Racio kaj revolucio

(En la centjariĝo de la morto de Engels)
Pasintseptembre okazis en Madrido la ĉiujara Festo de la Hispana Kompartio (PCE) Tie, laŭkutime —ĉefe lastatempe— kolektiĝas ne nur kompartianoj, sed —eĉ multe pli grandnombre— simpatiantoj al plej diversaj progresemaj tendencoj —anarĥiistoj, trockiistoj, verduloj, revoluciaj sindikatistoj kaj socialistoj... —en etoso festa, tamen ne manka je debataj streboj pro difini la identosignojn kaj strategiojn proprajn al moderna maldekstrularo.
   Engels Ni ĉeestis kiel simplaj spektantoj. Ja penindus trabati al ni vojon tiukadran por ke ni atestu pri nia dolorige eĉ nesuspektata ekzisto kaj diskonigu niajn proponojn kiel laboristoj-esperantistoj. Sed, kiel sciate, HALE krizas. Ĉu ni kapablos feniksi kaj finfine ekagi? Jen tuj solvenda problemo. Tamen ne pri tio ĉi-loke.
    Ni ĉeestis aparte motivitaj de la prezento de libro: Razón y revolución > —Filosofía Marxista y ciencia moderna (Racio kaj revolucio —marxisma filozofio kaj moderna scienco), hispana versio de Reason in Revolt —Marxist Philosophy and Modern Science, de Alan Woods kaj Ted Grant.

    En ĉi momento de konfuzo kaj de rearmiĝo de la reakciularo, pretendanta identigi la disfalon de la terura stalinismo kun fiasko de la plej noblaj idealoj pri socia justo, la graveco de ĉi libro por ajntendenca progresemulo eksterordinaras, kiel evidentigas ĝia kovrilpaĝe legebla celo:

Sojle de la XXI-a jarcento, la scienco kaj la filozofio staras kruciĝeje. Observeblas ĉiam pli forta tendenco al mistikismo sur la terenoj de la teoria fiziko kaj la kosmologio. La regantan teorion de la origino de la Universo ("Big Bang") oni uzas por demonstri la ekziston de kreinto. Unuafoje post jarcentoj  la scienco ŝajnas kredindigi la religian obskurantismon. Novaj genetikaj teorioj hisatas de reakciaj politikistoj provante demonstri, ke la negroj kaj la virinoj malsuperas, ke paŭperismon determinas niaj genoj, ktp. Ĉio ĉi pleje utilas al multaj registaroj, kies politiko baziĝas sur socialaj malpliigoj.

    Tio, tamen, konstituas nur unu flankon de la monero. Ĉiam pli granda nombro da sciencistoj montras sian malakordon kun la nuna situacio. La ŝpruco de la novaj teorioj de la Ĥaoso kaj de la Komplekso plej signife markas la disvolviĝon de la sciencoj en la lasta jardeko de la XX-a jarcento. La simileco de tiuj ideoj kun la leĝoj  de la dialektika materiismo, ellaboritaj de Marx kaj Engels antaŭ pli ol 150 jaroj, fariĝas okulfrapa. Ĉi libro grandparte estas dediĉita al esplorado de la rilato inter la marksisma filozofio kaj la novaj teorioj.

    Opinie de la aŭtoroj, la nuna kultura krizo reflektas la sakstraton, kien mondskale venis la kapitalisma sistemo. Elkriziĝo eblas nur  per radikala transformado de la socio kaj starigo de aŭtenta socialisma sitemo surbaze de racia planado de la produktivaj fortoj sub demokrata kontrolo far la tuta socio.


    La prezento, konceptita, —samkiel la libro mem, —kiel omaĝo al Frederiko Engels en la centjariĝo de lia morto, konstituis veran sukceson. Inter la publiko, plejparte jungaĝa, kiu plenigis la aŭditorion, videblis antikvaj famaj klasbatalantoj. Oratoris la juna studenta aktivulo Juan Ignacio Ramos kaj la admirata Marcelino Camacho, jam historia figuro de la nuntempa hispana laborista movado kaj prezidanto de la sindikato CCOO (Laboristaj Komisionoj), enkonduke al la parolado de la kimro Alan Woods, kunaŭtoro —kiel dirite— de la libro. La verbo de la brito alportis tiom da fajro, kiom da freŝa aero. La intereso al lia verko iĝis ĝenerala. Woods, persona amiko nia kaj simpatianto —kvankam neesperantisto— al la ekzisto de HALE, volonte permesis, ke ni laŭbontrove esperantigu kaj aperigu en Kajeroj ekstraktojn el la libro. Kaj ĝuste tion ni, certaj pri la objetiva intereso de la woodsa laboro —almenaŭ kiel tre oportuna debatilo— por la legantoj de nia gazeto, entreprenas ĉi-numere sub la rubriko Racio kaj Revolucio, per la jena teksto el la prologaj paĝoj:

La rolo de Engels
    En aŭgusto 1995 oni jubileis la centjariĝon de la forpaso de Frederiko Engels, la homo, kiu, kune kun Karlo Marx, iniciatis tute novan manieron observi la naturon, la socion kaj la homan evoluon. Kiel rolis Engels en la disvolviĝo de la marksisma idearo? Ja la respondo al ĉi demando ne ĉiam justis pri li. Tio ŝuldiĝas, parte, al la genio de Marx —tiel monumenta, ke ĝi nepre ombrigas la kontribuon de lia dumviva amiko kaj kompano— kaj, parte, emanas el la denaska humilo de Engels, kiu ĉiam  etigis la gravon de sia propra kontribuo kaj preferis elstarigi la superecon de Marx. Engels faris la komision, ke, ĉe lia morto, oni kremaciu lian korpon kaj disĵetu  lian cindron al la maro ĉe Beachy Head, sude de Anglio. Li ne ambiciis monumenton al si. Samkiel Marx, li disdegnis ajnon iel similan al la personkulto. Li volis postlasi nur unu monumento: la imponan aron da ideoj konstituantaj kompletan ideologian batal-bazon por la socialisma transmorfado de la socio.
    Multaj ne konscias, ke la marksismo etendiĝas preter la politikon kaj la ekonomikon. La filozofio de la dialektika materiismo spinas la marksismosn. Marx intencis funde verki pri tiu ĉi temo, sed, bedarinde, la kolosa tasko verki La kapitalon malebligis al li tion. Krom liaj fruaj verkoj —kiel  La sankta familio kaj  La germana ideologio —, la ĉefajn verkojn pri la marksisma filozifio aŭtoris Engels.
    Kiu ajn volas kompreni la dialektikan materiismon, tiu devas komenci per ĝisfunda konatiĝo kun  Anti-Dühring, Dialektiko pri la naturo  kaj Ludwig Feuerbach.
    Ĝis kioma grado la filozofiaj skriboj de tiu homo, mortinta antaŭ unu jarcento, eltenis la pason de la tempo? Jen la starpunkto de ĉi verko. Laŭ difino far Engels, la dialektiko konsistas en "la plej ĝenerala leĝaro pri la movo en la naturo, la socio kaj la homa penso". Ĉefe en Dialektiko pri la naturo, Engels baziĝis sur zorga studo de la plej altnivelaj sciencaj konoj siaepokaj por demonstri, ke "lastasekve, la funkciado de la naturo dialektikas". Nu, jen la fundamenta tezo en ĉi laboro, nome ke la plej gravaj sciencaj malkovroj en la XX-a jarcento liveras impresan konfrmon pri tio.
    Surprizas ne tiom la atakoj kontraŭ  la marksismo, kiom la absoluta nescio pri ĝi, kiun eivdentiĝas ĝiaj diskreditantoj. Dum neniu ekpensus meĥanikisti sen studi meĥanikon, ĉiu sentas sin libera por esprimi opinion pri la marksismo sen eĉ plej eta kono pri ĝi. Ĉi verko konstituas provon por ekspliki la bazajn ideojn de la marksisma filozofio kaj montri la rilaton inter ĝi kaj la nuntempa pozicio de la filozofio kaj la scienco. La aŭtoroj intencas verki trilogion kapablan ampleksi la tri ĉefajn komponantojn de la marksismo: 1) marksisma filozofio (dialektika materiismo), 2) la marksisma teorio pri la historio kaj la socio (historia materiismo), kaj 3) marksistma teorio (la teorio de la laborvaloro).
    Starte ni kalkulis je ĉi-libra sekcio pri filozofihistorio, sed, vidinte la vastecon de ĉi verko, ni findecidis tiun publikigi en aparta volumo. Ni komencas per skizo pri la marsisma filoszofio, nome la dialekitika materiismo. Skizo nepra, ĉar temas pri la metodo de la marksismo. La historia marksismo konsistas en la apliko de tiu metodo al studo de la socia disvolvigo; la teorio de la laborvaloro rezultas el la apliko de la sama metodo al la ekonomiko. Ja ne eblas kompreni la marksismon sen kompreni la dialektikan materiismon.
    La definitiva pruvo de la dialiektiko estas la naturo mem. La studo de la sicenco okupis la atenton de Marx kaj Engels dum ilia tuta vivo. Engels klopodis produkti finofaran verkon, kie li detale pritraktus la rilaton inter la dialektika materiismo kaj la scienco, sed ne eblis al li, superŝarĝita per la laboro, kompletigi la volumojn duan kaj trian de La kapitalo, nefinitajn ĉe la morto de Marx. Liaj nekompletaj manuskriptoj de Dialektiko pri la naturo vidis la lumon nur en 1925. Tiuj, malgraŭ sia nefiniteco, konstituas tre gravan fonton por la studo de la marksisma filozofio kaj havigas brilajn ekzemplojn pri apliko de la dialektika metodo al la kernaj problemoj de la scienco.
    Unu el la problemoj alfrontitaj ĉe verkado de ĉi libro konsistigas la fakto, ke la plimulto el la homoj havas nur duarangan konon pri la bazaj marksismaj tekstoj. Kaj tio bedaŭrindas, ĉar oni povas kompreni la marksismon sole nur legante la verkarojn de Marx, Engels, Lenin kaj Trocki. La tekstoj pretendantaj klarigi "la signifon de Marx", plejparte senas je ajna valoro Do, ni alprenis la decidon grandnombre aperigi longajn citaĵojn, precipe el Engels, parte, por doni rektan aliron al tiuj ideoj sen ajna "traduko" kaj, parte, kun la espero, ke tio spronos la leganton legi mem la originalojn. Niaopinie, ĉi metodo, kiu ja ne faciligas la legadon de la libro, necesas. Same, ni sentis nin devigitaj enŝovi kelkajn longajn citaĵojn el aŭtoroj, kun kiuj ni malkonsentas surbaze de la principo, ke ĉiam pli bonas permesi al niaj oponantoj paroli propravoĉe.
(Artikolis kaj tradukis Miguel Fernández)

[La originala versio (anglalingva kaj 440-paĝa) mendeblas ĉeWellred Publications, P.O. Box 2626, London N1 6DU,Anglio. (Telef. +44171-2511094; Fakso: +44171-2511094) kontraŭ 12 pundoj (inkluzive de sendokostoj); la hisoapan versio (446-paĝa) de la libro mendeblas de Fundación Federico Engels, apartado de Correos 35.167, 28080 Madrid, Hispanio (Telef. 91-3044248; Fakso: 91-3272966), kontraŭ 2000 pesetoj (plus sendokostoj)]

Kajero 28ª ~ En PDF (paĝo 19ª) ~ Kajeroj