La Ministro pri Klerigado, la Ambasadoro de Unuiĝinta Reĝlando kaj la Prezidanto de
British Council /britiŝ kaŭnsil/ ĵus rubrikis akordon per kiu la hispanaj lernantoj ricevos
dulingvan angla-hispanan instruadon ekde sia 4-jariĝo. La selektadon de la profesoraro
faros Britiŝ Council, kaj la Ministerio respondecos pri la elspezoj. La celo estas ke la
lernantoj atingu sufiĉan regon de la angla kaj konon de la historia, socia kaj politika realoj
de Unuiĝinta Reĝlando.
-Domaĝe ke ne ekzistas reciprokeco inter la kulturoj!
-Stultas vi rezonante, Malgrandegulo. Tia reciprokeco estas malnepra. Au vi ne rimarkas kiel
elstariĝas la silueto de la Granda Bonfaranto? Ii elaĉetos vin je la lacigaj ekzercoj de la
rezonado kaj pripensado kaj, precipe, je la kompreno estigita de la decidoj. La Granda
Bonfaranto al vi diros tion, kio estas bona kaj kio estas malutila, ĝi montros al vi la vojon al
la konveno.
-Kaj kio al la liberpensado kaj la rajto de la popoloj elekti siajn proprajn
sortojn?
-Vi daŭre restas en nebulo mensa, Minimulo, kaj vi persistadas en via blindeco.
La homoj ne plu povas permesi al si vanajn ideojn kaj malutilajn utopiojn. La mondo devas
esti gvidataj de la leĝoj de la Ekonomio garantiitaj de la moralo de la Granda
Bonfaranto.
-Tiel, la ceteraj kulturoj estos malutiligataj kaj subpremataj.
-Certe, Vermo, sed ĝi ne temas pri hipotezo, male ĝi estas nepraĵo, kiun vi ĉiuj komprenos kun
sia grandeco kaj akceptos ĝin pro sia neevitebleco. La volonta kaj iompostioma rezigno je
via kulturo estas io, kion vi apenaŭ rimarkos, ĉar ĝi estos anstataŭigata de alia, ankaŭ
okcidenta kaj pli perfekta, kio plenĝuigos vin.
-Kaj kio okazos pri nia lingvo? ĝi estas
granda lingvo kiu apartenas nin kaj estas de ni amata.
-Vi denove eraras, Primitividulo.
Pro viaj eteco kaj provincanismo, via malamplekso de kriterio gardas vin senmova en la
pasinteco kaj malkapabligas vin kompreni ke tio, kion vi diris estis iam, sed ĝi ne plu estas.
Kial vi rifuzas akcepti, ke via lingvo estas nune tiu de la marĝenuloj kaj ĉifonuloj el
Ameriko? Via lingvo nur pluekzistas pro senkontrola naskigado, ĝi estas la lingvo de la
malriĉuloj, kiuj senhavos privilegiojn okaze de la Nova Paco de l' Bonfaranto. Ii estas,
ankaŭ, primitiva kaj taŭga por la spekulativado kaj la bagatelaĵoj, sed ĝi estas tute senutila
por la sciencoj kaj teknologioj de la 21a jarcento. La angla estas la lingvo, la kulturo, la esto
kaj la vehiklo de la Bonfaranto.
-Miaj samnacianoj neniam, neniam akordos kun viaj
streboj.
-Via enreviĝo malebligas vin la materiecon de tiu fakto. Ili ja priakordos ĝin,
Ignorantulo. Dum la 55 jaroj de mia restado ĉe via lando mi estas montrinta la mirindaĵojn
de mia lingvo, kaj ĉiuj viaj estraroj: tiuj de la Diktaturo, tiuj de la Demokratiiĝo, kaj tiu
maldekstrisma kiu nun vin gvidas, jam agnoskis ĝin. Via Ministrino pri Kulturo ĝin laŭdas
kaj via Ministro pri Klerigado ĝin altrudas kiel devigan studoobjekton. La impreso de propra
sengraveco montrata de la katedruloj kiuj ĝin ne regas, faras kontraston kontraŭ la
memsufiĉo emanata de la Gvidantaj Gurkoj kiuj jam komprenis kie troviĝas la deveno de
la kuraĝiĝado; la anglidaj vortoj disgutas la vakuajn sentencojn de viaj komunikistoj,
klerigante kaj sencoplenigante ilin; kaj via gento, ignoranta kaj kruda, ekde sia penssimpleco
proklamas la grandiozecon de la Yale University (Universitato de Iejl) portante kamizolojn
dum ili trinkas Coke. Agnosku, ke neniu plu nomiĝas Manolo, Pepe, Paco, sed Manolo's,
Pepe's kaj Paco's: jen la pruvo de la tuŝebla realo neevitebla.
-Mia popolo aĝas
plurjarmile, havas sian orgojlon kaj ne toleros esti senposedigata de sia spirito.
-Vi deliras,
Retorulo, ekde via senpraveco. Rigardu kaj aŭskultu viajn registojn kaj vi konstatos, ke la
orgojlo kaj spirito de via gento, kiuj sen povo estas nenio, jam estas submetigitaj je la servo
de la Nova Ordo de la Bonfaranto. De nun ne necesos pluaj militoj, sufiĉos nia sola
ĉeesto. Ju pli frue vi agnoskos vian rolon de milvo, des pli frue vi atingos rekompencon el la
Bonfaranto kaj des pli frue vi estos kompreninta ke pli bonas esti ruinaĵo restarigita ol rubo.