La movado en kaj ekster Iberio.

  

  Esperanto-kurso en Burjassot.

    Niaj gekamaradoj de la Valencia urbeto Burjassot informas nin, ke lili organizis Esperanto-kurson okazontan en la sidejo de la sindikato CNT, inter iliaj projektoj elstaras la reeldono de la revuo "La Paroĥa Folio", malaperinta antaŭ du jaroj.
    Niaj gekamaradoj peras la abonintojn kaj la eventualajn abonontojn de la revuo kontakti kun la organizantoj:
"Paroĥa Folio" (Jorge Alcañiz), c/ Independencia, 17-9. 46100-BURJASSOT.

A51-a SAT-Amikara Kongreso.

    La 51-a Kongreso de SAT-Amikaro okazos en la urbeto Orly (departamento Val-de-Marne) de la 6-a ĝis la 8-a de aprilo 1996. La OKK pripensas la eblon inviti du tutmonde konatajn esperanto-artistojn: magiiston kaj akordioniston. Ebla ankaŭ viziti la urbon Fontainebleau kaj ties kastelon. En la kadro de Franca Esperanta Instituto, k-do Marcel Ternant zorgos pri duagrada kaj triagrada ekzamenoj.
    La kongreso de SAT-amikaro sendube sukcesos, samkiel ĉiuj ĝisnune aranĝitaj de niaj najbaroj kaj amikoj.

Aperis Sennacieca Revuo.

Antaŭ nelonge aperis la ĉi-jara numero de Sennacieca Revuo. Ĝia redaktoro, Krys Ungar, prezentas tre interesan enkondukan artikolon, en kiu ŝi instigas nin, esperantistojn, alfronti la defion de nia esperantisteco, ne nur konvinkante la homojn en niaj respektivaj medioj pri la valoro de niaj principoj kaj, sekve, ke ili havas veran signifon en niaj vivoj, sed montrante per ni mem, ke Esperanto, per sia uzado, estas plej taŭga ilo por interkomunikado kaj interkompreniĝo. Ŝi aperigas ankaŭ alian artikolon pri elstara esperanto-verkisto, "Reto Rosetti 1909-1994", vere sukenhavan.
    Aliaj interesaj artikoloj, el kiuj konsistas la numero, jenas: "La virino en la paleolitika arto", de Bernard Golden; "Edukaj valoroj de dulingveco en la kazo de  nacia lingvo kaj Esperanto", de Zlatko Tiŝljar; "Poemoj el Sarajevo", de Zeljko Ivanoviĉ; "La interna ideo de D-ro L.L. Zamenhof", de prof. Ĥristo Marinov; kaj "Ek al la Entreprenaj Eŭrokomitatoj", de André Martin, kie tiu ĉi belga sindikatisto, kiu en la SATEB-a jarkunveno en Barlaston alvokis la laboristaron labori super sennacieca sindikatista terminaro, komentas pri eblaj roloj de Esperanto kaj SAT en la fondo de Eŭropaj Entreprenaj Komitatoj...
    La 32-paĝa revuo (sen anoncoj) kostas nur 450 ptoj., krom sendokosto, kaj haveblas ĉe Sennacieca Asocio Tutmonda, 67; Av. Gambetta; 75020 Paris (Francio).


La 69-a SAT-kongreso en 1006.
   
La 69-a SAT-kongreso okazos venontjare en Sankt-Peterburgo. Informoj en SAT-sideoj:
Sennacieca Asocio Tutmonda; 67; Av. Gambetta; 75020 Paris (Francio)  kaj OK: Sankt-Peterburga Espranto-Asocio, a/k 348. RU-190000; Sankt-Peterburgo. Rusio.




Kajero 28ª ~ En PDF (paĝo 17ª) ~ Kajeroj