Tiam, en la pasintaj jarcentoj tiel same la financoj, kiel la industriaj entreprenoj ordinare havis naciajn kadrojn. La doganoj baris la liberan cirkuladon de varoj kaj eĉ la agrokulturajn produktaĵojn. Krome la precipaj baroj ankoraŭ estis geografiaj. La transporto kaj la komunikado estis malrapidaj, kaj la industriiĝo disvolviĝis sub dogana protektado.
La tiama industrio kun malrapida ekspansio certigis la kapitalisman ekspluatadon. La fina prezo de la varoj konsistas el tiuj de la krudaj materialoj, la laborhoroj de la la laboristoj, kaj la ĝeneralaj enspezoj, kio donis la varkoston. Inter la kosto de produktado kaj la vendoprezo estis certa diferenco nomata plusvaloro, kiel signo de ekspluatado. tiam, tiu vendoprezo povis esti fiksita de la entreprenoj, ĉar tiuj nur devis konkurenci kun la metia prezo. Tial ke la industria prezo estis pli malalta ol la metia, la metioj bankrotis kaj la industriistoj riĉiĝis.
Nuntempe aperis la nuntempa transporto, la tuja komunikado kaj eĉ la telematiko, kaj nia mondo fariĝis unu granda sola vilaĝo. Se la industrioj restus naciaj, ne eblus la industria ekonomio de skalo. Tial, ke neniu nacio povas fariĝi aŭtarcia sen disfalo de la vivnivelo, la internacia komerco fariĝas nepre necesa. Nuntempe la prezoj de la varoj jam ne povas esti fiksataj de la entreprenistoj. Ilin fiksas la konkurenca merkato. La plusvaloro eĉ povas esti negativa kaj la entreprenoj bankrotis. Tiel same en nia lando kiel en la okcidenta Eŭropo la teksa industrio preskaŭ malaperis. En orienta Azio kaj en subevoluintaj landoj pro la malaltaj salajroj produktas malplikoste.
La financo internaciiĝis. Grandaj entreprenoj estas supernaciaj. Tiu internaciiĝo ne estas sekvata de adekvataj internaciaj institucioj por bremsi la spekuladon. Se la ekonomio planediĝis, socie kaj politike okazas la kontraŭo. La nombro da Utatoj plimultiĝas kaj restas senpovaj antaŭ la internaciaj financoj.
La internacia financa kapitalo investas en tio kaj kie povas ricevi pli grandan rentumon, sen tio, ke la registaroj povu ion fari. La internacia mono estas la dolaro, sed ankaŭ estas la nomataj eŭrodolaroj, kiuj restas ekster la kontrolo de Usono. Tiu kapitalo apartenas al petrollandoj ankoraŭ sub absolutaj riĉegaj regantoj kaj mizeraj regatoj. La monda ekonomio restas ĥaosa. Al prosperoj sekvas ruiniĝojn aŭ kontraŭe, ĉio restas provizora, tiel same la laborlokoj kiel la entreprenoj, ambaŭ sub la financa kapitalo. Ofte malgrandaj entreprenoj tiel same la laboristoj, kiel la entreprenisto estas ekspluatataj de la financa kapitalo. La ideoj de la pasinta jarcento fariĝis ekstertempaj.
Kion fari? Revivigi la nomatajn proletajn diktaturojn ne estas solvo, ili fiaskis eĉ el ekonomia vidpunkto. Nek proletajn diktaturojn nek burĝajn diktaturojn, sed liberalan demokration kun plena regado de la homaj rajtoj.
Fermiĝi en aŭtarciojn kondukas al ruiniĝo. Forlasi la ekonomion de merkato per Utata planado alportos neefikajn entreprenojn, kiuj malaltigas la vivnivelon. Ankaŭ la ekonomio de merkato ne alportos ekonomian ekvilibron pro tio, ke estas senkompata konkurenco por la merkatoj. Eŭropo, Usono, Japanio, Koreo, Singapuro, havas modernajn industriojn kun eble altaj vivniveloj, kontraŭe okazas al subevoluintaj landoj, kies entreprenoj apartenas al la financa internacia kapitalo kaj la tieaj laboristoj laboras malmultekoste kaj ne havas socian asekuron. Eŭropo nur povas konkurenci per produktoj de alta teknologio ne produkteblaj sen scienca kaj teĥnika altnivelo kaj supera organizkapablo. Eble, kiam en la subevoluintaj landoj altiĝos la vivnivelo, la monda komerco pligrandiĝos kaj la ekonomio ekvilibriĝos tutmonde en ĉiea pli alta vivnivelo. KaUe dirite, Eŭropo devus sendi revoluciulojn al tiuj landoj por ke tie oni altigu la salajrojn.
Se la ekonomio jam planediĝis, ankaŭ devas planediĝi la organizo de la socio. La nuntempaj Utatoj estas tro grandaj por solvi la lokajn problemojn kaj senpovaj por solvi la tutmondajn. Tio aranĝebla loke, loke devas esti aranĝita, tio regiona, regione, kaj tio tutmonda per adekvataj organismoj tutmondaj, demokratie kaj kun la regado de la homaj rajtoj. Tia devas esti la celado por la nuntempo kaj por estonteco.
La ekonomio de merkato estas efika laŭ ekonomio, sed drastre socia. Bazita sur la konkurenco ĝi fariĝas nesolidara, suferas sendungiteco kaj generas marĝenulojn kaj ĉio tio estas korektenda. Ja la ekonomio devas servi ĉiujn, kaj ne la homoj al la servo de la ekonomio.
Eble la plej bona vojo al la estonteco povas esti socia ekonomio de merkato. Libera ekonomio, sed kun reala socia asekuro, kiu forigu la mizeron kaj ebligu, krom altan vivnivelon, ankaŭ altnivelan ĝeneralan kulturon, nepra kondiĉo por nova fazo de planeda civilizacio.