Al Patrino,

poemo de Edgar Allan Poe

Ĉar mi sentas, ke en ĉielo alta, anĝeloj paroletante

povas trovi,inter siaj bruliĝantaj amvortoj,
neniun tiel ame kiel tiu de patrin',
Patrino de Virginja
Tial per tiu dolĉa nomo mi vokas vin delonge:
Vin, kiu estas pli ol patrino por mi,

kaj korigas mian koron, kie morto metis vin
Kiam ĝi liberigis la spriton de Virginja.

Patrino mia ' ĉar mia propra patrino frue mortinta
estis nur patrino de mi, sed vi

patrinis tiun, kiun mi amis tiel mole,
Kaj tio faris vin pli kara ol patrin' kiun mi konis.

Per tiu senfineco per kiu edzinon
mian amegis mia spirito pli ol sian vivon.
(To my Mother, 7-an de julio de 1849)

(Tradukis Jesuo de las Heras)


| Kajero 34ª | En PDF (paĝo 6ª) | Kajeroj |