Eseo de Antonio Marco Botella kontraŭ naciismo.Malsanaj mensoj

Eseo de Antonio Marco Botella kontraŭ naciismo.Malsanaj mensoj

    En la lasta n-ro de Laŭte (119), sur paĝo 29 aperas artikoleto sub la titolo Fia maskita malamo, en kiu la aŭtoro, per distordita prezento de la faktoj kaj perversa intenco, pretendas transformi simplan frazon en gravan ofendon kontraŭ la homaj rajtoj de la individuoj. Li aludas la frazon el artikolo de k-do J. de las Heras, apertinta en Kajeroj el la Sudo n-ro 22 je la komenco de 1994, en kiu nia k-do rakontas sian impreson pri la UK okazinta en Valencio en 1993: li plendis pri la etoso tute ne frateca nek universaleca, facile palpebla inter la kongresanoj, sopiris pri reveno al la "interna ideo" de Esperanto, en kiu ajn kongreso kolektiĝas esperantistoj en «rondo familia», kaj esprimis abomenon pir la ofta krokodilado en mjultnombraj okazoj en tiu UK. Kaj li citis, kiel unu plian agreson kontraŭ la spirito esperantista de la Kongreso, saluton fare de loka reakcia politikulisto en krokodila lingvo. Al tiu honesta opinion, legitima por idealisma esperantisto, S-ro M. atribuas fian maskitan malamon. Malfacile oni povas koncepti, per kia perversa lenso li rigardis la artikolon por alveni al tia konkludo.

En Kajeroj jam ni konas la naciismajn piruetojn de S-ro M. (kies nomon ni preferas forgesi), kiu sub la masko de identeco, imperiismo kaj novaj strangaj leksemoj de li sensence inventitaj, klopodas kaŝi siajn arkaikajn, kadukajn kaj regresemajn teoriojn. Li neniam verkas pri laboristaj problemoj, neniam batalas por progresemaj idealoj, neniam strebas por homaranismaj konvinkoj. Lia kredo estas la radikala etna naciismo, ĝuste en momentoj, kiam la kolektivo, kiun li pretendas defendi, havas sian propran registaron, kaj kiam liaj eventualaj streboj, kune kun la kolektivaj de laboristoj, tiom povus kontribui al nia kaŭzo, strebado pli ol necesa kontraŭ la nunaj burĝaj regantoj, kun la celo konstrui modernan socion pli justan  por la laboristaro. Tia estas la homo, kiu kritikas honestan opinion de idealisto kaj eĉ kuraĝas senhonte akuzi lin, ke tiu agis malbonintence kaj sin maskis pro malamo...

    Konkrete en tiu kazo de li aludita, li grave eraras plurfoje. Ekzemple, li ekspliku al kolektivo laborista-esperantista, kiel li diras, ke la saluto de la menciita politiksito en la UK estis en la kataluna lingvo, anstataŭ substreki, ke tio okazis en la valencia lignvo, t.e. en alia etna lingvo, kiel reale okazis kaj tiu minoritato amas kredi... Ĉu tio ne estas naciisma misformo de S-ro M., kiu inklinigas nin pensi pri la ideo milfoje proklamita de liaj samopiniantoj, ke Valencio apartenas al tiu neniam ekzistinta katalunisma imperio de ili nomata "Katalunlandaro"?

    En ĉiu bona naciisto ekzistas ĉiam la  kredo pri imperiismaj konvinkoj. Asocie kun tiu sama ideo, sendube estas bona okazo, per ke S-ro M. ekspliku al ni kial, kiam liaj samopiniantoj (katalunismaj esperantista junuloj) kongresis en la provinco Murcio, ili disvastigis la ideon, ke ankaŭ tiu teritorio estas "unu el la katalunaj landoj". Kaj tiu ne estas escepta ekzemplo, ni povas citi multnombrajn aliajn, en kiuj, laŭ ili, aragonaj reĝoj fariĝis tuj katalunaj, ankaŭ teritorioj valencia aŭ murciaj mirakle fariĝas katalunaj, etp... La fanatikismo estas tiel blinda, ke ĝi tute kapablas eĉ ŝanĝi la historion. Sendube li estas unu el tiuj naciistoj, kiuj hontigas eĉ siajn proprajn partianojn.

    Private, mi fieras pri la bona amikeco de multaj katalunoj, kaj la legantoj de miaj prihistoriaj paĝoj tre bone scias pri mia strebado por elstarigi sur centoj kaj centoj da paĝoj la batalon de la kataluna popolo por la libero kaj laboristaj celoj. Sed tiu ne estas katalunismo, kiun vi defendas, S-ro M., kaj la naciismaj-imperiismaj ideoj, kiujn vi kaj viaj amikoj defendas, havas karakterizojn identajn al tiuj subtenitaj de diktatoro Franco (kiun vi mencias), sed sub alia nomo.  La naciismo ŝanĝas ja la nomon sed ne la agresemon  kaj senracion, do nur mencii la ideon pri imperiismo, ne gravas ĉu kataluna, franca, hispana, aŭ de iu ajn lando, kiam ni estas ĉe la sojlo de la 21-a jarcento, estas, minimume, iom pli ol malsaĝa vanteco, kaj donas honton pli ol brilon...

    Ni ne malkovras novan mondon, se ni konfirmas niajn kontraŭnaciismajn konvinkojn, milfoje esprimitajn en Kajeroj. Ni ripetis ne unu solan fojon, "ke nia batalo, la batalo  de progresemaj laboristoj, konsistas en ĉiutaga konkero de parceloj da libero kaj demokratio, ke landlimoj devas malaperi kiel esprimo de divido, diskriminacio kaj apartigo de homoj (ja tio esta komenco de abomena rasismo), ke ni devas paroli unu lingvon, esperanton, krom la propra, ke naciismo, kiam ĝi radikaliĝas, ĝi murdas, detruas kaj disvastigas malamon kaj morton. Kaj ekzemploj ne mankas nun en la mondo".

    Kiel komplementon de tiuj ideoj plene laŭaj al la aktuala momento de la socia evoluo en la mondo, mi volas indiki la opinion de honesta homo, la pacifisto kaj filozofo k-do Giordano Moya Escayola. Nia kataluna k-do Moya ĵus aperigis verkon, Survoje al universala civilizacio, en kiu li studas per trafa rezonado la disvolviĝon de plej diversaj civilizacioj, de la neolitika ĝis la aktuala epokoj. Kiam li studas la temon pri la nunaj naciismoj, li konkludas: "oni ne povas ne rigardi la nacionalismon kiel retropaŝon, sed multe pli bedaŭrindaj estas la etnaj naciismoj, kiuj disigas la homaron kaj kondukas ĝin denove al pasintaj koŝmaroj". Kaj iom pli poste li aldonas: "la retroiro al la pasinteco, por divido de la mondo laŭ supozaj etnoj, havas nenian prosperan estontecon. Nun la mondo estas planeda vilaĝo kie la landlimoj kaŭzas nur malutilon, kaj la libera cirkulado de varoj, homoj kaj ideoj fariĝas nepre necesa..."

    La legado de tiu interesa libro estas mia plej bona rekomendo por la legantoj de tiu ĉi artikolo, sed tio estas vana kindiko por s-ro M., kiu pli plezure ŝatas aŭdi la moŝtan episkopon de Solsono, kiam li furioze vipas la homojn ne parolantajn sian etnan lingvon. Kaj..., s-ro M., permesu al mi senpagan konsileton: kiam vi parolos en niaj laboristaj medioj, bonvolu ŝanĝi vian leksikon, forgesu la vorton nacio kaj uzu nian terminon popolo, kompreneble se vi intencas ankoraŭ resti inter ni iom da tempo por prediki la sanktan gloron de viaj fanatikaj "patriotismaj" teorioj. Kvankam la plej multaj el ni tute ne atentos vian neutilan diskurson, tiel kadukan kiel la teorion pri la naciismo.


Antonio Marco Botella

Kajero 28a ~ En PDF (paĝo 5ª) ~ Kajeroj