Muziko

Solene kantis Solo, kune kun sia elektronika-sinfonika muziko

Solo (Eduardo Vargas) jam estas konata en la esperanta etoso. Li muzikas pri diversaj orginalaj stiloj: pop, elektronika, tekna, klasika, etna..., tia misksaĵo estas sur islamaj-modernaj ritmoj, pro la HEF kongreso de ĉi tiu jaro li partoprenis prezentante iujn jam konatajn kanzonojn de lia repertuaro, ĉar la ĉeestantoj estas diversaj li prezentis miksaĵon da muzikaĵoj por ĉies gustoj --ĉu modernaj, ĉu klasikaj-- , sed precipe li debutis por la kongreso sian novan projekton por la esperanta muziko, kio temas pri elektronika-sinfonika muziko farita pere de sintezilo, tia muzikaĵo nomiĝas ASTREA 1/2/3.

La nova projekto kiun Solo komencis temas pri interesa laboro da muziko alvenita el influoj de la komponistoj de la komenco de nia jarcento kiel: Bela Bartok, Honegger, Prokoffiev, kaj tiel plu. Evidente tia muzik-stilo ne estas komerca, sed interesa por la evoluo de nia lingvo: la kanto similas alnuntempa atonala opero kiu memorigas al Schönberg kaj la Aŭstra Skolo. Solo jam debutis la pasintan monaton en preĝejo de Malago du muzikaĵojn en simila stilo titolitaj Regina Hotelo 777 kaj Demetrios kaj la ŝipo. Tiuj tri muzikaĵoj apartenas al trilogia laboro kiun li ne ankoraŭ finis.

Estis la ĝusta horo kiam Solo asperis surscene, vestita per speciala vestaĵo. La salono mallumis kaj silentis, komenciĝis la koncerto per bona sono kaj klara voĉo (laŭ la aŭskutantoj). Kiel ni jam diris, Eduardo debutis sian novan Astrea. Ĝi estas malgranda sinfonio dividita en tri interrilataj partoj: la unua estas enkonduko, la centra kadenco kaj la lasta esprimas la adiaŭon. La muziko estas aŭ sinfonika aŭ ĉiela etoso, kaj brua kaj elektra, ĝi argumentas la kreaĵon de galaksio kune kun ĝia ĥierarkio kaj astralaj mondoj, per tia stilo ni povas penetri en la grandajn misterojn de la Granda Kosmo kiu ĉirkaŭvolvas nin. La kantataj tekstoj estis verkitaj de la grupo literatura Ibere-Libere.

Tiu ĉi estas la lasta koncerto de granda esperanta muzikisto, Solo. Sed tute ne estis la unua! Aliaj koncertoj liaj jam okazis en la Andaluza Kongreso de Torroks (1989), en la Kongreso de la Hispana Federacio de Esperanto en San Cugat (1990), la Katalana Kongeso en Taragono (1991), post kiam li faris turneton tra Francio en 1992: Limoges, Rodez, Montpellier..., dum kiu li ankaŭ muzikis je la SAT Kongreso en Bordeaŭ; denove en la HEF kongreso de Merido; en la Universala Kongreso de Valencio kaj ĉe la Internacia Festivalo en Parizo je 1993, en la HEF Kongreso en Malago je 1994, kaj nun en Murcio (1996).

Dum ĉi tiu kongreso li ankaŭ montris al ni sian kasedografion, kiu konsistas el kvar kasedoj: Kosmo infano (1990), Ili estas nur kanzonoj (1992), Vulkano (1994), Miraklo (1995). Li ankaŭ partoprenis en sonbenda projekto, VinilKosmo, kiu estas kompilaĵo de Eŭrokka kun aliaj artistoj de la movado esperanta. Nun li pretigas albumojn pro ebla eldono de la nova projekto pri sinfonika-elektronika muziko kun la muzikaĵoj: Hotel Reĝina 777, Demetrios kaj lia ŝipo, kaj la lasta debutita Astrea 1/2/3.

Blanca de Fusa

| Kajero 32ª | En PDF (paĝo 7ª) | Kajeroj |