Laboristaj Kronikoj pri la Hispana Esperanto-Movado,

de Antonio Marco Botella (1996)


La libron la aŭtoro verkis jene: elstaraj verkistoj el diversaj landoj de nia movado publikigis de tempo al tempo paĝojn el la historio, kiujn ni, laboristaj esperantaj hispanoj, vivis en pasintaj tagoj. Je 1993 oni organizis Esperanto-ekspozicion ĉe la Valencia Kongreso, fare de la Fritz-Hüser-Instituto de Dortmund. Tie ni vidis esperantaĵojn pri germana kaj eksterlan-da laborista literaturo. Oni eldonis tiam, kiel prezento de la ekspozicio, la libron Ilustrita historio de la laborista esperanta movado, en kiu aperas kelkaj paĝoj sub la titolo Esperantistoj en la hispana intercivitana milito, majstre verkitaj de Ulrich Lins. Ni tuj diru, ke verkoj pri la hispana intercivitana milito abundas en ĉiuj lingvoj, sed neniun monografion oni konas pri tiu hispana revolucio kaj aliaj oeneralaj aspektoj sociaj kaj politikaj de la hispana Laborista Esperanto movado, verkita de esperantisto vivinta tiujn dramajn epizodojn. Ŝajnis pli on necese, ke homo el tiuj generacioj ankoraŭ vivaj klarigu al ni siajn proprajn spertojn, priskribante tiujn historijajn paĝojn...

Marco Botella informas en sia verko pri datoj, nomoj de la unuaj pioniroj kaj eventoj de la movado. La verko konsistas el du elementoj esencaj: unu kiu prihistorias la naskiĝon kaj sekvajn plej elstarajn epizodojn de la laborista movado esperantista en Hispanio, kaj alia kiu priskribas paralelan proceson pri sama esperanta movado en la mondo, indikante influojn kaj interrilatojn, la ideologian malvolvon en unu kaj aliaj lokoj kaj la plektiĝon de ambaŭ en la kadro de la ĝenerala laborista esperanta movado. Ne povus ĝi esti alimaniere, ĉar la hispanan esperantistan laborismon oni devas konsideri nur kiel parton de tutmondeca movado, sen speciala emfazo al patriotismaj lokaj vidpunktoj kaj konservante la karakteron sennaciecan, kiu devas ĉiam distingi esperantistan laboristan movadon, ne gravas en kiu teritorio oi malvolviĝas.

Multajn aludojn la aŭtoro dediĉas al individuoj sen kies pasiaj agado kaj sinoferemo tiu laborisma esperanto-movado ne povus ekzisti, nek tiu ĉi verko interesi la laboristaron. Atentindas la politikaj profiloj de don Juan Régulo Pérez, apenaŭ nun konata en la movado (malgraŭ sia monda prestiĝo), aŭ viglo de Luis Hernández Lahuerta, antaŭ, dum kaj post la milito; impresas la rakontoj pri la tiel nomita tragika semajno de Barcelono kaj la murdo de Andreo Nin en Madrido, la sovaĝa bombardo de Gernika aŭ la dramaj torturoj al ekzilitoj en nordafrikaj koncentrejoj...

Gravas ankaŭ substreki la entuziasman idealismon de esperantistaj grupoj kaj individuoj dum la jaroj tridekaj, kaj studinda estas la fenomeno pri naskiĝo en Hispanio. Kaj tio kontrastas kun la aktualaj momentoj, absolute orfaj de belaj homamaj idealismoj...

Ni rekomendas la libron al amantoj de historio, sed aparte al la gekamaradoj de la diversaj Laboristaj Esperantaj Asocioj. La prezo ne estas alta (1200 pesetoj) kaj la intereso garantiitta.

Rosa Onofre


| Kajero 31ª | En PDF (paĝo 20ª) | Kajeroj |
Muziko: Fuĝo 998ª de J. S. Bach.
Kreita de Jesuo de las Heras la marton 27-an de junio de 2000.