Vizito de Nobelpremiito al Murcia

Je la 2a de marto Profesoro R. Selten kaj sia edzino vizitis nian urbon. Li venis por prelegi ĉe Universitata Seminario pri Teorio de Ludo, kaj ankaŭ diri prelegon al ĝenerala publiko, enkondukante sian dumvivan laboron en Esperanto. Tion farante, li faris historion, ĉar estis la unua fojo kiam oni uzis Esperanton por universitata prelego al ĝenerala publiko. Profesoro Selten pruvis al ĉiu ajn, ke Esperanto estas ja viva kaj bone funkcias, kaj ke ne estas esotera kodo, sed homa kaj klara lingvo.

I

Pres-Konferenco

Je la 5a de marto, Profesoro Selten donis preskonferencon. Kajeroj el la Sudo ankaŭ esti tie, kaj registris demandojn kaj respondojn. Estis jene:

1 Ĉu politikistoj interesis pri viaj teorioj?

La Teorio de Ludo malsimilas politikan sciencon. Politikistoj profitas politikajn scienculojn. Sed sendube, ili faras politikajn decidojn sekve de mia teorio.

2 Kio gravas estas, ke homo ne estas tute racia: ĉu oni progresas tiusencen?

La Teorio de Ludo estis bazita sur konduto racia. Decidantoj ne ĉiam estas tute raciaj, kaj kion ili kutime faras, estas rigardi nian teorion abstrakte.

3 Kial teorio de ludo, anstataŭ de Decidode Veto?

La Teorio de Decido povas taŭgi por nur unu persono. Ludo signifas interagon inter kelkaj personoj. La vorto estis inspirita de ludo de povo, kaj estas grava parto de edukado. Newman uzis tiun nomon, ĉar li analizis tablajn ludojn unue. Tio estis nur la inspiro de la pincipo, kaj poste la Teorio de Ludo estas uzata ne multe por tablaj ludoj.

4 Au vi povas pritaksi la procezon de Mona Unuiĝo?

Unue, mi devas diri, ke mi ne estas sperta en makro-ekonomio. Tamen, mi havas fortan opinion pri la afero. La unua argumento estas, ke ĝi povas esti malpli stabila en Germanio. Oni devas produkti pli ol antaŭe.

La dua argumento kontraŭ la Mona Unuiĝo estas, ke ekonomikaj cirkonstancaroj malsamas inter la landoj de Eŭropa Komunumo. Tial estas diversaj devizoj; sed Eŭropan Unuiĝon oni ne povas atingi sen mona unuiĝo. Tio signifas rekte investi aliajn devizojn. Kompreneble, ĝi ne povas esti kompletigita.

Sed en Germanio estas du argumentoj pluaj kontraŭ Eŭropa Mona Unuiĝo: 1 danĝero de inflacio en la lando, kaj 2 la Eŭro estos malpli stabila ol la marko. Tamen, mi ne kredas tion, ĉar la Eŭropa Banko funkcios same kiel la Bundesbank. Ĉiu landa cirkonstancaro estas malsama al alies ajn. Tial la mona politiko devas esti malsama. Se estas unuiĝo, ne povas esti malsama politiko. Sed estas malsamaj problemoj ene de sama lando, eĉ ene de sama regiono de sama lando: en Germanio estas malsamoj inter la orienta kaj okcidenta partoj de la lando, kaj neniu petis alian devizon. En Italio malsamas la norda kaj suda partoj de la lando, kaj ne estas du liroj. Tiu argumento malfortiĝas. Sed, kontraŭe, se estas nur unu monero, malaperas psikologiaj bariloj. Kaj ankaŭ malaperas kostojn de Uanĝoj de mono, kio estas bona por malgrandaj entreprenoj.

5 ĉu la rezulto de la hispana baloto faros pli grandan stabiligon de la ekonomio, aŭ ĉu ĉio restos same ol antaŭe?

Mi ne opinias, ke estos pli da malstabiligo, ĉar koalicio devigos disciplinon. Mallongaj plimultoj povas krei pli stabileco. Sed nun mankas al mi plia informado. Ebloj estas multaj nun. La Teorion de Ludo oni povus uzi por scii kiujn koaliciojn oni povus fari nun. Sed necesus labori unu tagon pri ĝi, ĉar estas 11 partioj enroligitaj.

6 ĉar la angla estas tiel disvastiĝitaj hodiaŭ, kiajn perspektivojn havas Esperanton por disvastiĝi?

La angla estas tre grava, kaj se scientisto volas, ke oni legu lin, li devas verki angle. Antaŭ ne multe da jaroj la franca estis la grava lingvo, kaj ankaŭ la germana en alia tempo. Nun la angla havas pli ekonomia povo. Mi ne opinias, ke la angla konservos tiun pozicion ĉiam. Plej bono estas havi lingvon kiu estas facile lernata. Esperanto estas multe pli facile lernata ol la angla. Ii ne estas ies nacia lingvo. Tio estas avantaĝo en scienca kongreso. Mi ne parolas la anglan. Mi parolas la Internacian Anglan, malsama ol la usona aŭ brita angla. Se tiu dialekto de la angla devenas la standard anglan, la britoj kaj usonanoj devas adapti siajn lingvojn al ĝi. Esperanto naskiĝis por iĝi dua lingvo, tial ĝi estas bonega pretigo por alia lingvo. Ekzistas eksperimento pri franca kaj esperanta lingvoj: aro da infanoj lernis Esperanton dum du jaroj, kaj poste francan dum du jaroj pluaj, kaj samtempe alia aro da infanoj lernis francan dum kvar jaroj. Tiuj, kiuj lernis Esperanton regis la francan pli bone. Estas pli malmultekoste lerni Esperanton unue. Tiu eksperimento estis farita en Finnlando, Hungario kaj Svedio. Ĝi pruvis, ke Esperanto estas tre bona ilo por lerni alian lingvon.

| Kajero 30ª | En PDF (paĝo 19ª) | Kajeroj |
Muziko: Sonata en Do, de W. A. Mozart. Daŭro: 2'02".