Muziko: Tristis.

Labormondo

Sociala asekursistemo

de Giordano Moya

Giordano MoyaNuntempe politikistoj, ekonomikistoj kaj financistoj plendas pro tio, ke laŭ ili la sociala asekursistemo ne estas subtenebla. Antaŭ ol analizi la ekonomiajn kialojn, ni iom ekzamenu la socian aspekton de la Sociala Asekursistemo.

Estas fakto, ke en nia socio ekzistas riĉuloj kaj malriĉuloj, kleruloj kaj malkleruloj, kaj eĉ oni povas diri bonsortuloj kaj malbonsortuloj, sed neniu individue per si mem povas eskapi al la hazardoj de la vivado. Ĉiu ajn povas malsaniĝi, havi akcidentojn; ĉiu bonsortulo, kiu atingas la maljunecon povas resti senpova kaj eĉ riĉulo povas ruiniĝi.

La kunvivado en socio devas kunporti solidarecon, sen ĝi la socio fariĝas ĝangalo.

Kvankam la sociala asekursistemo estas nek io perfekta nek definitiva, almenaŭ ĝi estas io, kio mildigas la sekvojn de la sovaĝa kapitalismo de la pasinta deknaŭa jarcento.

Nuntempe, pro la industria kaj grandurba civilizacio la perfortaj revolucioj ne povas solvi la socialan problemaron. La ideo de la perfortaj revolucioj naskiĝis pro la defio de la sovaĝa kapitalismo. Hodiaŭ en nia kompleksa socio ili ne povas efiki, ĉar perforta revolucio, se ebla, alportas ĥaoson kaj daŭra ĥaoso kondukas al diktaturoj, tute kontraŭaj al la celo de pli bona socio. Tio nuntempe atingebla estas la perfektiĝo de la sociala asekur-sistemo ĝis sia transformiĝo en veran socian solidarecon. Nuntempe en la nunaj cirkonstancoj de la civilizacio, malpliigi la socialan asekursistemon alportus por multoj neelteneblajn statojn mizer-riskajn kaj pereon, alportanta krimadon kaj prostituadon.

Post tiuj konsideroj ni ekzamenos la financan aspekton de la subtenado de la asekursistemo.

Oni diras, ke la budĝetoj de la ŝtato ne permesas tiom da elspezoj. La vera kialo kuŝas post tio, ke senzorgema daŭra administrado kun kreskantaj deficitoj atingis la rezulton, ke la trideka procento de la ŝtata budĝeto devas esti destinita por pagi la interesojn de la kapitala prunto, kaj en malmultaj jaroj kun sama administrado alvenos situacio en kiu la tuta budĝeto de la ŝtato devus esti destinata por pagi la prunto-interesojn kaj restos nenio por ĉio alia, ne nur por la asekursistemo. Tio estas, la ŝtato bankrotos.

La unua konsidero,Mono. kiun oni povas fari estas, ke ĉio dependas de la kvanto da riĉeco, kiun enhavas la lando kaj de sia distribuo. Se la senlaboruloj aŭ sendungitoj laborus sendube la disponeblaj riĉaĵoj por distribui pliiĝus.

Tial, ke la plena disvastiĝo de la indstriiĝo reduktas laboristojn kaj oni ne kapablas aŭ deziras solvi tiun problemon, ĉiuj laborante en la nunaj kondiĉoj sufiĉos por subteni la aktualan asekursistemon kaj eĉ tiun pliigi por elradikigi la mizeron.

Estas multaj kaŭzoj de ruiniĝo de la sociala asekursistemo, sed inter ili la malbona rendimento de la ŝtata administrado kaj ankaŭ la nesufiĉa civitaneco de multaj asekuritoj, sed ni delasu paroli pri civitaneco kaj moralo por nur paroli pri la financa aspekto de nia nuna socio.

La ŝtato emisias prunto-paperojn, la aŭtonomaj komunumoj pruntas al bankoj, la urboj tiel same, la entreprenoj funkcias per prunto-kapitalo kaj eĉ la laboristoj mem pruntas monon por aĉeti loĝejon, meblojn aŭ aŭtomobilon, ktp., ĝis tia grado, ke se oni ne havas sekuran laborlokon aŭ havas la minacon perdi ĝin la risko de ruiniĝo pendas sur ĉiuj kapoj. La manko de sekura laborlokon reflektiĝas en la naskado, kiu restas sub la minimumo por anstataŭigi la mortintojn.

La ĝenerala kutimo vivi pruntante monon alportas la prigrandiĝon de la financa flanko de la ekonomio. La financoj ne apartenas al la produktado, sed al la servoj, kaj ili tendencas tiom kreski ĝis sia transformiĝo en kancero de la ekonomio. Dum kreskas la senlaboreco kaj bankrotas entreprenoj, multaj bankoj havas grandan profiton kaj fifinancistoj per nomataj inĝenieraj financoj arigas imponajn kapitalojn.

Kiel solvi la financan aferon? Ĉu ŝtatigi la bankojn? Centralizi ĉion en la ŝtaton ne donis bonan rezulton, la afero jam fiaskis en URSS. Ripeti alian fojon la eksperimenton kondukus nin al sama negativa rezulto. Pri la financoj, krom pro abundo de kapitalo delasi en la estonteco la ĝeneralan pruntadon kun interesoj kiel socia malsano, ni povas hodiaŭ direkti nian rigardon al la ŝparkasoj. La ŝparkasoj devas apliki la profiton al socialaj aferoj, kiujn kompreneble rericevas la socio. La ŝparkasoj funkcias sub kontrolo de komisionoj el diversa konsisto, multfoje kun partopreno de la urbestraro kaj elektitaj reprezentantoj de la klientoj kaj unu el la venontaj sociaj konkeroj povus esti la partopreno de reprezentantoj de la sindikatoj. La anstataŭado de la privataj bankoj per ŝparkasoj povos redukti la pezon de la financa ŝarĝo, kiu minacas la ŝtaton per bankroto kaj la socion per ruiniĝo. Ĉu la profito de la novaj ŝparkasoj ne povos kontribui en la financado de la sociala asekursistemo?

Septembro 1996


| Kajero 34ª | En PDF (paĝo 5ª) | Kajeroj |