi al ĉi tiuj heroaj batalintoj sian intiman korinklinon kaj eternan dankemon.

La 13-an de Oktobro de 1938 la Nacia Komitato de la Popola Fronto publike diskonigis la jenan dokumenton:

Nia Hispanio adiaŭas emociiĝinta la voluntulojn internaciajn, kiuj tiom kontri-buis ĝin defendi.

Hispanio ilin adiaŭas kun senfina dankemo kaj profunda frateca sento. Civitanoj de nia patrio, pro la sindono kaj la heroismo, kiujn ili prodigis por ĝi, ili lasas en ĉiu hispana koro la rememoron, kiu neniam estingiĝos.

En la intenseco de la lukto kaj la laboro, per kiuj ni daŭrigos defendante nian sendependon, la veraj hispanoj ĉiam havos la ekzemplon de braveco kaj sindonado, kiujn donis al ni ĉi tiuj aŭtentikaj volontuloj, tiel ni fariĝos meritaj je ties digneco.

Internaciistoj venis en Hispanujon kiam la ŝajna intercivitana milito sin montris kiel invado-milito. Venintaj el la plej diversaj landoj de ĉiuj kontinentoj, ili alvenis per sia propra deziro. Iuj forkurintaj de siaj propraj landoj, en kiuj regis la teroro, homoj de diversaj religioj kaj politikaj partioj, homoj ankaŭ sen religio kaj sen partio, ilin kunligis la sama sento. Ili venis por oferi siajn vivojn _ kiun multaj lasis por ĉiam en niaj teroj _ por la vivigo de la fronto de la kontraŭfaŝismo en la mondo.

En la bataloj pli kruelaj de nia milito, en Madrid, Jarama, Guadalajara, Te-ruel, Brunete, Aragón kaj Ebro, ili batalis niaflanke, kun la avangardoj de la Popola Armeo. Kaj kiam ekde la montopintoj de Montaro Pandols kaj Montaro Caballs la volon-tuloj daŭre defendis la pacon kaj la civilizacion, la Respubliko, pli forta kaj milite pli kapabla, devas peti al ili la oferon plej dolorigan: eliri de Hispanujo por faciligi la venkon kontraŭ la faŝismo.

Tiuj, kiuj ĝis hodiaŭ per sia fusilo defendis nin, ili ŝanĝos la fronton. En siaj respektivaj landoj, iuj, en tiuj popoloj en kiuj ili sin distribuos, ili fariĝos ambasatoroj de nia lukto, sciigante, ke la nomo de Hispanio _ kies union ili tiom bone konis _ oni uzu por unuigi ĉiujn kontraŭfaŝistojn el la mondo en ne halteblan movadon por la solidareco kaj helpemo.

Kiel omaĝon al la heroaj volontuloj de la libero, la ĉefo de la Registaro D-ro Negrín, subskribis la 20-an de oktobro de 1938 ordonon de la Ministerio por la Nacia Defendo per kiu oni kreis la MEDALON DE LA INTERNACIAJ BRIGADOJ:

Rajtos kunporti ĉi tiun ordenon ĉiuj batalantoj ne hispanoj kiuj estis membroj de la Internaciaj Brigadoj, ekde ilia starigo ĝis la dato de ĉi tiu cirkulero.

Dum postaj tagoj, kaj okaze de iu el la aranĝoj por la adiaŭo de la brigadistoj, en kiu troviĝis reprezentantoj el pli ol 50 landoj, la ĉefo de la Registaro anoncis:

La Registaro de la Respubliko rekonos kaj jam rekonas la internaciistojn, kiuj tiom kuraĝe luktadis kun ni, kiel samlandanoj niaj, kun la rajto postuli, finiĝinta jam la milito, la HISPANAN CIVITANECON.

La oficiala adiaŭo de la Registaro de la Respubliko al la internaciistoj volontuloj okazis en la Kazino de la Rabassada (Barselono) la 27-an de oktobro de 1938. En la salonoj, ornamitaj per naciaj flagoj kaj afiŝoj, sur kiuj estis legeblaj:

Hispanio ĉiam estos via patrio. Kaj la hispanoj viaj fratoj!

Negrín esprimis, nome de la registaro kaj de la hispana popolo, la dankemon kaj korinklinon al la elstaraj patriotoj el 54 landoj, kiuj volonte alvenis al Hispanio por batali kontraŭ la barbara faŝismo. Negrín ekzaltis la mirindan ekzemplon de tiuj miloj da volontuloj, kiuj oferis sian vivon en hispana tero. Ilia memoro — li diris— vivados kun ni en la historio de Hispanio, kiu en ĉi tiuj momentoj reprezentas la historion de la mondo.

Estus vane, —li aldonis— estus nedigne, ke la popolo kaj registaro volus danki tiom grandan montron de sinofero pere de materia dankemo, sed..., la Registaro deziras, ke iumaniere restadu kun ili la rememoro materia, kaj pro tio oni instituciigis la medalon, kiun ni honore transdonas al vi, kaj ni havas la certecon ke vi, internaciistoj, pro ĝia signifo sentos vin honorigitaj ĝin kunporti. Pro tio la hispana Registaro samatempe enmanigas la rajtigilon, kiel kunbatalanto kaj ankaŭ la rajto postuli vian hispanan naciecon, en la morgaŭo.

Nome la internaciistoj parolis subkolonelo Hans (germano), eksĉefo de la 45-a divizio, la komisaro inspektoro de la Brigadoj, Luigi Longo (italo), unu el la organizintoj de la Internaciaj Brigadoj, la franca deputito de la Franca Parlamento, André Marty. Luigi Longo diris:

Ĉi tie estas kuniĝintaj la plej bonaj filoj de 54 landoj. Ĉiuj venis libere, evitante enormajn obstaklojn por trairi la landlimojn: multaj el ili devis eskapi de la faŝistaj karceroj por preni la armilojn en la lukto por la libero. Kaj ĉi tie estas homoj de ĉiuj sociaj tavoloj: laboristoj el Parizo, Londono, Nova Jorko, Berlino, Vieno, Torino kaj de la Balkanoj: homoj el Azio kaj Afriko, kamparuloj el Hungarujo, Yugoslavio, Italio, reperezentantoj de la sciencoj, la artoj, de la literaturo. Nin ĉiujn adiaŭas hodiaŭ la Registaro de la Respubliko kaj la Popola Armeo, kiun ni vidis naskiĝi, kreski kaj fortiĝi. Ni lasas la belan teron hispanan, al kiu ni tiom lernis ĝin ami. Kaj baldaŭ ni disiĝos por trairi aliajn landojn. Malfeliĉe al ĉi tiu festo ne venas, ĉar ili ne plu revenos kun ni, multaj kamaradoj, kiuj venis al Hispanio, niaj plej bonaj homoj estas tiuj, kiuj restas ĉi tie sub la hispana tero.

La 28-n de oktobro la barselona popolo dediĉis impresigan omaĝon kun la ĉeesto de pli ol 250.000 personoj, kuniĝintaj laŭ longe de la Avenuo Dekokvara de Aprilo (nuna Djagonal _ ) paradis inter-naciaj brigadistoj fanditaj kun reprezentoj el ĉiuj la militaj disciplinoj de la Popola Armeo, inter ĉirkaŭbrakoj, floroj kaj larmoj de emociiĝinta homamaso. Organizaĵoj: Partioj kaj sindikatoj: PC, PSOE, PSUC, JSU, UGT, CNT, FAI, respublikanoj kaj multaj aliaj.

(Daŭrigota)

Luis Serrano Pérez

| Kajero 36ª Kajeroj | Esperanto Hispanio | Gitaro |