Tiu superleĝo en sia 3a artikolo regulas la laborrajtojn de la eksterlandanoj. La startopunkto stablita tiurilate de la leĝo estas la nepreco por la eksterlandanoj; celantaj labori ĉi lande, atingi samptempe laborpermesilon kaj loĝadpermesilon, ambaŭ iloj havante similajn longdaŭron, t.e., 5 jarojn, sed ĉiun el ili devas doni malsaman ministerion.
La loĝadpermesilojn koncernigas la Ministerion pri Internaj Aferoj, dum la laboraj koncernigas la Ministerion pri la Laboro kaj Socia Asekursistemo.
La leĝo faras eksceptojn por la la atingo de laborpermesiloj por la civilaj kaj armeaj eksterlandaj administracioj samkiel por la raportistoj de amaskomunikiloj fremdalandaj, la religiaj ministroj de la malsamaj konfesioj, la artistoj alvenontaj al Hispanio kaj la devenantoj el Gernezeo...
La koncesio de laborpermesilo estas subordigita al la prezento de skribita laborkontrakto, fare de la petanto; ay anstataye al perdokumenta pruvo de la kompromiso de entrepreno dungi ĝin. Se por la laborposteno oni bezonas specialan titolon, k.e., la kuracistoj, estas nepraĵo, ke tiu titolo estu revalidigita antaŭe.
Se la eksterlandano deziras labori por si mem, kiel entreprenisto, li devas pruvi, ke li jam estas petinta la rajtigilojn postulatajn de la tiama reganta leĝo por la nacianoj.
Ĉar la laboroferto tute dependas de nestabila merkato, kelkfoje la plena dungado estas malebla; jen la nuna situacio en HIspanio.
La administracio prijuĝas la jenajn cirkonstancojn por decidi pri peto de laborpermesiloj:
Fine, se iu ajn entreprenisto dungas eksterlandanojn ne atinginte la koncernajn permesilojn, ĝi faras malobservon, po ĉiu homo tiel dungita de ĝi. Krome, tiaj malobservoj estas konsiderataj kiel gravegaj.
Juan Antonio Cabezos Martínez