Vulpo kaj lupo.Agresema faŝismo


    En la longa vico de agresoj de naziaj razkapuloj en la plej gravaj hispanaj urboj, ni informu al nia antifaŝista legantaro, ke je la fino de oktobro pluraj el tiuj bestaĉoj intencis bruligi la sidejon de la Liberecana Ateneo de Zaragozo. Feliĉe, oni povis eviti ĝustatempe la katastrofon. La loka gazetaro alarme informis pri la afero.

    Kvankam kelkaj el niaj legantoj konsideris tro alarmema la ĉefartikolon de la antaŭa numero de Kajeroj el la Sudo kontraŭ la naziaj bandoj, kie ni denuncis la kreskantan aktivadon de tiuj krimuloj, ni, kun bedaŭro, konfirmas tiun danĝeron kaj instigas niajn gekamaradojn vigle konscii pri ĝi... Ni ripetas la saman alvokon kiel ĉe la antaŭa numero de Kajeroj: Ĝis kiam ni toleros tiujn bandojn?
La redakcio.

Kajero 28ª ~ En PDF (paĝo 23ª) ~ Kajeroj